La Poŝto Dismeo > Katlino Clarke > Vespera Kabareto

Vespera Kabareto

far Rachel Weaver por la Herald de Seviklejo, Pensilvanio, je la 4a februaro 2004.

Katlino Clarke revenos al la scenejo, kie ŝi debutis kiel aktoro en La Muzikistiĉo kiam ŝi estis dek-sesjara. Tamen ĉi tiam ŝi portos kun ŝi jarojn de spertado en televido, filmo kaj Brodvejo.

La prezento de Clarke je la 15a februaro, helpante la Hominklubon de Seviklejvalo, estos kabareto, en kiu ŝi parolos kaj kantos pri ŝia vivo en la distraĵa industrio.

"Mi baze volas homojn sciiĝi, kia estas aktorino interne kaj ekstere. Ĝi ne estas tute ĉarmo, certe", ridante ŝi diras.

En la spertado de Clarke, la plej ĉarma aspekto pri la distraĵa industrio estas premiprezentoj. Tamen ŝia vespero ĉe la premiprezento Orgloboj kun rendevuanto John Goodman antaŭ pluraj jaroj estis malpli ol puca.

La stabo ensceniga diris al ŝi ne stariĝi por iri al la necesejo, por ke ŝi ne bloku la kameraon.

Malgraŭ la manko de ĉarmo, labori en la distraĵa industrio estas plenuminte al Clarke.

"Estas rekompensa vivo. Mi renkontis la plej interesajn homojn. Ĝi vere plaĉas al mi kiel rimedo por vivteni min."

Ŝi havis rolojn kun Richard Dreyfus kaj Christopher Reeves, kvankam ili ne estis ĉiam facilaj por havigi.

"Kiel homino, la konkurado estas pli furioza pro pli malmultaj roloj", ŝi diras. "Tamen ĉiuj hominoj, kiujn mi iam renkontis, estis la plej subtenaj homoj. Oni kredas, ke la industrio estas tre kalumnia, sed ĝi estas vere komunumo."

Loĝinte en Novjorko dum pli ol du jardekoj, Clarke retransloĝigis sin al ŝia hejmurbo Seviklejo antaŭ du jaroj.

"Mi vere amas ĝin. Mi estis preta por nova stimultasko. Mi estis laca je Novjorko kaj la bruo tie. Mi pensis, ke se mi devos supreniri alian metroan ŝtuparon, mi freneziĝos."

Ŝi uzis ŝian hejmrevenon por sekvi alian de ŝiaj longatempaj interesoj: instruado. Ĉe la Universitato Pitsburgo kaj la Muzikteatrejo Pitsburgo, ŝi instruas dramlernantojn respekti la aktormedion.

"Mi vere kredas, ke ĝi estas sankta devo", ŝi diras. "Kiam oni estas en scenejo imitante vivon kaj la homan staton, tio ne estas io prenata frivole."

Clarke iris al Kolegio Monto Holioko por ĉefstudi historion; tamen ŝia vojo ŝanĝiĝis kiam ŝi provaŭdis por kolegia enscenigo kiel aŭdaco.

"Mi venis tie kaj mi pensis, 'Ho, mi komprenas'", ŝi diris. Evidentiĝis, ke aktorado estis ŝia vera profesio.

"Mi memoras, ke mi staris en la teatrejo je la kvara horo, gladis ĉ emizojn por la enscenigo kaj pensis, 'Mi estas tre ĝoja, mi estas en la teatro!'", ŝi diras.

Poste Clarke diplomis de la Dramlernejo de la Universitato Yale, kaj ekde tiam estas laborinta en la industrio. Ŝiaj roloj inkludas aperojn en "Law & Order" kaj "Sex and the City" kaj rolojn en La Edzigo de Figaro kaj Titanic en Brodvejo.

Kvankam ŝi estas for de la koro de la industrio, Clarke ankoraŭ aktoras "iomete".

"Mi volas atendi ĝis mi estos sepdek-kvinjara, kaj poste havigos unun el tiuj grandaj premi-gajnantaj roloj."

Originala titolo: Aktorino revenos al sevikleja scenejo por kabareto.

Kopirajtite © 2004 de Rachel Weaver. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Tradukite de Andreo Ŭesto (Andy West).