Ho ve, Moniko!

En la sepa eliminado en la interreta realeca serio Strip Search, brodkastata komence de hodiaŭ, Moniko konkuris kontraŭ Leksio. Bedaŭrinde la bildstrio de Moniko estis tro aŭtobiografia. Ĝi ne estis tiel amuza kiel tio de Leksio. Leksio ja plejbonigis sin! Ho ve, Moniko, Moniko! Vi prenis vin mem tro serioze, kaj nun vi estis eliminita! :`(

Ho ve, kara Moniko! Vi estis la sola bildstriisto, kiu ne aspektis kiel aŭ miaj fratinoj aŭ mia eks-bofratino aŭ studentino el Ball State. Kiel mi povas spektadi Strip Search kiam vi ne estas plu tie?

Monika, vi ne venktis super Leksio dum la konkurado, tamen almenaŭ vi venktis super la Gabrielo en la batalo de la vortoj (Kiu vestas striojn plu?). Iel tio estas eĉ pli bona. :)

Tamen tio bonas, Moniko. Ni almenaŭ amas vin — eĉ via akra lingvo, per kio vi frapas viajn malamikojn.

Momenton! Via koltuko … tio havis striojn, ĉu ne?