La Poŝto Dismeo

Numeroj

2000 (malfrua)
2001 (frua, malfrua)
2002 (frua, malfrua)
2003 (neniom)
2004 (frua, malfrua)
2005 (frua, malfrua)
2006 (frua, malfrua)
2007 (frua, malfrua)
2008 (frua)
2009 (frua)

Katlino

Memorigo al la plej amata aktorino.

Esearo

Diversaj verkaĵoj de la miaj.

Fajrfokso

Akiru Fajrfokson

4a januaro 2009

Saluton al ĉiuj!

Mi scias, ke estas dek monatoj post la lasta registro en ĉi tiu vebejo. Mi bedaŭras la longan malzorgon de la Esperanta parto de mia vebejo.

Aliaj devoj kaj taskoj konkuris por mia atento. Pro tioj mi laboris pri aliaj partoj de mia vebejo kaj ankaŭ pri mia veblogo, pri mia kato kaj mia domo, pri mia ofico en la universitata biblioteko kaj pri la kromofico en la estraro de la vilaĝa biblioteko.

mia vivo

La vivo al mi estis kvieta ĝenerale. Mi perdis pecon de unu el miaj dentoj kiam mi maĉis tro malmole sur kerno krevmaiza. Mia dentisto anstataŭis la perditan denton per denta krono.

mia domo

Mi forprenis gutujon de la malantaŭo de la tegmento ĉar ĝi ne fordrenis la pluvan akvon. Mi intencis reinstali la gutujon; tamen, post semajno la gutujo estis ŝtelita. La ŝtelo de metaloj kiel aluminio kaj kupro estas serioza okazo en ĉi tiu nacio.

mia kato

Mia kato Isiso tordis ŝian dorson. Mi prenis ŝin ĉe la veterinaro. Mi estis dirita, ke la pezo de mia kato estis ĉefa kaŭzo de la tordo. Mia kato nun manĝas dietan nutraĵon, al kio mi aldonas kuracivan drogon. Isis bonstatas nun.

mia ofico

La universitata biblioteko ricevis la novajn komputilojn Makojn, kaj ankaŭ tri pli potencajn komputilojn "Mak Pro" por estigi filmojn. La universitata verkrezervejo funkcias tiel bone, ke ĝi estos transloĝigita al nova servilo.

nova biblioteko

Mia vilaĝo ricevis ĝian novan bibliotekon. Per la mono aljuĝita de la ŝtato, la estraro aĉetis la najborajn konstruaĵojn printempe; rekonstruis ilin en unuopan konstruaĵon somere; kaj transloĝigis la bibliotekon en la novan konstruaĵon aŭtune. La nova biblioteko havas spacon por pli multaj libroj, por kunvenoj, kaj por specialaj programoj.

ceteraĵoj

Mi ignoris la Olimpiajn Ludojn. Mi ne estas spektinda la Olimpiojn post Losanĝelo antaŭ pli ol dudek jaroj.

Mi ne povis ignori la usonan presidentan balotadon. Necesis al mi ĉesigi la minacon de la daŭrado de la nekompetenta kaj nesciema politiko de Riĉardo Ĉenio kaj lia ventroparolista pupo — politiko rezultanta al du senfinaj militoj kaj tute paraliza nacia kaj tutamonda merkatoj. Mi balotis por Barako Obamo.

Mi ankaŭ ne ignoris la Rusan invadon de Kartvelio. Mi ĉesis uzi plu mian veblogon en LajvĴurnalo, kiu estas nun posedita de Rusa kompanio. Mi restarigis mian veblogon en mia nuna vebejprovizanto Hostway.


Kopirajtite © 2009 far Andreo Ŭesto (Andy West). Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Verkite je 4a de januaro 2009.