Kio estas al vi, Majnkrafto?

Antaŭ kelkaj tagoj mi lanĉis Majnkrafton. Subite mia ekrano salutis min per la jeno en diversaj lingvoj:

Saluton!

Dankon por ludi Majnkrafton.

Por informiĝadi per la ellaborado de la ludo, bonvolu viziti Mojang.com. Por lerni plu pri Majnkraftaj Regnoj — nia uzfacila luebla servo, kiu lasas vin starigi persistan mondon Majnkraftan por vi kaj viaj amikoj — bonvolu viziti minecraft.net/realms.

Bonan tagon!

Mia unua penso tuj post mia legado de ĉi tiu mesaĝo estis Kio tion estigis?. La saluto ŝajnis tro subita, tro indika al malbonaĵo okazonta. Kio okazos?