Moniko, Tenu al Via Hararo

Monica Ray

Al Moniko pri ĉi tiu tviterero:

Ho, Moniko, mi petas al vi rezisti la pufon. Ne aspektigu vin kiel James Dean au iu japana motorciklisto. Vi estas jam tre bela kun via mallongega hararo. Kredu al via hararo! Kiel aldonata stimulo, mi malkaŝas ĉi tiun bildon de vi dum l' epoko de l' harfranĝo.

Freŝigo (13a oktobro 2013)

Iu en tvittero sendis al Moniko pruvaĵon de ŝia pli longa hararo. Responde Moniko afiŝis sin (ŝiavorte) ludante Portalon dum ŝi estis ebrieta. (Mi vetas, ke GLADOS demandis, kial Ĉel resaltis strange tiel.) Ŝiaj haroj estis longaj preter ŝiaj ŝultroj.