La Vilaĝa Furiozulino

Dum la pasintaj unu aŭ du monatoj, la vilaĝa gazeto eldonas leterojn far iu frenezulino, kiu postulas la rezignadon de ĉiuj en la direktoraro de la vilaĝa ligo por junulara sporto.

Komence mi opiniis ke la tiu ĉi estis dista eĤo de diskuto de antaŭ tri jaroj. Tiam, malsama direktoraro por junulara sporto perdis la subtenadon de la urbkonsilio. La direktoraro disiĝis kaj devis vendi sian ekipaĵaron por elpagi kontrakton por trinkaĵ-vendatoroj. Multe da la vilaĝanoj kriegis, opiniante malgraŭ la faktoj (kaj nediro de la urbkonsilio), ke la ekipaĵaro apartenis al la urbo. Pasiĝis tiel longe, dum la nova direktoraro kolektis ekipaĵojn, ke iuj gepatroj sendis iliajn infantojn al teamoj en aliaj urboj, por ke iliaj infanoj ludu someran basbalon.

Tamen, ĉi tiu diskuto estas malsama. Onidiras, ke iu trejnisto estis tiel insultema al la infanoj en lia teamo, ke li estis elpelita por ĉiam. La leteroj al la vilaĝa gazeto estis skribataj de la kolera edzino de la eks-trejnisto. Oni povas distingi ŝian koleron, ĉar la teksto de la leteroj estas plejmulte galimatio. Ŝi malakceptas ian penon (per replikaj leteroj al la gazeto) por klarigi la malfacilon kun ŝi. Fine la edzino eldonis ŝian postulon:

La peto por la rezignoj kaj por la publika kunveno por elekti direktoroj estas ankoraŭ konsiderenda; kaj tiu peto estados ĝis ambaŭ estos solvotaj.

Nature, ĉi tiuj ne estiĝos. Num estas la somera basbala sezono. Nenio estas malĝusta pri la ligo aŭ ĝia direktoraro (krom, en la freneza menso de la edzino, la elpelado de ŝia edzo). Kaj, apenaŭ iu ajn aŭskultas al la furiozulino aŭ prenas ŝin serioze.

Mi estas laca pri tiu ĉi folaĵo. Mi opinias, ke la infanoj de la vilaĝo bezonas someran basbalon, ĉar estas nenio alia fari en ĉi tiu vilaĝo. Mi opinias, ankaŭ, ke somera basbalo estas nek sankta nek vivcelinda: Tial la kondukto de la vilaĝo, kaj antaŭ tri jaroj kaj hodiaŭ, estas hontinda. Pri la furiozaj geedzoj, neniu rajtas kriegi aŭ insulti infanon, se la infano faras ion malĝustan … speciale se la infano ne estas la onia. Tiu foluliĉo meritis elpeladon, se la onidiro pri li estas vera. Kaj, dum la edzino rajtas paroli kaj esprimi opiniojn, ĉiuj aliaj rajtas ne aŭskulti al ŝi, speciale kiam ŝi estas furiozulino.