Migranta Festivalo?

En mia hejmurbo, la vilaĝa polico volas la ĉiujaran vilaĝan festivalon okazi sole en la parko anstataŭ ankaŭ en la komerca distrikto. Ili diris, ke la festivalo estanta sole en la parko ŝparos elektron. Tamen, la budoj kaj la amuzaj rajdiloj konsumas tiom da elektro, ĉu ili estas en la komerca distrikto ĉu en la parko. Mi opinias, ke la vera kialo por la peto estas, se ĉio estos en la parko, la laboro de la polico estos pli facila.

La muzeo — la auspicianto de la festivalo — ne povos transloki sin al la parko. Vizitantoj volos viziti la muzeon pro James Dean. Poste necesos al vizitantoj piediri inter la muzeo kaj la parko, diste de 1600 futoj au 490 metroj. Multaj vizitantoj estas nek junaj nek sanaj.

La entreprenoj lau la ĉefa strato fermas dum la festivalo ĉar la budoj estas antaŭ ili kaj kaŝas ilin. Se la festivalo translokos al la parko, la entreprenoj almenau fermos — ĉar ĉiuj estos en la parko, kaj estos neniu viziti ilin.

Fine, la ĉiuseptembra librovendo ankaŭ ne povas transloki sin el la aldoneĵo al la parko. La tuta celo de la aldoneĵo estas por ke la biblioteko bezonu lui tendon por la librovendo. Se la festivalo movos al la parko, la biblioteko havos ne alian elekton sed okazi la librovendon antaŭ la festivalo.

Oni neniam elpensas ion ajn por percepti ties rezulton.