La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2000

30a majo 2000

Mi estas transloĝigita mian ĉefan vebejon el unu servilo en alian servilon pli malkaran sed kun pli multaj trajtoj. La transloĝigo daŭras kiel la eksa vebejo ĉesis esti; tamen, foliumi mian vebejon estas tre malfacile ĉar mia domajnnomo ne estas movita al la nova vebejo.

Ĉiuokaze la nova vebejo ne taŭgas al mi por montri vebpaĝojn en Esperanto. Mi bezonas rimedon por montri Esperantajn vebpaĝojn per foliumiloj kaj Mozillaj (Netskapo, Interreta Esplorilo) kaj soletekstaj (Lynx).

PHP provizas tiun rimedon. Tamen, la eldono de PHP en la nova servilo ne estas sufiĉe freŝigita. La eldono en ĉi tiu servilo de CIOE/WinStar estas (sed ne tre), do mi uzas tion por montri tiun vebejon Esperantan

Estas mia espero, ke la eldono de PHP en ambaŭ serviloj estos freŝigata el la eldono kvar, la plej freŝa.

31a majo 2000

Ofice mi travivis la elvalorigon de mia efektivigo. Mia laboro estas juĝita kiel malpli ol efektiviga.

Post tri riproĉoj en kvar monatoj, mi anticipas tian elvalorigon — eĉ kiam mi ricevis kvar laŭdojn en du monatoj. Mi havis malfacilojn:

Por plibonigi mian elvalorigon, mi devas fari jene:

  1. klarigi al miaj kolegoj kiel subteni la programojn estigitajn far mi;
  2. inventari la tutan komputilan vorkaron de la kompanio; kaj
  3. estigi plurajn vebbazatajn programojn.

Mi kaj miaj kolegoj ankaŭ devas cedi la ĉiumonatajn sondojn de la diversaj fakoj kaj filioj de la kompanio. Evidente miaj kolegoj ankaŭ havas malfacilojn kun la aliaj dungitoj.

Mi havas pli multan malfacilon eksterofice. La teknika subtenado de la nova servilo estas tro malrapida restarigi mian domajnnomon. Mi decidis iri al la vebejo Network Solutions. Tie mi freŝigis mian domajnnomon. Se mi sukcesis, la domajnnomo reestiĝos en du tagoj.

1a junio 2000

Mi kompletigis la ĉefan vebpaĝon de la enreta vebejo de mia dungito. Baze ĝi aspektas kiel mia propra vebejo, sed la ligkolumno estas maldekstre anstataw dekstre, ĉar neniu en la kompanio foliumas la vebejon per soleteksta foliumilo.

Ankaw mi montras la ligojn kiel bildetoj ĉar la dungitoj uzas jam Vindozon dum tiom longatempe, ke ili asociemas bildetojn al la lanĉado de programoj.

La subtitolo de la vebpaĝo: Ĉi tiu vebpaĝo estas dediĉata al vi, la laboremaj kaj patiencaj anoj de la [kompania] stabo.

Mia kompanio ĵus malfermis novan interretan servon. Oni povas spezi kun la kompanio per ĉi tiu servo.

2a junio 2000

Ofice mi devas fari inventaron de ĉiuj komputiloj kaj periferiaĵoj. Hodiaŭ mi faris provan inventaron, registrante sesdek maŝinojn en kaj ĉirkaŭ mia ĉelo per nomo, modelnumero kaj serinumero. Mi estas supozata registri ilin ankaŭ per aĉetofunx kaj ripar-garantio.

Mi jam eltrovis malfacilojn dum la prova inventaro.

La inventaro devas kompletiĝi dum tri monatoj.

Korta vivo

En la herbara porcio malantaŭ la domo loĝas kelkaj katoj. Estas du junaj kaj amikaj katiĉoj; unu el ili havas longaharan oranĝan pelon. Estas ankaŭ bunta katino, kio estas ilia onklino kaj kio ĵus naskis kvar katidojn. La katidoj elmetas radiojn de "beleteco" kiel ili ludas inter si.

Ĉar mia hejmurbo estas kampara vilaĝo, diversaj malgrandaj sovaĝa bestoj loĝas en la vilaĝo kaj vojaĝas tra la malantaŭa korto. Mi vidas ja sciurojn, kuniklojn, kaj rakunojn envilaĝe, kaj ekstere cervojn kaj eĉ kojotojn.

8a junio 2000

Mia malfacilo pri la domajnnomo estas solvita. Mi nun povas tajpi www.dysmey.org kaj atingi mian vebejon. Mi estas tre ĝoja, kaj ankaŭ danka al la teknikisto en HostPro por lia helpo.

Mia retpoĝsto per awest@dysmey.org ne funkcias, sed mi atentos unu tagon plu por la kompleta trasendado de mia domajnnomo.

Leciono pri ĉi-tiea geografio.

La usona ŝtato Indianio estas politike dividita en naŭdek du konteoj. Ĉiu konteo estas regata de kontea komitato, kies respondeco ĉefe estas al neurba kontea vorkaro kaj publika almozo. La komitato sidas en la kontea sidurbo, kio estas kutime sed ne necese la plej granda urbo en la konteo.

En la komparaj konteoj, la kontea sidurbo estas apenaŭ pli ol vilaĝo. En la plejmulte da industriaj konteoj, la kontea sidurbo estas tiel homamasa, ke ĝi efektive regas la konteon; Muncio, kie mi laboras, estas tia kontea sidurbo, kaj Indianapolo kaj ĝia konteo estas fakte unuiĝita.

Mariono kaj ĝia konteo

En la konteo, kie mi loĝas, la kontea sidurbo Mariono estas malpli homamasa ol la ĉirkaŭata konteo. Mariono ne estas eĉ la plej prospera. Tiu honoro estas de Gasurbo, kies progresivaj urbestro kaj urbkoncilo estas lertaj pri la allogo de okupoj al ilia urbo. Pri Mariono, tiu urbo estas malbenita per pluraj malkompetentaj urbestroj kaj urbkoncilo paralizata de publikaj diskutoj inter la koncilanoj. Pro tiu paralizo Mariono perdis

Pro ĝia malplia influo, Mariono estas devigata kooperi kun la konteo (aŭ almenaŭ kun Gasurbo), se ĝia planado ne estas nuliĝata.

Nun, la kialo por la leciono

Tial mi vidas bonon kaj malbonon, kiam mi lernas, ke mia kompanio aĉetos alian kompanion de sama speco en Mariono. La kompanio havas ĉefan oficejon kaj du filiojn, unu el kioj estas en Gasurbo. La filio Gasurba estas bona por mia kompanio, ĉar ni nun havas parton en la kreskanta prospero de la urbo. Pri Mariono, nu….

10a junio 2000

Mi reinstalis Vindozon 98 en mia komputilo. Mi estis devigita tiel de la komenco de la malboniĝo de mia komputilo.

Mi unue konservis datumajn dosierojn, retpoŝtojn, kaj kopiojn de mia vebejo al diskedo 120-megabitoka. Poste mi forviŝis la durdiskon kaj reinstalis la Vindozon 98. Mi certigis, ke ĉiu parto de mia komputilo funkcias en la reinstalita Vindozo. Poste mi instalis la tekstilon TextPad kaj la arkivilon WinZip. Fine mi starigis la konektan programaron, por ke mi konektu al la interreto kaj al miaj vebejoj.

Ĉu ĉiom da tiuj estas necese? Estus ĝoje, ke la neceso ne ekzistus. Fakte, mi povas memori la fruajn 1990ojn, kiam mi uzis Vindozon 3.x super DOS. Tiel ne estis eĉ duone de la malfacilo, kion Vindozo 98 ofte donas al mi.

Mi serioze pripensas uzi Linukson, kiam la tempo venas por nova mastruma sistemo.

13a junio 2000

Hieraŭ estis tre okupita al mi pro la inventaro kaj la laboro je nova produkt-manlibro por la kompanio. Tial mi apenaŭ rimarkis la fortan odoron de benzino kiam mi kondukis hejmen.

Mia fratino sciigis al mi la kaŭzon de la odoro: Mia aŭto havis rompon en la benzindukto, el kio benzino likis sur la straton. Mi havis neniom ŝtopi la likon. Do mi kaj mia familio uzis ujojn por kapti la benzinon ĝis la benzinujo malpleniĝis.

Mi devas prunti la aŭton de miaj gepatroj kiel la benzindukto de mia aŭto estas anstataŭigata. La sola bono de ĉi tio estas, ke la kilometraĵo de mia aŭto pliboniĝos post la riparo.

Diversaĵoj

foliumiloj

La plej novaj eldonoj de la vebfoliumiloj Netskapo kaj Opera promesas multe da bono kaj malmulte da programfuŝoj. Se la promeso de pli bona kaj pli facila foliumado estos plenumata, estos tre malfacile al Mikrosoft kaj ĝia programfuŝa foliumilo Interreta Esplorilo.

karaktraroj latin-3

La vebejo por la Flandra Esperanto-Ligo malaperis. (Ĝi estus ĉe http://esperanto.agoranet.be. ) Mi ne povas iri en tiun vebejon. La malapero de la vebejo estas ankaŭ la malapero de grava fonto de Latin-3 karaktraroj por la foliumado de vebejoj Esperantaj kiel la mia. Se la malesto estos daŭro, mi bezonos mian nove akiritan anoniman FTPejon por havebligi la karaktrarojn.

iu picejo

Mi estis tre malĝoja kiam mia preferata picejo fermis ĉi-januare. Tiu picejo servis dikan picon kun multe da supraĵoj kiel kapsikoj, cepoj, kolbasoj, kaj fromaĝoj. Mi manĝis en tiu picejo dum la pasintaj dek kvin jaroj, kaj tiu estis mia preferata restoracio.

Feliĉe la picejo remalfermis antaŭ du monatoj sub nova adminado. Ree mi manĝas dikan picon, kaj mi estas ĝoja.

15a junio 2000

La benzindukto estas riparita! Hura!! Bonatempe, ankaŭ, ĉar la prezo de benzino leviĝis super kvindek cendoj litre. Mia aŭto nun montras ĝian veran grandan kilometraĵon.

Mi pripensas aĉeti seruron por mia benzinujo, por ke neniu ŝtelu la benzinon el mia aŭto.

Iu dungito, kiu uzas zian komputilon tre multe, instalis unu programon tro. La komputilo funkciigis per Vindozo 98, kaj pro la instalita programo Vindozo ne povis plu lanĉi sin. Mi devis reinstali Mi devis reinstali Vindozon 98, esperante ke ziaj aliaj programoj funkcias.

Zi: pronomo alude al homo senrilate al sekso.

La malbeno de Vindozo

Nestabilo estas la malfacilo pri Vindozo 9x.

Originale Vindozo estis vidinterfaco supre de la unua mastruma sistemo de Mikrosofto, DOSo. Unu tagon Mikrosofto decidis ŝanĝi Vindozon al vera mastruma sistemo. Vindozo 95 unue ne estis tre bona, sed ĝis eldona 2-A estiĝis stabila. Bedaŭrinde ĉi tiu stabila eldono estis havebla sole kun novaj komputiloj; pli malnovaj komputiloj ne povis (leĝe) akiri ĝin.

Poste venis Vindozo 98, supozite kompilado de ĉiom da riparaĵoj al Vindozo 95, sed anstataŭe revenado al la nestabilo de la originala Vindozo 95.

Mi mem estas laca pri la Vindozo kaj ĝia kreskanta grando kaj nestabilo. Mi ĵus aĉetis Linukson, kaj estas instalonta en prova komputilo. La celo estos konekti al la interreto per linuksa komputilo. Se mi sukcesos, mi planos pograde migri de Vindozo al Linukso.

16a junio 2000

Ĝi funkcias! Ĝi funkcias! Ĝi funkcias! Ŭahahahaha!!

(Aŭtoro kvietigas sin.)

Mi estas instalinta Linukson en komputilo. Ne sole Linukso funkcias bone, sed mi sukcese instalis tion, kion mi malsukcesis instali dum tri pasintaj linuksaj instaloj: Modemo kaj interreta konekto. Mi estas ĝojega.

Ĉi tiu Linukso estas Red Hat (Ruĝa Ĉapelo) eldono 6.2 kun la vidinterfaco Gnome. Mi estas impona pri la vidinterfaco. Ĝi funkcias glate kun la malnovaj ekrano kaj vidkarto, kioj lasas al mi vidspacon de nur 640 x 480 bilderoj kaj ok-bita koloro (256 haveblaj koloroj).

Post tiu instalo mi eltrovis, ke la malnova povas efektive trakti dek-ses-bitan koloron, kun 65536 haveblaj koloroj. Estas feliĉe, ĉar bildoj aspektemas "trolavitaj" kun sole 256 koloroj.


La semajnfino ankaŭ brilas per promeso, ĉar mi planas:

Mia fina plano por Linukso estos adopti ĝin kiel mia ĉefa mastruma sistemo por la interreto, por programado kaj por dokumentoj. Estos boni koniĝi denove kun lingvoj kiel C, Perl, kaj Icon; kaj mi penos estiĝi lerta pri Emakso.

Pri laboro interreta, al mi ne plaĉas la nuna eldono de la foliumilo Netskapo pro ĝia eksmodado. Feliĉe la plej nova sesa eldono estos konforma al HTML 4.0, CSS 1 kaj XML, inter aliaj normoj. La instalprogramo por Netskapo 6 estas ankoraŭ tre granda (ĵus pli ol dek megabitokoj), sed ne tiel granda kiel la nuna eldono 4.73.

Pri Vindozo? La sola malfacilo pri Linukso estas la malhavo de bona utila programo (tekstatoro) por estigi ian ajn tekstan dosieron. Emakso estas tro malsimpla, kaj la aliaj (gEdit, gnotepad) estas tro simplaj. Por Vindozo TekstPado estas la feliĉa mezo, sed ne estas havebla por Linukso. Ĝis tia linuksa programo estiĝos, aŭ ĝis la estiginto de TekstPado, Helios Software, estigos linuksan eldonon de TekstPado (la tekstatoro por Linukso?), mi uzos Vindozan komputilon ĉefe kiel servilo TekstPada.

18a junio 2000

Hodiaŭ estas la Tago de la Patroj en la Usono. Mi aĉetis karton por mia patro.

Mi estas nun certa, ke la vebejo de la Flandra Esperanto-Ligo (FELo) ne estas plu inter ni. Feliĉe la fontaroj (aŭ karaktraroj) estas haveblaj en du FTPejoj:

ftp://ftp.esperanto.org/publika/tiparo/
ftp://ftp.slack.nl/esperanto/pub/fonts.dir/

La unua FTPejo havas ĉiom da la karaktraroj en la vebejo de la FELo.

21a junio 2000

Ofice mia estro kaj la retestro estas ĉe la nordaj filioj instalante novajn retkablojn. Dume mia alia kundungito en mia fako estas ankaŭ ĉe aliaj filioj. Mi sole stabas la helpservon. Danke la tagoj estas nekutime kvietaj.

Mi devis starigi du televidilojn por montri la videliron el komputilo. Komence mi estis tre neĝoja, ĉar mia estro ne diris al mi antaŭ lia foriro, ke mi devis fari ĉi tion. La dungito, kiu bezonis la televidilojn, diris tion al mi hieraŭ.

