La Poŝto Dismeo

La Vebo al Fajrfokso

Resuma historio de la Vebo al la eldono de Fajrfokso.

La interreto komercis kiel eksperimento de la usona armearo por testi popakaĵan retadon inter malsamaj komputiloj. Post ne longe ĝi estiĝis la regno de kolegioj, de universitatoj, de esplorejoj kaj registara kaj korporacia. Dum tiuj unuaj jaroj la fundamentaj protokoloj de la interreto — IP, TCP, FTP — fariĝis. Retpoŝto estis la unua plej utila aplikaĵo de la interreto, sekvite de novaĵgrupoj.

La interreto malfermiĝis por komerca kaj privata uzo dum la malfruaj 1980-oj. Komence retpoŝtado estis la sola ilo, kiun la publiko povis uzi. Supozite estis riĉoj de informoj en la interreto; tamen ĉar la serĉiloj kaj vidiloj interretaj estis aŭ krudaj aŭ nehaveblaj, la ordinara homo ne povis trovi ion ajn tie.

Tiu ĉi stato ŝanĝis per la Tuttera Teksaĵo. Estigite de la Centro Eŭropa por Esplorado Nuklea apud Ĝenevo je 1990, la Tuttera Teksaĵo (ankaŭ konate kiel la Vebo) floris pograde kiel fondiĝis normorganizo (la Konsorcio por la Tutatera Teksaĵo aŭ W3C) por admini la kreskon de la Vebo. Poste la Vebo estiĝis pli alirebla per eldonado de la unua grafika vebfoliumilo Mosaiko far la universitato Ilinojso je 1993.

Kelkaj programistoj en la projekto Mosaiko vidis la komercan eblecon de la grafika vebfoliumilo. Ili foriris el la universitato kaj fondis la kompanion Netskapo je 1994. Poste tiujaron Netskapo vendis la unuan komercan vebfoliumilon Navigilo po kvardek dolaroj. La vebfoliumilo ankaŭ estis vendita kombine kun retpoŝtilo kaj hiperteksta skribilo kiel Komunikilo po sesdek dolaroj.

Navigilo estiĝis tre populara, kaj estigis multan enspezon al Netskapo. Netskapo je estiĝis tiel riĉa kaj influa super la Vebo, ke ekpuŝaĉis ĝian novan influon. Ĝi traktis fieraĉe tiujn kompaniojn, kiuj faris kromaĵojn por la foliumilo. Ankaŭ ĝi preskaŭ ordonis la W3Con aldoni novajn etikedojn al la hiperteksta etikeda lingvo.

Poste Majkrosofto eldonis sian vebfoliumilon Interreta Esplorilo kiel parto de sia mastruma sistemo Vindozo. Tiu ĉi inkluzivo signifis ke aĉetintoj de la lasta eldono de Vindozo ricevis la vebfoliumilon senpage. La efiko estiĝis evidenta je malfrua 1996, kiam ambaŭ foliumiloj aperis kiel pli-malpli identaj eldonoj.

Netskapo vidis la detruadon de ĝia fonto de elspezo. La kolerega kompanio persvadis la usonan registaron procesi kontraŭ Majkrosofton pri malobservo de leĝo kontraŭtrusta. Postvide la ago de Netskapo estis malŝaga. Majkrosofto tiam estis tiel granda, ke ĝia batalo kun la usona registaro aspektis kiel du luktantoj egalaj grande. La kompare eta Netskapo estis tretita subpiede. Por eviti bankruton ĝi vendis sin al la interreta kompanio AOL.

Netskapo povus konkuri per pli bona vebfoliumilo. Tamen ĝis tiam la kodo por Navigilo estiĝis tro malsimpla, do pliboniĝajoj venis je helika rapido. Netskapo povus uzi ĝian famon kiel la unua interreta kompanio por solidarigi la interretan komunumon kontraŭ Majkrosofto. Tamen la fieraĉo pro riĉo kaj pro influo malamikigis tiun saman komunumon, de kiu ne estis kompato por Netskapo kiam ĝi fine falis.

Senkonkure Interreta Esplorilo estiĝis la superreganta vebfoliumilo. Majkrosofto freŝigis la vebfoliumilon aŭ ĉiujare aŭ dum la eldono de nova sistemo mastruma, ĝis malfrua 2002. Poste Majkrosofto disigis la vebfoliumilan projekton kaj lasis Interretan Esplorilon ruliĝi, eldonante fojfoje sole flikojn por sekuron.

Dume klariĝis al Netskapo, ke la kompanio ne povas plu vendi Navigilon. Ĝi ne povas eĉ disdoni senpage la vebfoliumilon por la barokeco de la kodo. Tial je 1999 Netskapo liberigis la kodon de la vebfoliumilo, por ke kodumuloj laboru pri la kodo. La Projekto Mozilo (malnova projekta nomo de Navigilo) fondiĝis por superrigardi la ŝanĝojn al la kodo.

La unua ago de la Projekto estis la forlasado de la originala kodo kaj la estigado de Gekko, tute nova vebfoliumila submaŝino. La Projekto ankaŭ decidis konformi la novan foliumilon al la normoj de la W3C; tial ĝi forlasis la etikedojn kiel , kiuj unikigis Navigilon. La laboro de la Projekto estis pli longa ol esperite, ĉar la submaŝino estas prilaborita unue; poste fariĝis la interfaco, retpoŝtilo kaj hiperteksta redaktilo. Tial necesis al Netskapo ellasi eldonan nombron. Fine Netskapo eldonis tre pli bonan Komunikilo je malfrua 2000; la vebfoliumilo estas kaj eldonita senpage kaj kombinita kun servoj de Netskapo kaj AOL.

Iu aspekto de la projekto Mozilo estis prilaborata paralele al Gekko/Komunikilo. Tiu ĉi estis nemarkita eldono de Komunikilo nomite Mozilo. Tiu ĉi projekto pruvis trajtojn, ke eblis aŭ ne eblis inkludiĝi en Komunikilon. Pruvaj eldonoj de Mozilo eldonis al kodumuloj kaj aliaj fanoj por pruvado. Fine je 2002 la unua eldono de Mozilo estis eldonita.

Poste klariĝis, ke paralelaj vebfoliumiloj ne estis bonaj. Netskapo/AOL decidis forlasi Navigilon kaj fondi apartan estaĵon subtenatan de privata fondaĵo anstataŭ korporacio. Tiu ĉi estiĝis je 2003 — dek jaroj post la unua eldono de Mosaiko.

Ankaŭ klariĝis, ke Mozilo estis tro peza. La projekto decidis estigi malpezan vebfoliumilon, kiu konsistis el sole la submaŝino Gekko kun grafika interfaco. Tiom mem estas sufiĉe bona por konkuri sukcesi kontraŭ malvigla Interreta Esplorilo. Tamen la nova vebfoliumilo estas pli bona ol Esplorilo pro la programebla grafika interfaco. Tiu interfaco lasas programistojn aldoni facile etendaĵojn al la vebfoliumilo.

La projekto por malpeza kaj etendebla vebfoliumilo komercis je 2002 sub diversaj nomoj. La vebfoliumilo eldoniĝis je 2004 kiel Fajrfokso.

Hiperligoj

Konsorcio de Tutatera Teksaĵo
La organizo kies normoj subtenas la Vebon.
Fondaĵo Mozilo
La neprofita organizo, kiu subtenas liberajn interretajn programarojn kiel la vebfoliumilo Fajrfokso kaj la retpoŝtilo Tondrobirdo.
Fajrfokso
La malpeza grafika vebfoliumilo far la Fondaĵo Mozilo.
Interreta Esplorilo
La plej uzata foliumilo por la Vebo (inkludate por justo).

Kopirajtite © 2006 de Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj.