La Poŝto Dismeo

Doktoro Kiu

Pri la plej longedaŭra sciencfikcia serio en la monda historio de televido.

La Tardiso

La komenco

En la Londono de 1963, du instruistoj miras pri la apenaŭ kaŝata intelekto de ilia lernanto Susano. Sekvinte sekrete Susanon hejmen, la instruistoj trovas, ke hejmo estas rubejo kun blua polica telefonbudo inter la rubo.

Ankaŭ en la rubejo estas kolerema maljunuliĉo, kiu penas persvadi ilin foriri. La instruistoj subite aŭdas la voĉon de Susano ene de la telefonbudo. Tuj kurante preter la maljunuliĉo, ili perfortas sin en la budon.

La vidaĵo ene de la budo forprenas ilian spiron. La malgranda budo enhavas vastan ĉambron. Apud sesfaca stirpanelo meze de la ĉambro estas mirfrapita Suzano.

La instruistoj miregas pri la ŝajnanta neebleco. Antaŭ ol ili povas agi, la Doktoro — la maljunuliĉo kaj avo de Susano — funkciigas la stirpanelon kaj lanĉas la ŝipon, en kion la instruistoj entrudis. Kaj do komencas ilia vojaĝo en tempon kaj spacon.

La Doktoro

Doktoro Kiu (angle Doctor Who) estas brita sciencfikcia televida programo pri la aventuroj de la Doktoro.

La Doktoro estas eksterterano, kiu vojaĝas tra tempo kaj spaco. Lia ŝipo, la Tardiso, aspektas ekstere kiel blua polica telefonbudo komuna en Britio dum la meza dudeka jarcento, sed ene havas vastajn ĉambrojn, koridorojn, kaj granda klostro.

Per lia ŝipo la Doktoro vizitas diversajn planedojn en spaco kaj diversajn tempojn en homa historio. Ofte li batalas kontraŭ malamikaj rasoj, kiuj deziras venki la universon, kiel Dalekojn (liaj unuaj kaj plej famaj malamikoj), Cibermanoj, kaj Sontaranoj.

La Doktoro neniam vojaĝas sole, sed kun almenaŭ unu kunulo juna kaj alloga kaj kutime homina. Tiu kunulo iras kun la Doktoro por pluraj jaroj, vizitante aliajn kulturojn kaj tempojn kun li, kaj poste forirante la Tardison — ofte ĉe ie alie ol kie la kunulo eniris.

La Doktoro estas centojn da jaroj aĝa. Li vivas tiom longe ĉar li povas ŝanĝi sin kiam li estiĝis tro maljuna aŭ tro malsana. La regenerado ŝanĝas ne sole la aspekton sed ankaŭ la karakteron de la Doktoro. Tiu ĉi koncepto estiĝis kiam la unua aktoro ludinta la Doktoron emeritiĝis pro malsano.

La Doktoro venas de la planedo Galifrejo, kie loĝas antikva kaj potenca raso, la Tempestroj. La Tempestroj estas kontentaj nur observi la kosmon kaj ne trudi eĉ por ĉesigi malbonon. La Doktoro scivolema 'pruntis' lian Tardison kaj fuĝis lian popolon por esplori kaj batali malbonon. Aliaj tempestroj ankaŭ fuĝis Galifrejon. Iuj (la Mastro, la Rani) estas malbonaj kaj la Doktoro devas batali ilin.

La programo

Doktoro Kiu estas la plej longedaŭra sciencfikcia serio en la historio de la televido. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej longedaŭraj serioj iaj ajn. La brita nacia televidreto BBC brodkastis la serion inter 1963 kaj 1989. Doktoro Kiu estiĝis parto de brita popola kulturo kaj ankaŭ granda influo en sciencfikcia literaturo.

Doktoro Kiu estis originale intencita kiel instrua programo, en kiu historio estigxis viva per la vizitoj de la Doktoro al diversaj epokoj de homa historio. Tamen la apero de la Dalekoj dum la dua epizodaro estigis la grandan popularon de la serio kaj baldaŭ superregis la instruan aspekton.

Doktoro Kiu estis venkinto inter televidaj programoj, travivante malgraŭ jenoj:

La malamikeco adminstara finfine mortigis la serion post la maldungado de John Nathan-Turner, la plej longe servanta enscenigisto de la serio, je 1990.

Doktoro Kiu estiĝis tre populara inter sciencfikciaj fanoj kiam la BBC eksportis la serion, speciale al Aŭstralio, Kanado kaj la Usono. En la Usono, la serio estas plej bone konata por ĝenerale bonaj roladoj kaj por nekredeble malkaraj specialaj efikoj (tial la bezono por bonaj roladoj). La dek tri epizodaroj kun Tom Baker kiel la Doktoro kaj Elisabeth Sladen kiel lia kunvojaĝanto estas la plej popularaj inter usonaj fanoj.

La rolularo

La stabo de Doktoro Kiu estigis la koncepton de regenerado kiam la unua aktoro ludante la Doktoron devis rezigni pro malsano. Dek aktoroj ludis la rolon de la Doktoro, ĉiu kun lia propra interpreto de la rolo. Jen la listo de Doktoroj kaj la kunuloj plej bone asocitaj kun ili:

Aktoro Kiam ludita Kiel ludita Kunulo (aktoro)
William Hartnell 1963-1966 kolerema maljunuliĉo Susan Foreman (Carol Ann Ford)
Patrick Troughton 1966-1969 ŝajne konfuzata bufono Jamie McCrimmon (Frazier Hines)
Jon Pertwee 1969-1973 vigla inventema dando Jo Grant (Katy Manning)
Tom Baker 1974-1980 gaja bohemiano Sarah Jane Smith (Elisabeth Sladen)
Romana (Mary Tamm, Lalla Ward)
Peter Davidson 1980-1984 ĉarma kriketisto Tegan Jovanka (Janet Fielding)
Colin Baker 1984-1986 misgusta fieraĉulo Peri Brown (Nicola Bryant)
Sylvester McCoy 1987-1990 mistera sagaculo Ace (Sophie Aldred)

La Doktoro ekster la serio

Dum la mezaj 1960-oj estiĝis du koloraj kinfilmoj bazite sur la unuaj televidaj epizodaroj kun la Dalekoj. La kinfilmoj estis popularaj, parte pro la koloro (la televida serio antaŭ 1970 estis unukolora), kaj ĉefe pro la Dalekoj. En ambaŭ Peter Cushing ludis la Doktoron kiel kurioza homa sciencisto, kies Tardiso estis lia inventaĵo.

Kunlaborante kun la BBC, la usona televidreto Fox estigis la televidan filmon Doktoro Kiu. Ĝi estis brodkastita je 1996. Paul McGann ludis la okan Doktoron, kun Daphne Ashbrook kiel lia kunulo kaj Eric Roberts kiel la Mastro.

La nova serio

konatigo

Post longa tempo la BBC (per ĝia kimra filio kaj ĝia kontraĝparto en Kanado) fine revivigis la serion kiel dek tri epizodoj po kvardek kvin minutoj. La nova serio estis brodkastata ekde la fina sabato de marto 2005. Ĝi estas tre populara inter la britaj televidantoj. Christopher Eccleston elektiĝis kiel la nova Doktoro.

En la nova serio estas la Doktoro (nature), lia Tardiso, kunulo (londona komizino) kaj aventuroj tra la kosmo. Tamen, la Doktoro pli implikiĝis en la familio de lia kunulo (patrino, karuliĉo, kaj eĉ morta patro). Kaj la Doktoro vagas kiel la fina Tempestro: Lia popolo kaj la Dalekoj detruis unun la aliajn per granda Tempomilito.

rolularo

S-ro Eccleston rolis la Doktoron sole dum la unua sezono. Komence onidiris, ke li foriris de la serio tuj poste pro timo de troroligado, kiel aliaj aktoroj faris. Poste sciiĝis, ke la BBC ne donis al S-ro Eccleston la ŝancon por pritrakti por alia sezono. Li estis anstataŭita de David Tennant.

S-ro Tennant ludis la Doktoron dum tri jaroj kun malsama kunulo dum ĉiu sezono. La kvara sezono estas la fina en la unua nova serio, en kies finaj du epizodoj la ĉefaj roloj de la pasintaj tri sezonoj kunvenis por granda batalo kontraŭ la Dalekoj. Dum 2009 estos pluraj filmoj pri Doktoro Kiu. Tamen poste S-ro Tennant rezignis la rolon por eviti troroligadon.

La BBC elektis Matt Smith kiel nova Doktoro por dua serio je 2010.

Aktoro Kiam ludata Kiel ludata Kunulo (aktoro)
Christopher Eccleston 2005 aktiva vanigito Rose Tyler (Billie Piper)
David Tennant 2006-2009 ĉarma elegantulo Rose Tyler (Billie Piper)
Martha Jones (Freema Agyeman)
Donna Noble (Catherine Tate)
Matt Smith 2010-    

disdonado en usono

La unua sezono fine brodkastiĝis en la Usono per la kabla televidreto Sci-Fi Channel dum majo kaj junio 2006. Sekvantaj sezonoj estis brodkastita tiel ĉiujare.

Antaŭbrodkasta ekzemplero de la unua epizodo el la unua sezono estis neleĝe afiŝita en la interreto. La BBC spuris la afiŝon al dungito de kompanio entreprenanta por ĝia kanada kontraŭparto. Tiu maldungiĝis. Tamen, malgraŭ la atenteco de la BBC, epizodoj de la pasintaj sezonoj estis haveblaj en la interreto.

Ne gravas plu nun, ĉar ĉiuj kvar sezonoj estas haveblaj sur lumdiskegoj (DVD).


La Whoosier Network

Pro la popularo de Doktoro Kiu kaj en kaj ekster Britio estiĝis kluboj dediĉitajn al la serio kaj ĝiaj aktoroj. La nombro da tiaj kluboj malkreskis post kiam la BBC finis la serion je 1990. En la ceteraj kluboj estadas lojalaj fanojn: Ili estas subtenataj per fluo de libroj kaj vidaĵoj rilataj al la serio. Mi devus aldoni, ke tiuj fanoj ne estas eĉ duone tiel frenezaj kiel la fanoj de Star Trek.

La klubo por Doktoro Kiu en Indianio estas la Whoosier Network. Tiu ĉi klubo okazis je 1986 per la unuiĝo de du pli malgrandaj kluboj. La klubo bonstatis dum la fruaj jaroj kaj multe kotizis por la Indianapola publika televida stacio, kio brodkastis la serion semajnfine.

Tamen, aŭspicio de du lokaj fankunvenoj finance kripligis la klubon dum la fruaj 1990-oj. La klubo perdis anojn kiel la populareco de la serio malkreskis. La Indianapola publika televida stacio forlasis la serion je 1996 pro kosto malgraŭ jaroj de kluba kotizo.

Hodiaŭ la Whoosier Network resaniĝas kun pli ol dudek klubanoj, inkluzive de mi, kaj estas gvidata de la bona kaj amuza Mark Dooley. La klubo kunvenas je la unua vendredo ĉiumonate en kunvenejo de unu de la filioj de la Indianapola publika biblioteko. Tie ni spektas epizodojn de Doktoro Kiu kaj aliaj britaj sciencfikciaj serioj. La klubo fojfoje disdonas bultenon, la Galifreja Gazeto kaj havas sian vebejon. La Whoosier Network ankaŭ procedas restarigi sin pli formale por pretigi akcepti novajn anojn pro la renovigado de la serio.

Dum la pasintaj kelkaj jaroj la Whoosier Network sukcese aperas jam en la ĉiujara Indianapola sciencfikcia kunveno InConJunction.


Hiperligoj rilataj al Doktoro Kiu

Se vi konas la anglan lingvon, vi povas viziti la jenajn vebejojn rilate al Doktoro Kiu, inkluzive de tioj menciitaj en ĉi tiu paĝo.

http://www.bbc.co.uk/doctorwho/
La oficiala vebejo de la BBC por Doktoro Kiu.
http://www.gallifreyone.com
La interreta magazino por fanoj de Doktoro Kiu
http://www.dwasonline.co.uk/
La Ŝatsocieto por Doktoro Kiu (Doctor Who Appreciation Society), la ĉefa fanklubo en Britio.
http://www.gallifreyone.com/index.php
Outpost Gallifrey (La Antaŭposteno Galifrejo) estas la plej populara vebejo por la fanoj de Doktoro Kiu.
http://nitro9.earth.uni.edu/doctor/homepage.html
La respektinda originala vebejo por fanoj de Doktoro Kiu.
http://www.whoosiernetwork.org/
La Whoosier Network, al kio mi apartenas.

Kopirajtite © 2006 de Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj.