fenebrinda tago

majkrosofto aĉetos majnkrafton

La raportoj estas veraj: Majkrosofto aĉetos Moĵangon, la farinton de Majnkrafto, je US$2½ miliardoj. Nature la promezo estas teni ĉiujn produktoj subtenantaj kiel ili ekzistas. Kvazaŭ la promezoj de Majkrosofto havas ian ajn valoron.

Retrovide la aĉeto ne devus esti ŝoko. Noĉo penis enspezi plu per Majnkrafto Regnoj. La hundoj de la interreto kriegis je li. Noĉo decidis, ke la hunda feko estis netolerebla. Poste Majkrosofto aperis kvazaŭ magie.

Hodiau estas malgoja tago: Ni fenebru.

adonaĵo

Ars Technica provizas sian propran detalan vidpunkton pri la vendo. La artikolo ankaŭ malkaŝas ke Noĉo kaj la aliaj fondintoj de Moĵango rezignos tuj post la vendo. Kvankam la artikolo pretendas alie, eblos ke aliaj dungitoj de Moŝango ankaŭ rezignos anstataŭ ol labori por Majkrosofto.