Mi neniam faris tian starigon antaŭ nun, do mi devis lerni la starigon. La starigo bezonas aparateton, kio konektas la komputilon al vidmagnetofono kaj de tio al televidilo. Post unua malsukceso, mi telefonis mian estron. Li diris al mi pri iu malnova vidmagnetofono, kio estas la sola aparato utila al la starigo. Per tiu vidmagnetofono la starigo funkcias.

linukso

Mi volis starigi kopion de mia vebejo anglalingva en la linuksa komputilo. Mi reinstalis Linukson kun la vebservilo Apaĉeo. La vebservilo funkcias, sed ĝi ne povas vidi subdosierujoj. Tio estas malbona, ĉar mi uzas subdosierujoj por teni skriptojn kaj bildojn. Mi metis la paĝojn de mia vebejo anglalingva en la komputilo, sed Apaĉeo ne tradukas la skriptojn en la subdosierujoj, do mi vidas multe da erarmesaĝoj.

Resumo (kaj multe da ligoj)

La laboro de Linuso Torvaldso kaj centoj da programistoj floras je la mastruma sistemo Linukso. La eldono de ĉi tiu sistemo, Red Hat Linukso 6.2, traktas videon kaj sonon bonege, kaj mi povas eĉ konekti al la interreto sen ia ajn malfacilo.

Plejmulte da la malsukcesoj pri la sistemo estas pro mia nescio, speciale pri la vebservilo Apaĉeo kaj mia penoj instali la modulon por la servila skriptolingvo PHP4 en Apaĉeon.

La plej malbonaj malsukcesoj preter nescio estas du: la vebfoliumilo kaj la tekstatoro.

Linukso havas sole Netskapo 4.3 kiel vebfoliumilo. Ĉi tio estas tre eksmoda, kaj fuŝas kompare al Interreta Esplorilo (de kio linuksa eldono neniam estiĝos) kaj Opero (de kio linuksa eldono estas preskaŭ preta). Mi povas fari nenion pri ĉi tion ĝis la sesa eldono de Netskapo estiĝas.

Inter tekstatoroj uniksaj, mi ĉiam preferis vi (nomata vim en Linukso), eĉ se ĝi estas komence malfacila lerni. Mi bezonos serĉi al la vidinterfaca egalo al vi, ĉar la elektoj inter tekstatoroj estas la tro malsimpla Emaks kaj la tro simplaj gnotepad+ kaj gEdit. Linukso havas nenion similan al la plejbonega Vindoza tekstatoro TextPad.

22a junio 2000

Estas alia sukcesa instalo far mi, kaj mi devis lerni ĝin.

Mi konektis komputilon al aparateto, vice konektite al tri televidiloj. Tiel la vida eliro de la komputilo estas montrata de la televidiloj. Kial? Montri prezentaĵo al grupo da maljunaj klientoj de la kompanio. Poste mi malkonektas ĉiojn. Tiel estas la vivo.

Ankaŭ sukcesa estas mia estro, kiu estas rekablita tri filiojn nordajn.

Dum la postmeztago mi estas laca, ĉefe pro la granda manĉo en italestila pastaĵejo.

Mi sukcese instalis la vebservilon Apaĉeon al miaj komputiloj kaj hejma kaj ofica. Ĝi funkcias bone en ambaŭ, kvankam Apaĉeo en Vindozo ne estas tiel sekura kiel en Linukso. (Tial la Fundacio Apaĉeo etikedas la eldonon vindozan eksperimenta.)

26a junio 2000

Mi estis frapita de stomakintesta kataro antaŭ tri tagoj, do mi estas jam malsana. Mia antaŭa atako de stomakintesta kataro metis min en malsanulejo ĉi-februare; ĉi tiu atako ne estas sufiĉe serioza. Mi sentas tiel naŭza, ke mi ne povas trakti pli ol unu manĝo ĉiutage. Mi trinkas multe da Gatorado por subteni la nivelon de fluaĵo en mia korpo.

Iom mi faras stultaĵon kiel manĝi dolĉan panbulon. Dum la sekvanta horo mi sentas, ke mia stomako saltas. Ho, ke mi resaniĝus!

Mia peno instali la vebservilon Apaĉeo kaj la servil-skriptolingvon PHP ne sukcesis. Nu, la servilo funkciis, sed Vindozo paneis kiam mi instalis PHPon kiel modulo de Apaĉeo.

Mi devis reinstali Vindozon (umafoje). Mi planas uzi la personan vebservilo de Vindozo kun PHP. Mia Vindozo ne estos probabla panei, kaj mi havos spegulan vebejon por provi paĝojn antaŭ metante ilin en mia vebejo.

Pro la kreskanta nombro da vebpaĝoj en mia vebejo, la tempo estiĝos, kiam mi bezonos verki indekson al ĉi tiu.

30a junio 2000

Post unu semajno mi estas ankoraŭ malsana. Pli malbone mi eltrovis, ke mia stato estas eble ne malsano sed 'misfunkcio'. Traduko: Mia stato ne plimalboniĝos, sed (krom ŝanĝo al mia dieto kaj kutimo) ĝi eble ne foriros. Diable!

Mia hejmurbo estas celebronta ĝian 150-jaran datrevenon. Inter la celebraĵoj estas komunuma pikniko en la parko, ekshibicio de kvin privataj ĝardenoj, kaj filmo pri la jarcenta datreveno.

Pri saĝo brita

La brita gazeto La Financa Tempo raportis lundon, ke Brita Telekomuniko (BoTo) trovis malnovan patenton, kio lasas ĝin pretendi la rajton al la teknologio de la hiperligo. Tio estas, BoTo diras, ke la ideo sub la povo salti de unu vebpaĝo al alia per musklako sur teksto aŭ bildo, estas la ĝia. BoTo poŝtas jam leterojn al usonaj interretservaj provizantoj, postulante monon el ili.

La leteroj probable estos ignorataj. Ja, BoTo estas stulta por peni eltordi monon el la plej procesema socio en la mondo nur ĉar ĝi decidis uzi longe forgesita patenton. La kosto de la tribunaloj estos pli multa ol la enspezo de la patento.

Pli malbone, la ideo de la hiperligo ekzistis kaj estas priskribita longe antaŭ la elmetado de la patento antaŭ dek kvar jaroj. Tial la patento preskaŭ certe ne estas efektivigebla.

Ree, Brita Telekomuniko estas malsaĝa, ĉu ne?

Oni vidos pli multe da tia malsaĝo. Homoj penos melki monon el la interreto kiel retkomerco kreskos. La ŝtatoj de la Usono longe elkrias, por ke ili impostu vendojn en la interreto. Ĝis nun la usona registaro rifuzas lasi ilin. Nun privataj kompanioj kaj homoj kiel BoTo uzos malnovajn patentojn kaj aliajn jurajn ruzojn por suĉi riĉon el la interreto kiel moskito suĉas sangon. Tia estas la homa naturo.

3a julio 2000

Mia malsano daŭris en ĝia dua semajno sen malpliiĝo. Estas sufiĉe longe: Post la memstartago mi vizitos kuracisto.

Ho, parolante pri la memstartago, ĝi okazas samtempe al la cent-kvindekjara jubileo de mia hejmurbo.

Mi starigis plejmulte da mia anglalingva vebejo dum la semajnfino. La vebpaĝaro Fairmount Web Spot estas nun atingebla kaj freŝigita por la jubileo.

Opero eldono 4.0 estas nun havebla, kaj (kiel anticipate) funkcias pli bone ol Interreta Esplorilo. Nun se Netskapo eldonas ĝian novan foliumilon, ….

