La Poŝto Dismeo > Katlino Clarke > Fajrlagdrako

Fajrlagdrako

Parto de kromprogramo de la filmo Fajrlagdrako (Dragonslayer).

La cimo de aktorado komence pikis Katlino Clarke kiam, kiel dek-sepjara lerninto dum trisemajna vojaĝo al Londono, ŝi trovis la Teatrejon Old Vic kaj la aktoradon de Franko Finlay kaj Laŭrenco Olivier. Ŝi elspezis ĉiom da ŝia mono kaj ĉiom da ŝia tempo reiradante por spekti iliajn roladojn, vidante tuton de dek sep londonaj ludadoj antaŭ ol ŝi nevolonte rehejmeniris. Estas tia dediĉo, kiu povigas ŝin ludi tre sukcese kiel Valeriano en Fajrlagdrako — komence kiel la junuliĉo Valeriano, poste kiel la vera junulina Valeriano.

La plej aĝa el kvin fratinoj, Katlino naskiĝis en Pitsburgo, Pensilvanio, kie ŝi loĝis ĝis ŝi estis ĉirkaŭ dekjara. (Ŝia vera nomo, parenteze, estas Katerino Clarke, tamen alia sindikatano de Aktorekvitato havis jam tiun nomon, do ŝia peranto estigis la egale dolĉsonan nomon Katlino. Ŝiaj familio kaj amikoj nomas ŝin Kate, ĉiuokaze, do ne estas tro malfacile al ŝi adapti al la nova nomo.) Poste ŝia patro, kuracisto, transloĝigis la familion al la vilaĝo Seviklejo laŭ la rivero Ohajo. Katlino ĉeestis ĉe prepara kaj licea lernejoj tie antaŭ ol ŝi iris al Kolegio Mount Holyoke. Enspirate de ŝia sperto en Londono, ŝi provaŭdis kaj akceptiĝis en kolegia musikteatraĵo dum ŝia unua jaro en Mount Holyoke. Ŝi ĝuis la sperton en la teatraĵo tiom, ke ŝi ekprenis dramlecionojn kaj — post sugesto de ŝia familio — adoptis dramon kiel ĉefstudo.

Post diplomado de Mount Holyoke, kie ŝi ludis vastan diverson de roloj, kaj post jaro de somera kaj loka teatraj roloj en Pitsburgo, Katlino decidis pluigi ŝian studon ĉe Yale. Ŝi klarigas:

Estis dramverkistoj tie, kaj mi volis fari novajn teatraĵojn. En la Usono ĉiom da la ekzistanta teatra tradicio estas pruntite de Eŭropo. Neniam estas jam iu ajn vera usona teatro kaj mi vidis la eblecon de tiu evoluanta ĉe Yale.

Desapontate Katlino ne povis labori kun la novaj dramverkistoj de Yale tre multe. Ŝi rememoras:

Dum mia dua jaro mi fine faris novan teatraĵon kaj dum mia tria jaro mi povis labori kun la Repertuaro, la profesia aktoraro asociata al la lernejo. La videbleco kaj profesia premo estis bonaj al mi.

Katlino anstataŭis al Karola Kane en Rakontoj el la Viena Arbaro, kiam Kane foriris por laboris en filmo. Ŝi estis donita grandegan egosintenon de la surpriza postkulisa vizito de la fama Stella Adler. Ĉe Yale ludis ĉiujn de Alcestiso al Hedda Gabler kaj dum unu semestro ludis rolojn en dek sep malsamaj teatraĵoj.

Post diplomado de Yale, Katlino transloĝigis sin al Novjorko, kie ŝia unua profesia ofico estis kiel dublisto en ludado farita de la Teatro Ŝekspiro de Josefo Papp. En Novjorko ŝi aktoris kun la aktoraro de Papp kaj de aliaj kaj eĉ faris taskon kiel kantodancisto en la novjorka kabaretaro.

Tuj antaŭ ol foriri por komenci laboron en nova teatraĵo en Ĉikago, Katlino preskaŭ parenteze provaŭdis por Fajrlagdrako. Ŝi rememoras:

Mi preskaŭ ne iris, ĉar mi estis tre laca kaj trolaborita, tamen mia peranto insistis, do mi iris kaj faris sonbendon de iom da la teksto kaj iris en la avion kaj malmemoris pri ĝi, ĉar mi estis tre entrempigita en la teatraĵo.

La enscenigistoj de la filmo ne malmemoris Katlinon, tamen, kaj ŝi estis revokita por iuj pluaj provaŭdoj. Bedaŭrinde ŝi malsukcesis ilin. Tamen la reĝisor kaj kunverkisto Mateo Robbins perceptis fajreron en la junulino kaj insistis, por ke ŝi estu reprovaŭdota. La dua provaŭdo estiĝis ja tre pli bona, kaj la aliaj decidintoj vidis la punkton de Robbins. Katlino gajnis la rolon. Diras Katlino pri ŝia bona ŝanco:

Iam mi simple pinĉis min por vidi ĉu ĝi povas esti ververa. Ne sole mi havas mian unuan filmon, sed ankaŭ mi estas en Londono. Mi memoras, ke tio, kiu plej imponas Petron kaj min dum la unua ekranprovo, estis la vido de niaj seĝoj flanke de la sceno kun niaj nomoj sur ili. Estas fole, mi scias, tamen ni iris en tiuj provoj demandante al unu la alian kio ajn okazus al la seĝoj se ni ne gajnus la rolojn.

Feliĉe al Katlino — kaj cetere de ni — tiu estas demando neniam respondota.

Notes

origino de la artikolo

Tiu ĉi artikolo estis parto de filmoprogramo eldonita dum la unua montrado de Fajrlagdrako je 1981. Plejmute da la filmoprogramo estas bildstria magazino ne tre bone verkita far Marvel Comics; la magazino estis bazita sur la originala teksto, do ĝi montras partojn de la filmo, kiuj ne pasis redaktadon. La cetero konsistis el artikoloj pri la enscenigado de la filmo kaj pri la ĉefaj aktoroj kaj stabanoj.

la ludo unua spektita de Katlino

Katlino Clarke vizitis la Teatrejon Old Vic dum ĝia sezono de 1969. La ĉiutaga detalo de tiu sezono estis registrita kaj eldonita en libro, kies titolon mi ne memoras plu kaj kiun mi trovis (nekredeble) en la publika biblioteko de Mariono, Indianio. Per tiu libro mi lernis ke la teatraĵo kun Oliviero kaj Findlejo, kiun Katlino Clarke vidis, estis La Tri Fratinoj far Antono Ĉeĥovo.

Kolegio Mount Holyoke

La Kolegio Mount Holyoke estas la plej aĝa el la tiel nomitaj Sep Fratinoj: grupo de usonaj privataj beletraj kolegioj por junulinoj. Malgraŭ la nomo estas nun kvin kolegioj en la grupo. Katlino Clarke diplomiĝis de Mount Holyoke je 1974.

Roloj antaŭ Fajrlagdrako

La postmagistraj profesiaj oficoj estas:

La lasta rolo estas tiu, al kiun Katlino koncentris dum ŝi provaŭdis por Fajrlagdrako.


Kopirajtite © 2006 de Andreo Ŭesto. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.