Aminda Konto Tvitera Mortas

Mi konfesas, ke mi ĝuas legi la tvitererojn de vebbildstriisto Moniko Rejo. Tamen, hieraŭ ĉe ŝia tvitera konto estis la mesaĝo Ni bedaŭras, ke tiu paĝo ne ekzistas!

Post pli ol unu tago, la tvitera konto de F-ino Rejo estadas morta. Eblas, ke la morto estas intencita de F-ino Rejo post la afiŝo de la freŝa strio de Phuzzy Comics, kiu finas per la kurioza frazo Mi estas fierega aĉulo, kiu opinias, ke miaj tvitereroj konscifluaj estas amuzaj.

Ni prenu momenton funebri la pasadon de la tvitera konto de Moniko Rejo en morton. Kaj, ni pripensu pri la grandan ĝojon portitan en niaj koroj far tiuj tvitereroj de la felica Moniko Rejo.

https://twitter.com/montiray ripozu pace … almenaŭ por nun.

freŝigo (1500h)

Ĝi revivas! La tvitera konto de Moniko Rejo revivas. Ni kantu en la ĉielon. Serioze la kulpo por la kontomorto estis Tvitero mem. Tamen F-ino Moniko estas nun inter ni. Feliĉa estas ŝi inter artistoj, kaj feliĉa estas la fruktoj de ŝia artista menso. (Hm, tio estis troa, ĉu ne?)

freŝigo (1630h)

Mi opinias, ke [kontoj] estas supozitaj reveni post dudek kvar horoj. Mi malŝaltis kaj reŝaltis mian konton. Dankon, Moniko.