La Nova Kariero de Moniko

La Moniko komencis ŝian novan oficon hieraŭ. Ŝi zorgegis komence, sed eks-kunkonkurinto dum ŝiaj tagoj en la veba realeca serio Strip Search kuraĝigis ŝin.

Moniko
Mi komencos morgaŭ mi komencos morgaŭ aaaaaaaa
Alekso
Vi komencis antaŭ longatempe. Ĉi tio estas nur alia verso de la Sagao de Rejo.
Moniko
8_8 T-tiu estas tre trankviliga. DANKON ALEKSO

Ah, vebbildstriaj kamaradoj!

La Moniko ankaŭ afiŝis novan strion de ĝia vebbildstrio Phuzzy Comics. Ĉi tiu strio estis pri malbona animeo. Mi antaŭsupozis, ke tiu animeo estis RWBY, kiu ne estas bona.

Ĉi tiu ŝajnas suspektinda, kiam mi legis pri RWBY. Mi mem neniam spektis ĝin. Post kiam mi spektis Madoka, kial mi iam, iam volas spekti fuŝkopion?

Mia komento ofendis iun, kiu respondis jene:

Tamen, kiel vi povas diri, ke RWBY estas fuŝkopio de Madoka? Madoka estas magikulina prezento kun unika aspekto. RWBY estas pri monstro-mortigistoj lernantaj kiel mortigi monstrojn.

Um, jes, kaj ili estas malsamaj kiel? Serioze, en ambaŭ junulinoj vagas mortigante umaĵojn. Veras, ke en Madoka la monstroj, kiojn la Puelamagioj mortigas, estis iam antaŭe puelamagioj mem. Kaj jes, la originoj kaj bazoj de la du animeoj estas malsamaj. Tamen, estas malfacile al mi ne pririgardi la unu animeon kiel fuŝkopio de la alia, speciale kiam Jango aspektas kiel la kuzino de Mami ĝis iliaj melkbienoj de Hokajdo. Kaj mi estas prave certa, ke RWBY estas la animeo, pri kiu la anime-lupulino Moniko parolas.

Konfesite mi spektis la unuajn dek aŭ dek kvin minutojn de la unua epizodo de RWBY. Mi enuiĝis je ĝi. Mi neniam estis enua je Madoka.