Dysmey Blog Archives > Mia Domo kaj Ofico

Mia Domo kaj Ofico

(Tiu ĉi estas eksperimento por bloga registro en Esperanto. Estas kopiaĵo de registro en la Poŝto Dismeo por la 22a junio 2007.)

nova domo

Dum la dua semajno de junio mi estis en ferioj por transloĝigi min al la nova domo. Post la fino de la ferioj mi kaj plejmulte da miaj propraĵoj estis en la domo.

Mia patro helpi min por porti la plej grandajn el miaj mebloj (lito, tirkestaro, brakseĝo, televidilo kaj planka lampo) per radplatformo tirita de lia aŭto. Tio estis dum la unua dimanĉo. La ceteran semajnon mi portis librojn, vestojn kaj epikaĵojn pograde. Ĵaŭdon la telefon-kompanio konektis la novan domon al mia telefona servo; poste mi portis la komputilon. La eksan komputil-aron mi nun uzas teni la novan mikroondan fornelon.

Mi pograde portas la ceterajn de miaj propraĵoj. Ankoraŭ en mia eksa ĉambro estas libroj, vestoj, kaj aliaj aĵoj. Iom da tioj mi prenos al la nova domo; iom da tioj iros al la rubejo.

En la domo estas du etaĝoj: La teretaĝo kun salono, kuirejo, dormejo, banejo kaj laborejo; kaj longa supra etaĝo konstruita el subtegmento. Al la domo estas kuriozaj trajtoj, pri kiuj mi sciis kiam mi aĉetis ĝin.

Krom tiuj la domo plaŭas al mi.

Dum miaj ferioj mi tondis la gazonon per mia nova mangazontondilo. Mi faris tiel kiel pruvo: La gazono apenaŭ kreskis pro manko de pluvo dum la tuta semajno.

La kvartalo ĉirkaŭ mia domo estas paca: plejmulte familioj kaj maljunuloj. La apuda aŭtorubejo kaj aŭtoriparejoj estas apenaŭ rimarkeblaj.

mia ofico

En la dek ses publikaj imakoj en la biblioteko estis publika konto, kiun iu ajn povas uzi. Mi eĉ starigis servojn por presado kaj por aliro al la loka reto. La stato estas bona — ĝis la infanoj venis.

Necesis al mi agordi la imakojn en la biblioteko tiel, ke uzantoj bezonas registri (tajpi uzant-nomon kaj pasvorton) por uzi ilin. La ĉefan baron al tia registrado — la agordoj de la vebfoliumilo Fajrfokso unikaj inter programoj en Mak OS X — mi solvis sufiĉe por ebligi registradon.

Necesis al mi fari tiel dum la pasintaj pluraj semajnoj infanoj sen gepatroj uzas la imakojn. Mi mem opiniis, ke se la infanoj ne difektas la imakojn licas al la infanoj uzi ilin. Ankaŭ la infanoj estis bruemaj kaj ĝenemaj; kaj ili vizitis vebejojn nevizitendajn de infanoj. Fine mi estis ordonita sekurigi la imakojn: tial la starigado de registrado.

Tiel uzanto registras sin en imako; poste tiu povas uzi la imakon kvazaŭ tiu estas en la eksa publika konto. La agordoj por programoj de Apple, Majkrosofto, kaj Adobeo estis komunigeblaj. Fajrfokso estis la sola kromo, kaj mi solvis tion.


Afiŝite sur la Dysmey Blog je la 22a julio 2007.