Moniko Rejo

Moniko Rejo estas juna artisto kaj ilustristo ĉe metropola Ĉikago, unu el talentaj novaj vebbildstriistoj laborantaj dum la epoko de la sociala Vebo. Fraŭlino Rejo estas la aŭtoro de la vebbildstrio Phuzzy Comics kaj parteprenas jam en la realeca vebserio Strip Search.

Fraŭlino Rejo estas bela kaj korpe kaj vizaĝe, kaj estas ankaŭ tre vigla. Ŝi estas zeloto de animeo, speciale de la serio Puela Maĝi Madoka Maĝika. Ŝi amas ankaŭ rolludojn kaj rolludajn librojn kiel libroserio Ludo de Tronoj far Georgo R. R. Martino.

Tiuj estas bonaj trajtoj kompensantaj al malbonoj montritaj de la realeca vebserio: Fraŭlino Rejo estas iam kolerema, kruda kaj fiparola. Ŝia preferata parola esprimo estas Mi kakas en mian pantalonon. (Ĉu mi rekomendu la sorbivan forĵeteblan kalsonon Depend®?) Fraŭlino Rejo estas konscia pri tio, tamen, ĉar ŝi penas plibonigi sin per nova frazo: Mi melkis min multe. (Tio sonas nutra, ĉu ne?)

La libra versio de Phuzzy Comics estos eldonota je junio. Mi mem donacis monon per IndyGoGo por la eldonado, kaj anticipas mian propran ekzempleron.

Unu el la kunartistoj de Fraŭlino Rejo desegnis ŝin kaj la aliajn parteprenintojn de Strip Search en la stilo de la libraj ilustraĵoj de la 1950-oj. La bildo de Fraŭlino Rejo estas tre mojosa.

◊ Phuzzy Comics
◊ Strip Search

freŝiĝo (19a aprilo 2013)

La lasta epizodo de Strip Search estis konkuro por la plej bona montrado de varoj dum fankongreso. Iuj faris bone; iuj faris malbone. Unu (Abi) trovis unikan uzon por la prez-bastonetoj kiel libro-starigiloj. Fine Fraŭlino Rejo elektigis kiel la plej bona montranto. Ŝi estis goja pro ŝia venkto; tamen, poste Fraŭlino Rejo devis elekti du kolegoj por forprenado, malŝojigante ŝin.

La epizodo malkaŝis al ni, ke Fraŭlino Rejo estis bonkora junulino, kiu prizorgas ŝiajn kolegojn dum ŝi devis fari la necesan elekton.

freŝiĝo (20a aprilo 2013)

Tiu ĉi estas mia fina fresiĝo. La vebbildstrio de unu el la kolegoj de Fraŭlino Rejo malkaŝas ŝian mirindan nescion pri geografio … la geografio de ŝia propra lando. Scieto: la urbo Vaŝintono ne estas en la ŝtato Vaŝintono. Ĉiuokaze iu respondis, ke la ĉeesto interreta de Fraŭlino Rejo etendas.

Tiu ĉi blogero estas al vi prezentita de la litero Ŝ (mirinde komuna litero en la blogero) kaj de la numero 50 (tiom mi donacas al la sukceso de la venonta libro de Fraŭlino Rejo).

freŝiĝo (6a januaro 2014)

Post jaro en Seatlo, Moniko transloĝigis sin al Losanĝelo por labori kiel artisto por l' animaciita serio Bad Seeds.