Post-Eliminada Ekzameno de la Moniko
La bildstrio far Moniko dum la dudeka epizodo (sepa eliminado) de la realeca serio Strip Search estas aŭtobiografia. (Pli neta eldonaĵo de ùia bildstrio estas ĉi tie.) Moniko tuŝis la temon de ĉi tiun bildstrio dum la intervjua konkurado de la sesa epizodo. Tiam Moniko konfesis, ke ŝi bedaŭris la perdon de du jaroj, dum kio ŝiaj gepatroj devigis ŝin rezigni ŝian arton.
Parenteze Moniko montris apenaŭ retenatan koleron, speciale je demandoj pri l' amikeco al ŝia plej kara amiko Juĝo.
La aliaj konkurintoj de Strip Search opiniis pri la nove malvenkita Moniko dum la dudek-tria epizodo. Citante:
Moniko estas tre vigla kaj ĝoja, kaj mi estas malhavonta tion pri ŝi.
[Moniko] estas malgranda; ŝi estas tre agema; ŝi estas tre tre vigla … tre amuza … ekkolerema, por pli bone aŭ por pli malbone.
Moniko havas la
fikiĝu
aĵon ene de ŝi; kaj ĝi elvenas kiam ŝi estas ĉagrenita aŭ kiam ŝi estas strese laca.Miaopinie [Moniko] havas malhelan flankon; ŝi bone kaŝas ĝin per bonhumoro.
Kiam [Moniko] estas ĝoja, ŝi estas vere ĝoja; kiam ŝi estas malĝoja, ŝi estas tre malĝoja; kaj kiam ŝi estas ĉagrenita, ŝi estas kolera!
Neniom el ĉi tiuj estas malbona. Mi mem havas malfacilon pri kolero kaj pri frustriĝo. Tamen Moniko traktas la malbonaĵojn bone, miaopinie, kaj mi anticipas bonaĵojn por ŝi venonte. (Mi ankaŭ anticipas mian ekzempleron de la libro Phuzzy Comics venonte.)
Parenteze, evidentas, ke Moniko sakras kiel maristoj, kiuj estas (mal)bonfamaj por ilia filingvo. Estas ironie, tial, dum la ekspozicio Anime-Centralo ĉe Ĉikago ĉi-semajnfinon, Moniko estis vizitita de reala maristo, kiu diris al ŝi, ke ŝia filingvo ruĝigis lin.