4a julio 2000

Hieraŭ vespere mi iris al la parko kun mia patrino, miaj fratinoj kaj miaj bruaj nevinoj. Tie ni spektis pli imponajn piroteknikaĵojn ĉi-jare ol kutime. Pluraj pirteknikaj floroj eksplodis alte super ni kun brilaj koloroj.

Iom da la floroj ne elbrulis tute, do fojfoje fajreroj falis inter la spektintoj. (Mi mem devis estingi fajreron surteriĝante sur la kuseno de mia fratino.) Mi rememoris piroteknikaĵojn en iu vilaĝo kiam mi estis dek-dujara; post la spektaklo mi povis trovi pecojn de piroteknikaj ŝeloj tra la kampo.

Hodiaŭ estis tre varma tago. Mi piediris al la parko, kie la jubileo estas en ĝia fina tago. Estis kelkaj nutraĵbudoj kaj bando ludante ene de granda tendo, sed mi ne vidis multajn homojn. Mi supozas, ke la fina tago de jubileo ne logas tiom da homoj kiom la unua.

6a julio 2000

Mi vizitis mian kuraciston kaj lernis, ke mia 'stomakintesta kataro' estas gastroenterito. Io simila metis min en malsanulejon ĉi-februare, sed ĉi-foje la malsano estas pli milda (kvankam iam ĝi ne sentas tiel). Post iuj labprovoj, mi probable ricevos medikamenton, kio (miaespere) kuracos min.

Mi devis perdi unu horon aŭ du el mia labortago. Mi povas vivi kun ĉi tion; mia vendredo (kun ĝia ekstra horo) kompensas al la perdo.

Mi restarigis la anglalingvan eldonon de mia vebejo al la stato antaŭ mia transloĝigo al HostPro. Speciale mi reportis la Caitlin Clarke Page, mian vebejon dediĉitan al la usona teatra aktorino Katlino (Caitlin) Clarke. Ja, mi estas ĝoja raporti, ke tuj post la restarigo de la vebejo, mi ricevis retpoŝton de aŭstraliano laŭdante la ĉeestado de vebejo pri Katlino Clarke.

Eble la tempo estiĝas, kiam mi devus reklami la vebejon en Jahu! (Yahoo!).

10a julio 2000

Hieraŭ mi transloĝigis min al la domo de mia fratino, kiu foriris al Hoŭstono por unumonata lernferio. Mi vartos la domon kaj ŝiajn tri katojn dum la sekvanta monato.

Mi portis iom da la miaj, ĉefe vestoj, libroj, faldanta tablo kaj mia linuksa komputilo.

Mia fratino estas malordema. Mi devis malrubigi kaj pulvosuĉi la plankojn kaj purigi tiun manĝilaron, kion ŝi lasis en la lavujo. La banejo aspektas kiel bombo eksplodis ene ĉar ŝi elŝiris la plankon kaj unu muron por ripari kloakan likon.

Mia nevino Erino ne iras kun ŝia patrino. Alterne ŝi restos kun miaj gepatroj kaj kun ĝia patra avino. Ŝi televidos miajn animeojn (kaj, miaespere, ne kadukigos ilin).

Ĉi-vespere mi starigos mian linuksan maŝinon, por ke mi povu ricevi retpoŝtojn kaj trairi la interreton.

Ofice la kolektad-parto de mia inventaro estas preskaŭ kompleta. Mi devos vojaĝi al la nordaj filioj por kompletigi mian liston. Mi devos kuraci mian nunan malsanon antaŭ ol mi povos viziti tiujn filiojn.

11a julio 2000

Ofice: Tuj kiam mi kredis, ke unu el miaj programaj projektoj estas kompleta, mi ricevis retpoŝton el la fako de vendado, dirante, "Hooo! Ni trovis unu plu malfacilon solvendan".

Tiu malfacilo, mi eltrovis, povas solviĝi sole per tuta reverkado de la programo. Ni devus elpensi tiun malfacilon antaŭ kiam mi eĉ komencus verki la programon! Duoble diable!

Pli bonaj novaĵoj: La labprovoj estis normalaj, do mi povas komenci la medikamenton. La medikamento estas nomita flaĝualo, kaj mi aĉetos ĝin post laboro.

Kial? Eŭdora povas trakti plurajn retpoŝtajn kontojn. Bedaŭrinde Linuksa retpoŝta kliento ne povas tiel (kaj povos ĝis la disdonado de Netskapo 6). Mi havas du kontojn kaj nun mi bezonas aliri ambaŭ.

La restarigo de la Caitlin Clarke Page antaŭ unu semajno ŝajnis kapti la atenton de almenaŭ unu vebserĉatoro. Mi jam menciis la aŭstralianon, kiu trovis la vebejon. Nun ĝi estas eltrovita de kuzino de Caitlin Clarke mem! Nekredeble! Sed mi ne povas respondi al ŝia retpoŝto! :O

Feliĉe mi akiris ŝian retpoŝton per FTPon, do la mesaĝo estas ankoraŭ en la poŝtservilo. Ĝi estos tie kiam mi starigos Eŭdoran. Ne, al mi ne plaĉas ŝanĝi komputilon de linuksan al vindozan, sed ĉi tiam la parenco de la Kate estas pli grava ol Linukso.

13a julio 2000

Ofice

Dum programara projekto, iu petas tion, kion tiu kredas kiel malgranda ŝanĝo. Fakte, tamen, por estigi la ŝanĝon la tuta programaro bezonas esti reverkata. Tiel mi devas reverki mian nunan projekton.

La "malgranda ŝanĝo" bezonas replanitan datumbazon; poste novajn vebskriptojn por interfaci inter la datumbazo kaj la uzantoj; kaj fine lernpaĝojn por instrui la uzantojn je la uzo de la programaro. La laboro aldonas unu aŭ du semajnojn al la projekto.

Leciono: Ne ŝanĝo en programara projekto estas iam ajn "malgranda" kaj "malgrava".

Hejme

Mi rezignis al la fakto, ke uzi la malnovan komputilon en la domo de mia fratino estas vane. Mi ne povas sendi retpoŝtojn per ĝi, kaj mi ne povas funkciigi sonon per ĝi malgraŭ la ĉeesto de sonkarto. Mi prenos la komputilon hejmen kaj reportos mian ĉefan komputilon, kio estas jam starigita por la retpoŝto.

La medikamento flaĝualo malrapide kuracas mian gastroenteriton. La doloretoj kaj murmuroj en mia ventro plejmulte malaperas. Mi nun povas esperi al tuta sano.

Mi vartas tri katinojn. Du el ili estas tre amikaj kaj aktivemaj. Ili kuras tra la domo, kaj estas respondecaj al ĝia malordo. La alia, pli aĝa kato loĝas ĉefe ekstere ĉar la du katoj frenezigas ĝin. Alie la pli aĝa katino estas amika sed sonas kiel pumido.

El la kvar katidoj en la malantaŭa korto de mia hejmo, du malaperis (probable li ne vivas plu) kaj du estas nun ĉe la bieno de la eks-bopatrino de mia fratino.

La balotado por prezidento

Oni ne vidos tre multe en mia vebejo pri la granda usona okazo ĉi-jare, la balotado por prezidento. Estas en mi preskaŭ ne fido al la usona politiko.

En la Usono la politikisto preter la lokaj niveloj povas ŝanĝi al preskaŭ ia ajn formo por gajni la plej multajn balotojn. Ĉi tio estas la plej grava lerto al la politikisto. Aliaj gravaj lertoj inkludas la kapablo por kolekti multe da mono — politikaj reklamoj radiofonaj kaj televidaj estas tre multekostaj — kaj por manipuli la nacian ĵurnalistaron, kio estas ĉiam malamika, ofte trompema, kaj iam mensogema.

17a julio 2000

Mi ĵus anstataŭigis la pneŭmojn de mia aŭto. Estis la deca tempo por anstataŭigo. La aŭto atingis ĝian okdek-milan kilometron kun ĝiaj originalaj pneŭmoj, kioj estiĝis kadukaj.

Kiam mi remetis mian vebejon dediĉitan al Caitlin Clarke, la vebserĉilo Lycos evidente trovis tuj ĝin. Ene de semajno post la remetado, mi ricevis du retpoŝtojn pri la vebejo. Unu el la retpoŝtoj venis de kuzino de S-ino Clarke mem! Jes, mi vere saltis ĝoje pro tiu retpoŝto.

Ĉi-semajnfine mi ankaŭ multe da informoj pri S-ino Clarke, kiu helpis plenigi la informajn truojn en miaj rollistoj. Speciale mi eltrovis, ke S-ino Clarke instruis la aktorarton al novjorkaj liceanoj dum malfrua 1998 kaj frua 1999, dum ŝi ludis en la brodveja muzikteatraĵo Titanic: A New Musical.

Ofice komence de hodiaŭ mia estro, kiu estas en la armerezervo, foriras je du semajnoj de deviga servo.

Morgaŭ mi mem foriras al la nordaj filioj por kompletigi mian inventaron kaj reinstali komputilon, kion mi devis ripari dum la semajnfino. Mia kataro preskaŭ malaparas (kaj ankaŭ mia medikamento), do mi povas fari la vojaĝon sen malkomforto.

19a julio 2000

Mi vizitis la nordajn filiojn hieraŭ por kompletigi la inventaron. Mi ankaŭ reinstalis komputilon por filiestro.

La tri filioj estas en la urbo Varsovio. La nomoj de la urbo kaj la ĉirkaŭa konteo venis de pola generalo Koskiusko, kiu helpis batali en la usona revolucia milito. La regiono havas dekojn da malgrandaj lagoj; tie estas populara kiel feriejo por fiŝkaptado, ĉaŝado, kampado kaj velado. Tial la regiono estas bonhava, kaj la tri filioj estas tre bonstataj.

Mia malfacilo pri tiuj filioj estas ilia disto. La vojaĝo inter Muncio kaj Varsavio pasigas du horojn, kaj oni havas malmultan tempon en normala labortago por fari onian oficon. Tial, se la malfaciloj ne estas tre seriozaj, oni devas peni solvi ilin per telefono — tre malfacila kiam la kundungitoj scias, ke ili havas malfacilon sed ne povas priparoli ĝin ĝuste al mi.

Reveninte al la domo post laboro, mi eltrovis amason de kablo en la antaŭa korto. Evidente mia fratino ne pagis ŝian kalkulon por kabla televido antaŭ kiam ŝi foriris. La kompanio kabla-televida malkonektis la domon dum mi forestis.

Nun mi ne havas televidon. La domo ne havas eksteran antenon, kaj internaj antenoj ne funkcias en la domo. Ĝis la kablo estos rekonkektata, mi televidos sole vidbendojn.

21a julio 2000

La kabla televido estas rekonektita al la domo. La malfacilo ne estis nepagado. Kamionego sobtiris la kablon kiam dum ĝi iris de la apuda fabrikejo. La polico telefonis la kablatelefonan kompanion. La kompanio rekonektis min.

Hieraŭ mi iris al Ball Ŝtata por pagi punmonon. Dum mi piediris trans la kampo universitato, mi renkontis eks-kundungiton, kiu estas nun postdiplomita studento. Mi poste skribis paĝon honore al ŝi.

Mi ankaŭ skribis kelkajn paĝojn esprimante miajn opiniojn pri diversaj temoj. Oni povas anticipi pli multajn tiajn paĝojn, ĉar mi volas esprimi min en la interreto antaŭ la venonta tempo, kiam tia esprimo estiĝos malebla. (Mi legas, ke tia malbona stato ekzistas jam en Aŭstralio.)

25a julio 2000

La semajnfino estis tiel agrabla, ke mi ne faris multe. Mi butikumis kaj purigis la domon. Dimanĉe vespere mi komencis plurajn novajn paĝojn, du el kiujn mi kompletigis hodiaŭ.

Mi opinias, ke mi pasas tro en la domo de mia fratino. Kvankam mi ne estas vere malsana, sed mi estas iom malkomforta. Mia gorĝo estas raŭka; mia lango estas gista; kaj miaj pulmoj doloretas. Loĝante kun du katoj en domo plena de pulvo kaj humido ne estas saniga. Feliĉe mi havas sole unu semajnon plu.

29a julio 2000

Mia fratino revenis de Hoŭstono nur sufiĉe longe por kolekti purajn vestojn, preni mian nevinon kaj ekvojaĝi al Viskonsino. Mi domvartos dum alia du semajnoj. Mi kredis, ke la Viskonsina ferio pasis sole unu semajnon. Mi estis dirita alie hodiaŭ.

Mi kompletigis mian tradukon de la Apenaŭa Gvidilo al HTML. Mi volus aldoni ĝin al mia vebejo, sed mi bezonas permespeti la aŭtoron de la Gvidilo, Kevin Werbach, kaj doni al li du ekzemplerojn de la traduko: unu en kruda teksto (ASCII) kaj unu en Latin-3.

Mia politiko, pri tekstan dosieron en mia vebejo, estas provizi du eldonojn de la dosiero: unu en kruda teksto por Linko kaj aliaj tiaj foliumiloj, kaj unu en tiparo Latin-3.

1a aŭgusto 2000

Pluvas multe hodiaŭ en Muncio, kaj mi ne sentas sana. Fakte, ŝajnas, ke mi devos reviziti mian kuraciston — por la sama kialo!

Pli malbone, la rapidumaro en mia aŭto faras muelantan bruon kiam ĝi ŝanĝas de unu rapidumo al alia. Mi vizitos aŭtoripariston morgaŭ. Mi ne estas ĝoja pri ĉi tio: la rapidumaro estas la plej kara ripari.

Mi elŝutis, instalis kaj pruvis la pruvan eldonon de Navigilo 6. Ĝenerale la nova foliumilo imponis min. Tamen, mi trovis eraron: la foliumilo paneis kiam mi lanĉis PDFan (PostSkriptan) dokumenton per hiperligo. Mi raportis la eraron al Netskapo.

Mi havas du fratinojn. Unu estas instruisto, kies domon mi nun vartas. Unu estas sendependa redaktisto kun multe da katoj. La naskiĝtago de mia radaktisto fratino estas venonta. Se mi havos iom ajn da mono cetera post la rapidumar-riparo, mi aĉetos ion konvenan por ŝi. Aŭ, mi povos lasi ŝin teni unu el miaj kantaj codoromoj, kiojn ŝi depruntis.

Ofice mi kompletigis kelkajn urĝajn projektojn. Nun mi povas reiri al mia inventara projekto. Mi volas enigi almenaŭ trionon de la inventarlisto antaŭ la reveno de mia estro je la 7a aŭgusto.

2a aŭgusto 2000

Mi revizitos mian kuraciston postmorgaŭ. Gastroenterito revizitas min — aŭ eble ĝi neniam vere foriris. Post la medikamento parto de mia intesto estas ankoraŭ doloreta, kaj tiu parto probable estas la fonto de la revizito.

Mi zorgas pri la stato de mia nutrokanalo dum vendredo, kiam mi planas iri al Indianapolo post ofico. Tial mi prenos sole likvaĵojn morgaŭ.

Nu, mi havis bonan novaĵon hodiaŭ. La muelanta bruo sub mia aŭto ne estas de mia rapidumaro; ĝi estas de mia ellastubaro, kio malfiskiĝis. Mi prenos la aŭton al aŭtoriparistejo morgaŭ, sciante ĝoje, ke la riparo estos malpli kara.

3a aŭgusto 2000

Ofice la tago estis tre teda. La sola hela punkto estis mia vizito al la aŭtoriparisto, kie la ellastubaro de mia aŭto estis fiksita por ĉesigi la bruon. Mi ne bezonis pagi. Tiu ejo ricevos mian klientecon!

4a aŭgusto 2000

Ĉi-matene mi vizitis mian kuraciston, kaj mi ricevis duoblan preskribon por flaĝualo. Certe tiu kuracos la gastroenteriton, kio rifuzas foriri.

Ofice la tago estis plena da koleretigoj, suprigate de la interreta rompo inter la filioj kaj nia datumcentralo! La filioj estis devigita kompletigi ilian laboron senkonekte.

Mia duonfasto sukcesis, kaj mi povis iri al la ĉi-monata kunveno de la Whoosier Network, la loka klubo por fanoj de Doktor Kiu.

Bedaŭrinde mi kutime maltrafas la unuan duonon de la kunveno ĉar ĝi komencas kiam mi ĵus deiri oficon, kaj naŭdek minutoj pasas inter tie, kie mi oficas, kaj tie, kie la klubo kunvenas.

6a aŭgusto 2000

Miaj gepatroj donis naskiĝtagan manĝon al mia fratino Viki, la sendependa redaktisto. La kuko estas ĉokolata, kaj Panjo metis sur ĝi longajn maldikajn kandelojn, kioj fajreris. Viki ŝatis tion. Mi aĉetis libron pri la monstroj en la televidan serion Buffy the Vampire Slayer (la Vampirmortigisto Buffy).

9a aŭgusto 2000

Ĉi-matene perforta ŝtormo blovis tra la Muncia ĉirkaŭejo. Mi kondukis oficen tra tiu ŝtormo. Ĝi estis plej impona ŝtormo. En centra Muncio elektro ne fluas. La branĉoj de multaj arboj estis forblovitaj. Unu arbo estas tute elradikigita kaj falis sur apudan domon. Bedaŭrinde la ŝtormo ne portis pli malvarman veteron; la aero estas varmega kaj humida.

La venontan dimanĉon mia fratino (la instruisto) revenos. Mi devas ektransporti miaĵojn reen al mia ĉambro antaŭ ŝia reveno. Mi ankaŭ devas purigi la ĉambron antaŭ mia reveno.


Mi planas plurajn personajn projektojn dum la cetero de aŭgusto. La projektoj estas jenojn:

  1. Unuigi la anglan kaj Esperantan vebejojn;
  2. Konstrui funkciantan lokan reton en mia ĉambro;
  3. Testi sukcese du plu ekzamenojn de CompTIA.

Vebejoj

Mi jam starigis mian unuigitan vebejon en mia komputilo, kun porda paĝo por gvidi la vizitanton al aŭ la angla aŭ la Esperanta eldono. Ĝis nun la vebejo funkcias bone. Estas bone, ĉar mi intencas transporti ĉi tiun eldonon de mia vebejo en mia servilo ĉe HostPro. En la HostProa servilo mi povas teni pli multe, kaj mi povas mezuri vizitojn.

Post ĉi-semajne la Poŝto Dismeo ekzistos dufoje en CIOE kaj HostPro dusemajne, post kiam ĝi ekzistos sole en HostPro.

Hejma Loka Reto

Jam mi havas du komputilojn, unu vindozan kaj unu linuksan. Per retinterfaca karto en ĉi tiu komputilo kaj longo da retkablo, mi povas estigi mian propran reton. Speciale nun, ĉar mi scias kiel uzi IP-adresojn.

En loka reto nekonektota al la interreto, oni povas uzi IP-adresojn en la rango 10.60.###.###. Tiu estas la malhavanta peco de la enigmo, kion mi bezonis por konstrui lokan reton.

La servilo en la loka reto estos la linuksa komputilo. Mi intencas starigi ĝin kiel vebservilo (Apaĉeo) kaj pres-servilo (Samba).

La sukceso de ĉi tiu projekto ĝojigos mian fratinon Viki. Ŝi volas sian lokan reton.

Testoj

CompTIA havas du plu ekzamenojn. Unu, Network+, testas scion pri retoj kaj retadminado. La alia, INet+, testas socion pri la interreto, ĝiaj protokoloj, kaj ĝiaj kromaj programoj. Mi intencas studi por sukcesi en ambaŭ testoj.

13a aŭgusto 2000

Hieraŭ vespere mia fratino revenis de ŝia ferio. Antaŭdirate pri ŝia frua reveno, mi transportis la miaĵojn reen al mia ĉambro dum la tago. Mi ankaŭ aĉetis katnutraĵon por ŝi.

Nun mi estas en mia propra ĉambro, kie mi ordigas miaĵojn. Nun estas bona tempo por retiri malnovajn kaj eksmodajn librojn, por ke mi prenu ilin al la biblioteko Bracken en Ball Ŝtata Universitato. Tie mi donacas ilin al la Amikoj de la Biblioteko Bracken, organizo subtenanta la bibliotekon ĉefe pri la vendo de malnovaj libroj.

La unua el tri projektoj por ĉi tiu monato estas finita. Mi transportis la vebejon Esperantan al mia servilo HostProa. Mi devas solvi kelkajn malbonajn ligojn kaj unu bildo malaperis, sed mi riparis tiojn. La angla kaj Esperanta vebejoj nun kunloĝas en la sama servilo.

http://www.dysmey.org/index.php3 (Angla)
http://www.dysmey.org/indekso.php3 (Esperanta)

Nature estas pli facile tajpi simple www.dysmey.org kaj elekti la ligon Esperanto.

Ĉi-semajne mi komencas la duan projekton: starigi mian propran lokan reton.

15a aŭgusto 2000

Ofice mi havas alian projekton kompletigontan: interfaca programo por unu el la departamentoj en mia kompanio.

Morgaŭ estas senpaga tagmanĝo en la kompanio.

Mia reto

Mia dua projekto progresas tre malrapide. Mi lernis, ke mi ne povis konekti la servilon kaj Vindozan komputilon direkte. Mi bezonis konekti ilin per nabo (angle hub). Mia nabo estas pli simpla kun kvin konektingoj.

Tio estas la plej simpla malfacilo. Mi lernos starigi la linuksan komputilon kiel servilon. Mi sukcesos se mi povos saluti la servilon per Telnet aŭ viziti ĝin vebejon.

Poste mi startigos la servilon Samba, por ke mi povu uzi la linuksan komputilon kiel dosier- kaj presator-servilo. Kiam tio estiĝos, la projekto estos finita.

Saluton al korespondinto

Mi vizitis la vebejon de kunesperantisto, kun kiu mi korespondis interrete ĝis antaŭ kvin jaroj. Lia granda verko estas sesparta manlibro pri la japana bildstrilibro Maison Ikkoku far Takahaŝi Rumiko. Mi ankoraŭ havas la manlibron kaj plejmulte da niaj korespondaĵoj.

La vebejo estas en la vebservo GeoCities. Mia amiko diras al mi, ke li forlasis tiun vebejon post la fiasko pri Jahu!. Kia domaĝo: Ĝi ŝajnas bona vebejo.

La katastrofo de GeoCities.

La bazo de GeoCities estas, ke oni povas starigi vebpaĝon senpage se oni lasas la vebservon meti reklamojn (ĉefe pri ĝi mem) en la paĝo. Miaopinie tia aranĝo estas fiekspluata, do mi neniam uzis ĝin. Sed la Whoosier Network uzis GeoCities.

La pasintan jaron GeoCities estis aĉetita de Jahu!, kio postulis la konsenton de la vebservaj uzantoj al nova kontrakto. Tiu kontrakto donis al Jahu! la rajton al ĉiu ajn enhavo en la vebpaĝoj servataj de GeoCities.

Tuj estiĝis eksplodo de kolerego. Jahu! estis inudita de protestoj. Multaj uzantoj, inkluzive de la Whoosier Network kaj mia korespondinto, forlasis ĝiajn vebpaĝojn anstataŭ toleri la kontrakton. Frontate de la menaco de plejmulte malplena GeoCities, Jahu! baldaŭ forlasis la kontrakton.

17a aŭgusto 2000

Vindozo faciligas la instaladon de komputilaj partoj kaj iliaj regprogramoj. Mi lernas ĉi tion dum mi penis starigi mian linuksan servilon. Poste mi sciiĝis, ke

  1. la servilo ne povas funkcii se Linukso ne scias, ke la retinterfaca karto estas tie; kaj
  2. oni devas meti la agordojn de la karto en la kernon (la koron de Linukso) se Linukso ne agnoskas la karton dum instalado.

Estas ankaŭ eble, ke la karto mem ne funkcias. Mi instalos alian retinterfacan karton antaŭ ol mi reinstalos linukson (mi fuŝis la kernon dum mia eltrovado).


La hieraŭa tago atestis veran agon de la heroo.

Hieraŭ matene mi devis ŝanĝi mian rutinan vojon al ofico pro aŭtomobila akcidento meze de iu segmento de la tortita vojo inter mia hejmo kaj Muncio. Tiu segmento laŭ la rivero estas danĝera. Vidi alvenontajn aŭtojn estas preskaŭ neeble eĉ dum bona vetero. Mi mem kolizis en stangon laŭ tiu segmento antaŭ pluraj jaroj, ĉar mi ne vidis hundon sur la vojo ĝis mi estis fraponta ĝin.

Kolizis du aŭtoj, unu kondukita de ŝtatpolicistino kaj unu kondukita de dekkelkjaruliĉo. La dekkelkjaruliĉo estis tuj mortigita. La policaŭto ekbrulis. Iu homiĉo haltis apud la kolizio kaj rapide tiris la senkonscian policistinon el la brulanta aŭto dum la municioj ene ekeksplodis. Tiu savis la policistinon.

Komence sole la polico sciis pri la savo, ĉar modeste la homiĉo ne diris iun ajn. Liaj edzino kaj kundungitoj ne eltrovis lian heroismo ĝis la komunikilaro raportis la akcidenton post duontago.

18a aŭgusto 2000

La nuna retinterfaca karto en mia linuksa komputilo ne funkcias kiel mi volas. Linukso ne trovas ĝin je si. Mi ne volas malŝpari tempon kun tia karto, do mi aĉetas retinterfacan karton listatan de Red Hat en "nivelo unu".

Mi ĵus eluzis la medikamenton. Nun mi atendas por decidi, ĉu mia stomakintesta sistemo estas sana. Mi timas tion, kion mi bezonos fari se ĝi ne estas sana.


Mi estas feliĉa kiam mia eksa korespondinto respondis al mia unua kontakto post kvin jaroj. Ho, ke aliaj homoj respondus kiel rapide.

Antaŭ monaton mi retpoŝtis al du homoj, petante permeson por traduki iliajn verkojn en Esperanton. Unu de la homoj estas la aŭtoro de la Gikkodo. Mi scias, ke li estas ankoraĉ tie. Mi decidis afiĉi mian tradukon en mia vebejo. Pri la Apenaŭa Gvidilo al HTML, mi decidis atendi plu por la respondo de aŭtoro Mike Werbach. Se li ne respondos, mi verkos mian propran gvidilo al HTML kaj afiŝi tion.

21a aŭgusto 2000

Unu reinstalado de Linukso kiel servilo, kaj unu starigo de la retinterfaca karto, kaj la servilo funkcias! De mia vindoza komputila, konektita al la servilo per nabo kaj kablo, mi povis unue fari ping; poste saluti ĝin per telnet; poste saluti ĝin per anonima ftp; kaj fine atingi la vebejon de la servilo per Linko kaj Interreta Esplorilo.

La fina paŝo estos la starigo de la servilo Sambo, kio lasos mia vindoza komputilo saluti la servilon direkte kaj uzi ĝin por atingi dosierojn kaj presilon.

Mia loka lernejdistrikto estas petebliginta oficon similan al mia nuna ofico. Se mi akiros la oficon, mi ne bezonos plu konduki naŭdek kvin kilometrojn ĉiutage. Ankaŭ, mi gajnos almenaŭ du dolarojn plu hore. Estas bona kialo freŝigi mian vivresumon.

28a aŭgusto 2000

Estas tre varma tago, kaj la venontaj tagoj promesas esti pli varmaj. Tiel ĉi tiu somero, plejmulte milda ĉiujare, lasas nin scii, kiom varma ĝi povas esti.

Ofice al la inventara projekto mi revenas, kaj mi baze refaras ĝin. La komputiloj devas etikedojn kun identigaj numeroj por tiu malbenita datumbazo de mia estro. La projekto pasigos aliajn du semajnojn.

Dume la efiko de la medikamento estas finita. La kataro revenas jam. Neeviteble alia vizito al la kuracisto estiĝos. (Mi estas certa, ke la kuracisto estas laca je mia vizaĝo.)

Mi ankoraŭ luktas kun Linukso. La sola rimedo por fari ĝin kiel servilo estas lasi la linuksan instalprogramon instali ĝin aŭtomate kiel servilo. Sed funkcii Linukson kiel tradicia servilo estas uzi soletekstan ekranon kaj ŝelskriptojn — kion mi ne uzis jam dum longatempe. Pli multa lernado! Veeee! :)

Fakte la lukto helpas jam min multe. Mi lernis kiel:

Mi ankaŭ devis reinstali Vindozon en mia ĉefa komputilo. Ĝis nun pasigas tri horoj por efektivigi Vindozon 98, periferiajn drajvilojn, miajn plej gravajn programojn kaj interretan elkonekton.

La reinstaladoj post ĉiuj pluraj monatoj lacigas min. Mi ne akiros la novan eldonon de Vindozo, La Jarmila Eldono (Windows ME) se ĝi estas al Vindozo 98 kiel Vindozo 98 estas al Vindozo 95.

Fine, mi decidis replani miajn vebpaĝojn Esperantajn. La paĝoj mem estos kruda teksto kun ĉapelitaj literoj kiel 'ĉ', 'ĝ', ks. Tamen, la paĝoj estos tradukataj al Latin-3 depende sur la foliumilo. En Linko kaj aliaj soletekstaj foliumiloj, oni vidos la krudan tekston. En Navigilo kaj Esplorilo kaj simile, vi vidos Latin-3 tekston.

La du projektoj — kaj la vana peno devigi Vindozon en la komputilo de miaj gepatroj komuniki kun du monstraj presiloj aĉetitaj de mia patro — okupis mian tempon dum la pasinta semajno.

30a aŭgusto 2000

Mia endoma kato Pogo estas malsana. Miaj gepatroj prenis ĝin al la bestkuracisto, kaj nun donas al ĝi medikamenton. Mi estas certa, ke la kato resaniĝos.

Pogo, dum ĝi estis juna, estis tre agema kaj mordema. Ĝi glimpis la meblaron, kuris tra la domo, kaj penis invadi la supran etaĝon (kie ne licas al ĝi). Kvankam ĝi nun estas maljuna kaj dormas pli ol antaŭe, la kato povas ankoraŭ embarasiĝi.

