La Poŝto Dismeo

Honore al Debbie

La aŭtoro honoras eks-dungiton kaj amikinon.

Mia amikino

Debbie Karls je 1996

Unu someran tagon mi estis en Ball Ŝtata Universitato por pagi punmonon pro reprenenda biblioteka libro. Tie mi renkontis Debbie, unun el miaj eks-kundungitoj en mia departamento.

Debbie laboris jam en la komputilservo kiam mi dungiĝis je 1995. Ŝi estis asististo al la retadministo, kaj ŝia ofico traktis multe da la programaroj, kioj subtenis la kompanion. Debbie faris ŝian oficon tre bone dum la preskaŭ kvin jaroj ĉi tie, kaj la kompanio funkcias tiel bone pro ŝia laboro por ĝi.

Tamen, Debbie ne ofte estis ŝatita de la aliaj en la kompanio malgraŭ la gravo de ŝiaj lertoj. Estas vere pri la cetero de ni en la komputilservo. Ni vizitas la kundungitojn sole kiam komputilo aŭ presatoro paneas, iam dum klienta spezo. Tial la kundungitoj ne estas en la plej bona humoro.

Dum la malfacilo en mia departamento je 1999, Debbie decidis, ke estis bona tempo reestiĝi studento. Tial Debbie foriris la kompanion kaj estiĝis postdiploma studento en Ball Ŝtata Universitato.

Estas bone al ni, ke Debbie tajpis ŝian scion pri la programaroj en vasta helpa notaro. Malgraŭ tio, la kompanio doloriĝis pro ŝia foresto.

Malgraŭ la malbonhumoro de niaj kundungitoj, kaj malgraŭ la malpura aero en nia departamento (kio plimalbonigis la alergiojn ŝian kaj mian), Debbie estas tre ĝojmiena homino. Certe ŝi aspektas kiel ĝojmiena, ĉar ŝia tiam mallonga hararo, ŝia fortika korpo kaj ŝiaj diketaj brilaj vangoj donas al Debbie la aspekton de granda urspupo. (Nature mi ne aŭdacis diri tiel antaŭ ŝi.) Estas eble, ke ŝia urspupa aspekto povis esti kaŭzo de senrespekto inter ŝiaj kundungitoj.


Debbie venis de Viskonsino, kie ŝia familio ankoraŭ loĝas. Ŝi gajnis bakalaŭran diplomon pri matematiko en la Universitato de Viskonsino. Debbie edziniĝis al matematikisto Michael Karls, kiu iam verkis programon por modeli la kondukton de bobeloj en glaso da biero. Transloĝante al Indianio kiam ŝia edzo estiĝis profesoro en Ball Ŝtata Universitato, Debbie estis dungita de mia kompanio kvar monatoj antaŭ mi.

Hodiaŭ, kiel postdiploma studento, Debbie studas geologion kaj laboras kiel instruasististo. Kaj ŝi estas kontenta.


Ĝisdatigoj

Debbie Karls je 2001

23a aŭgusto 2001

La edzo de Debbie akiris oficon en la Labo por Aplika Fiziko de la Universitato John Hopkins en Marilando dum lia profesora jarferio. Debbie ankoraŭ estas studento kaj instru-asististo, vizitante ŝian edzon en Marilando ĉiu-dusemajne.

Debbie ĵus revenis de vojaĝo de geologia esploro en la usona okcidento. Ŝi vizitis la Nigrajn Montetojn (inkl-e Monto Ruŝmoro kun ĝiaj kapstatuegoj de kvar prezidentoj); la malmildan kaj malsekajn Badlandojn; la varmfontojn kaj gejzerojn de Flavaŝtono; kaj la mirindajn rokformojn de Utaho.

La fako de geologio en Ball Ŝtata subtenas sian vebejon kun bildo de Debbie. Supozante, ke onia foliumilo lasas bildojn, ŝia foto estas maldekstre.

3a decembro 2003

Debbie estas bonstata. Ŝiaj lecionoj estas kompletaj, kaj nun ŝi estas en la fina fazo al ŝia magistra diplomo: la tezo. Se ĉio rezultos bone, ŝi estiŝos magistrulino la venontan someron.

Debbie konsentis esti karakter-atestanto (angle reference) dum mia serĉo por dungado. Dankon multan, Debbie! Vi estas bona amikino.

4a majo 2004

Mi ĵus legis la konvenan regulon en la Leĝaro Indiania (25-17.6) pri geologoj. Por havigi licencon praktiki geologion en Indianio, necesas al Debbie fari jenojn:

  1. Havigi magistran licencion de scienco kun geologio kiel ĉefstudo.
  2. Havigi almenaŭ kvin jarojn de spertado geologa kiel:
  3. Sukcesi dupartan ekzamenon donata de la ŝtata komisio de geologio.

Necesas ankaŭ pagi pettakson neredoneblan je US$70. La ekzameno, aŭspicie de la nacia Asocio de Ŝtataj Komisioj de Geologio (ASBOG), kostas US$150 ĉiuparte (US$300 kune). Kaj relicencado kostas US$90 ĉiutrijare. (Prezoj estas por 2004.)

7a aprilo 2005

Post longatempe Debbie gajnos ŝian magistran licencion je la sepa de majo 2005. Poste komencos ŝia nova ofico en indianapola vivmediologi-konsilistaro. Hura al Debbie!

26a junio 2005

Ĉe la konsilistaro Debbie laboras diligente, ofte sendante ŝin al diversaj lokoj de la Ŝtato por fari geologan laboron. Jes, Debbie bone almetas ŝian magistran licencion.


Kopirajtite © 2005 de Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj.