La Poŝto Dismeo

Fairmount

La aŭtoro bonvenas la mondon al lia hejmurbo, kie loĝis la aktoro James Dean.

Konatigo

Arbkovrite meze de terkultivaj kampoj, Fairmount estas vilaĝo kun ĉirkaŭe 2880 homoj. Ĝi estas en orienta centra Indianio, naŭdek kilometrojn nordoriente de Indianapolo. La vilaĝo estas apud la industriaj urboj Kokomo, Andersono kaj Muncio, kie multaj vilaĝanoj laboras.

Fairmount, kio celebris ĝian 150-jaran jubileon je julio 2000, estas plej konata kiel la dekkelkjara hejmo de kinaktoro James Dean, kiu estas tombigita en apuda tombejo Park. Ĝi estas ankaŭ la naskiĝejo de la bildstriisto Jim Davis (la Kato Garfield), kiu loĝas kaj laboras apud Muncio.

Historio

La ĉirkaŭejo de Fairmount estis ekloĝita de kvakeraj terkultivistoj forlasintaj la Sudusonon dum la 1830-oj. La vilaĝo estis starigita je 1850 kaj nomiĝis laŭ parko en Filadelfio. Ĝi ricevis formalan ĉarton kiel urbo je 1870.

La eltrovado de tergaso je 1887 donis al la vilaĝo multan prosperon. Tropumpado estigis la eluzadon de la tergaso je 1900. Mallonge poste la aŭtomobila industrio venis al la apudaj industriaj urboj, kaj Fairmount estiĝis liturbo.

James Dean loĝis en Fairmount dum la 1940-oj, abiturientiĝante je 1949 kaj poste lasante por komenci karieron kiel aktoro.

Hodiaŭ Fairmount servas kiel terkultiva centro kun pluraj malgrandaj fabrikoj. Ĝi estas vidindejo por la fanoj de James Dean.

Registaro kaj Ekonomio

Fairmount estas regata de urbkonsilio, kies ses konsilianoj estas elektita per baloto ĉiukvarjare. La urbkonsilio adminas la policon, fajrbrigadon, parkojn, stratojn, kaj la akvocentralon.

Fairmount estas centro terkultiva. Ĉirkaŭ la vilaĝo estas multaj hektaroj da kampoj de maizo, tritiko, sojo kaj tomatoj. Porkoj kaj kokidoj estas la ĉefaj bredataj bestoj. La vilaĝo ankaŭ havas unu malgrandan fabrikon (alia fabriko fermis antaŭ kelkaj jaroj), kaj ĉefa fervojo iras tra meze de la vilaĝo. Ĉefe, tamen, Ĝi estas liturbo por la pli grandaj industriaj urboj apude.

Vidindejoj

Liceo Fairmount

Konstruite je 1900 per la unuigado de du pliaĝaj apudaj lernejoj, la liceo Fairmount servis la vilaĝon dum okdek kvin jaroj. Ĝi estis la liceo de James Dean dum la malfruaj 1940-oj, kie li unue rolis en la supretaĝa aŭditorio. Je 1971 ĝi estiĝis mezgrada lernejo. Je 1986 la liceo estis fermita pro kadukado.

Laboro por restaŭri la duonon de la liceo kun la aŭditorio komencis je aŭtuno 2003. Bedaŭrinde la restaŭrado de la liceo haltis pro monmanko, kaj la ŝelo de la konstruajo estis simple subtenata. Post tempo eĉ tio haltis; kaj la konstruaĵo disfalas pro malzorgo. Hodiaŭ estas kreskanta opinio de la vilaĝo malkonstrui la eks-liceo kiel minaco de publika sano pro la asbesto kovertanta ĝiajn tubojn kaj pro la timo de subita disfalo de la konstruaĵo.

Muzeo Historia de Fairmount

La muzeo estis starigita je 1975 por prezervi la memoraĵojn de la eks-liceo. Je 1977 ĝi aĉetis brikan duetaĝan domon, kio estis la hejmo de Josefo Pattersono, kuracisto kaj vilaĝestro dum komence de la dudeka jarcento. Hodiaŭ la Muzeo tenas diversajn memoraĵojn pri la historio de la vilaĝo kaj pri la vivo de James Dean.

La muzeo estas malfermita inter marto kaj novembro, inkluzive. La horoj estas 1000 h - 1700 h de lunde al sabate, kaj 1200 h - 1700 h dimanĉe. Jen la adreso de la muzeo:

Fairmount Historical Museum
P.O. Box 92
203 East Washington Street
Fairmount, Indiana 46928-1700
Tel: 1-765-948-4555
Web: http://www.jamesdeanartifacts.com
Memoriga Parketo de James Dean

Je 1995 parketo estis konstruita kaj dediĉita al la memoro de James Dean. En la centro de ĉi tiu parketo estas dumetra blanka kolono, sur kio estas kapstatuo de James Dean. Mono por la konstruado de la parketo estis provizita de la multaj fanoj de Dean, speciale de la familio de japana fano Hajaŝi Kentaroŭ.

Tombo de James Dean

James Dean estis mortigita de aŭtomobila akcidento je 1955. Li estis reprenita al lia hejmurbo kaj entombigita en la tombejo Park, ĵus norde de la vilaĝo.

La modesta tombo de la aktoro situas sur altejo apud meze de la tombejo. Tie miloj da fanoj de la juna aktoro vizitas ĉiujare.

Muzetagoj

Ĉi tio estas la ĉiujara vilaĝfestivalo honorante James Dean. La vilaĝo okazigas ĝin dum la fina semajnfino de septembro sub aŭspicioj de la Muzeo Historia de Fairmount (tial la nomo). Dum la festivalo estas:

La Muzetagoj estos dum la 24a – 27a de septembro 2009.


Kopirajtite © 2009 de Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj.