La Poŝto Dismeo > Katlino Clarke > Nekrologo

La Nekrologo de Katlino Clarke

far Bob Batz la Juna por la Post-Gazette de Pitsburgo, Pensilvanio, je la 13a septembro 2004.

Katlino Clarke havis tre multan amuzon kun ŝiaj diversaj roloj en la teatro, inkluzive de Brodvejo, kaj ankaŭ en kinfilmoj kaj en televido. Tamen la rolo, kiu portis al ŝi la plej multan ĝojon, estis kiel instruisto, disdonante ŝian scion kaj pasion pri la aktormetio.

"Ŝi simple amis infanojn, amis junulinojn", diris unu el ŝiaj kvar pli junaj fratinoj, Viktoria Clarke de Vaŝintono, D.K., kiu neniam vidis ŝin pli ĝoja ol dum la plej freŝaj jaroj, kiam ŝi instruis ĉe la universitato Pitsburgo kaj ĉe la Teatrejo Musikteatra de Pitsburgo.

Tio ĉi estis malgraŭ ŝia batalo je kvar kaj duono jaroj kontraŭ ovaria kancero.

S-ino Clarke, de Seviklejo, mortis ĵaŭdon. Ŝi estis kvindek-dujara.

Ŝia morto estis lamentata de ŝia fanvebejo, kiu emfazis ŝian instruadon aldone al longaj listoj de rolaroj. Tiuj ĉi inkludas la filmon fantasian kulte preferata de 1981, Dragonslayer, en kiu ŝi aktoris (kun la mortinta Kavaliro Raolfo Riĉardson) kiel la titola rolo de Valerian — alivestante kiel homiĉo kaj kiel homino.

Viktoria "Torie" Clarke, kiu estis proparolisto por la Pentagono ĝis la pasinta jaro, diris, estis tiu rolo, kiu dum prezentado de la malpli magia filmo Penn kaj Teller estas mortigota de 1989 pelis iun fanon turni sin al ŝi en la kinejo kaj demandi, "Ho mia Dio — ĉu vi estas parenco de Katlino Clarke?!"

Tamen S-ino Clarke ankaŭ estis fiera pri ŝiaj pli seriozaj roloj, ekzemple aktorante je 1981 en la usona premiero de Plenty far David Hare ĉe la Teatrejo Goodman de Ĉikago. Ŝi speciale ĝuis ŝiajn du jarojn (1998-9) en la muzikteatraĵo Brodveja Titanic.

Ŝi naskiĝis kiel Katerino Anno Clarke, sed ŝanĝis ŝian nomon ĉar tio estis uzata jam de alia sindikatano de Aktorekvitato.

Ŝia familio — ŝia patro, Charles, estas kuracisto — transloĝigis sin de Ŝadisajdo al Seviklejo kiam ŝi estis dekjara; kaj "Kate", kiel ili konis ŝin, abiturientiĝis de la Akademio Seviklejo. Ŝi estis dek-sesjara kiam ŝi aktordebutis kiel Marian la Bibliotekisto en La Muzikuliĉo ĉe la Klubo Eĝvorto de Seviklejo.

Ŝi iris al la Kolegio Mount Holyoke kaj al la Dramlernejo de la universitato Yale, kie ŝi gajnis ŝian magistron de belarto je 1978.

Post kiam ŝi transloĝiĝis al Novjorko, ŝi laboris en diversaj oficoj antaŭ ol ŝi gajnis la rolon en Dragonslayer. Dum la venontaj du jardekoj, ŝiaj roloj brodvejaj inkludis Stranga Interludo kun Glenda Jackson kaj Arms and the Man kun Kevin Kline kaj Raul Julia (ambaŭ je 1985). Ŝi ludis en la usona premiero je 1989 de la ludo Our Country's Good far Timberlake Werterbaker, kaj estis donita specialan permeson de Brita Aktorekvitato por ludi en la londona premiero.

Dume ŝi havis daŭrantan rolon en la televida serio Law & Order, kaj ludis en aliaj prezentoj variante de Matlock al Sex and the City.

Ŝia eksa dekano kaj reĝisoro ĉe Yale, Roberto Brustejno, laŭdis ŝin kiel "certe en la supra rango" de aktoroj, kiujn li helpis instrui. La fondinto de la Usona Repertuara Teatrejo kaj dramrecenzisto de la magazino New Republic — li mem ano de la Aŭlo de Famo por Teatro — diris ŝia nigreta belo estas parto de ŝia "speciala aŭro. … Ŝi havis tiun ĉi ekstraordinaran kvaliton, kiu tuj allogis onian atenton, de melankolio kaj profundo."

Unu el ŝiaj finaj roloj estis en la teatraĵo Who's Afraid of Virginia Woolf?, en kiu ŝi ĉiam volis aktori. La enscenigo ĉe la Teatrejo Geva en Roĉestro, Novjorkio, estis je 2000, tuj post kiam ŝi estis diagnozita je kancero.

Mallonge post tio ŝi retransloĝiĝis al Seviklejo kaj tie aktoris fojfoje. Tamen ŝi metis plejmulte da ŝiaj energioj en instruadon, kiun ŝi ekfaris por lernintoj en publika lernejo ĉe la Instituto de Brodveja Teatro pli malfrue dum ŝia rolo kiel Charlotte Cardoza en Titanic.

Ŝi estis amata en la Pitsburga Muzikteatro, diris fondanta direktoro Ken Gargaro.

"Ŝi simple havis malkaŝan koron, kaj estis sindona kun ŝia unuaklasa edukado," li diris. Ŝi plejfreŝe laboris pri la lerneja enscenigo de Titanic, kiu nun estos dediĉata al ŝi ĉi-aŭtunon.

Gargaro diris, ke ŝi inspiris studentojn kaj aliajn per ŝia "pasio kaj honesto" pri aktorado.

"Mi vere kredas, ke ĝi estas sankta misiono," diris ŝi al la Sevikleja Heraldo pli frue ĉi-jaron antaŭ ŝia kabareto pri ŝia kariero ĉe la Klubo Eĝvorto por helpi la Seviklejvala Hominklubo. "Kiam oni estas en scenejo imitante vivon kaj la homan staton, tio ne estas io prenata frivole."

Aldone al ŝiaj gepatroj, Charles kaj Cecilia de Seviklejo, ŝi estas postvivita de ŝiaj fratinoj Anno Ronco de Sanfrancisko, Cecelia Clarke de Greensburg, Constanca Clarke de Novjorko kaj Viktoria Clarke de Vaŝintono.

Memoriga servo kaj akcepto okazas de la dek-sepa al la dudeka je la 30a septembro ĉe la Klubo Eĝvorto. La tago inkludos draman aktoradon far iuj el ŝiaj amikoj.

La familio petas, por ke donacoj al memoriga funduso honore de ŝi sendiĝu al la Muzikteatro Pitsburga, 327 S. Main St., Pittsburgh 15220.

Originala titolo: Katlino A. Clarke: Teatra kaj filma aktorino kaj instruisto.

Kopirajtite © 2004 de Bob Batz la Juna kaj la Pitsburga Post-Gazette. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Tradukite de Andreo Ŭesto (Andy West).