Ni nomas la katon Pogo ĉar ĝi aspektas didelfon: blanka korpo kun malhelaj oreloj kaj striata vosto. La nomo Pogo venas de la ĉefa rolulo de usona gazeta bildstrio dum la meza dudeka jarcento.

Mi vizitis la kuracisto ĉi-matene. Ĉi tiu vizito, kio certigis la neefikivon de la medikamento, lasos min viziti la malsanulejon post du semajnoj por plua ekzameno de mia stomakintesto.

Ofice mi progresas bone pri la inventara projekto. Dum la disdonado de numeretikedoj mi trovis tri komputilojn, kiojn mi neintence pasis dum mia unua komputil-registrado. Mi estas certa, ke ni havos kompletan liston ene de unu monato. Mi estas tute certa, ke mi kompletigos antaŭ mia ferio je la fina semajno de septembro.

4a septembro 2000

Ĉi tiu estas tritaga semajnfino, kaj mi laboras kun mia komputilo ene de la domo. La vetero estas tre varma. Tamen, mi kondukos min al Indianapolo kaj vizitos librovendejon por aĉeti libron pri oficoserĉado.

Mia kato estas ankoraŭ malsana, kaj prenas sole likvaĵojn. Estas bone, ĉar ĝi komence tute ne manĝis.


La septembro estos al mi interesa monato — "interesa" kiel en la ĉina malbeno: Vi vivu dum interesa tempo.

Ofice vendrede mi ricevis ankoraŭ alian riproĉon. Peno de mi por solvi malfacilon en unu el la filioj estigis kverelon kun unu el la filiaj dungitoj. ĉi tiam, la riproĉo venis kun unika minaco de "malbonaĵoj venontajn" se mi ne plibonigas. Evidente ĉi tio mortigos iun ajn esperon de bonan elvalorigon.

Mi faras mian oficon bone dum longan tempon kaj eĉ ricevas laŭdojn de tiuj, kiuj ŝatas mian laboron por ili. Poste unu aŭ du filioj plendas pri ia ajn eraron de laboro aŭ kondukto. Rezultante mi ricevas elvalorigon, pri kio la laboro kaj laŭdoj signifas nenion.

Plie, multe da la devoj de mia ofico estas ignorate aŭ forprenate. Ekzemple, la plej interesa devo, la instalado de komputiloj, estos forprenota pro "gastado": la instalado de multaj komputiloj el unuopa lokareta fonto. Mi sentas pli kaj pli kvazaŭ mi estas senutila membro.

Estas jam malbone, ke mia ofico ne donas al mi iun ajn espero de promocio: kie oni povus promocii teknikiston en tia afero kiel la kompanio? Nun mi ne ricevos pagopliigon kaj probable estos maldungiĝi post ne longa tempo.

ĉi tio sufiĉas al mi. Mi intencas freŝigi mian vivresumon kaj komenci la serĉon por alia ofico. Certe mi sendos vivresumon al Purdue Universitato. ĉiuokaze mi intencas rezigni mian oficon antaw la fino de ĉi tiu jaro.

Estas vere, ke oni povas trovi sin en pli malbona loko ol senelirejo. Tamen, estas malŝage iradi laŭ senelirejo kun la scio, ke la fino venas.

5a septembro 2000

Hodiaŭ estas malĝoja tago. Mia kato Pogo mortis pro rena ĉesado. Ĝi estis dek-trijara.

Tiu kato estas freneza dum ĝia juneco, kiam ĝi glimpis la ŝrankojn kaj la tablojn. Ofte estiĝante tro ludeme, Pogo mordemis. Ĝiaj pliamitaj ludoj estis ĉasi min tra la domo kaj peni kuri en la supran etaĝon, kie ne licis al ĝi.

Jes, Pogo estis vere freneza kato, kaj mi amis ĝin. Ĝi ripozas nun en la malantaŭa ĝardeno, kie miaj gepatroj entombigis ĝin.


Dum alie nefeliĉa tago, la vetero hodiaŭ estas malvarmeta, suna kaj milda. Estas bela tago.

Ofice mi laboris por kompletigi la inventaron inter la lokaj filioj. Morgaŭ unu kundungito en mia departamento foriros pro trejnado, sed alia revenos de ferio.

12a septembro 2000

Hodiaŭ matene mi vizitis la malsanulejon en Elvudo, por ke mia digesta dukto estu esplorita.

La kuracisto uzis endoskopon (tubsimila ilo kun lumo, kamero kaj histo-tondileto) por serĉi lokojn, kie la dukto estas doloreta kaj sanga. La endoskopo montris ilin per televida ekrano. Bedaŭrinde mi mem ne vidis ilin. Mi estis donita trankviligan drogon antaŭ la esplorado, kaj mi tuj senkonsciiĝis. Kiam mi rekonsciiĝis, la esplorado estis finita. Fu! Mia patrino kondukis min hejmen; pro la drogo mi estis tro stupora por konduki.

La esplorado ne estis tiel malbona, kiel la tago antaŭe. Necesis al mi fasti dum la dudek kvar horoj antaŭ la esplorado, kaj ankaŭ preni medikamenton por ene purigi min. Dum la tuta tago ofice du el la tri departamentoj en la subtera etaĝo havis manĝaĵojn por celebri datrevenojn, kaj la odoro de bona manĝaĵo estas ĉirkaŭ mi, kaj mi povis trinki sole klaran likvaĵon! Pli malbone, tiam ne estis okupita tago. Kia malsata tedo!

La Muzetago venos, kaj poste mia ferio. La kuracisto volas renkonti kun mi por priparoli la rezultojn de la esplorado. Mi intencas plani la renkonton dum mia ferio. Ankaŭ mi planos viziton al Purdue Universitato kaj almenaŭ unu teston de CompTIA (probable la teston Network+). Mi havos okupatan ferion!

19a septembro 2000

Ofice la tagoj estas ĉefe kvietaj. Prepare al la ekipado de la nove-konstruata filio kaj reekipado de la filioj en Mariono kaj Gasurbo, mi estis aŭtoritatigita mendi pli ol kvardek komputilojn. Kiam ili venos, tamen, mi estos en ferio; tamen, mi havos la honoron porti la skatolegojn en la konstruaĵon. Ho, ve! :)

Hejme la tagoj estas egale kvietaj, krom la dompurigado de miaj gepatroj. Malnovaj amikoj iliaj venos dum la Muzetagoj, kaj ili deziras la domon ordiga kaj pura.

Mi mem kompletigis laboron pri la novaj skriptoj, kioj lasas min montri miajn vebpaĝojn depende sur foliumilo. Mi ankaŭ replanis la Poŝton. Neniom da la ŝanĝoj, tamen, estos evidente dum alia semajno.

Ankaŭ mi reinstalis la linuksan servilon kaj laboros ekfunkciigi la servilon Samban. Sambo estas servilo bazata sur la protokolo SMB/NetBIOS. Tio lasas Linukson funkcii kiel dosier- kaj presil-servilo por loka reto de komputiloj Vindozaj. Servilo Linukso/Sambo ne sole anstataŭas Vindozon NT por plejmultaj servilaj taskoj, kaj estas ankaŭ tre pli malkara ol NT.

Mia ferio komencos tuj post la Muzetagoj. Mi planas alian viziton al Purdue Universitato; viziton al la kuracisto de tiu endoskopio; kaj la teston Network+. Bedaŭrinde mi devos veni oficen mardon por stabkunveno por sekurigo.

20a septembro 2000

Mi sukcesis!

La klienton Samban en mia vindoza komputilo kaj la servilon Samban en mia linuksa komputilo mi sukcesis komunikigi. En mia vindoza komputilo mi povis starigi virtualan durdiskon, por ke Vindozo traktu iun parton de mia linuksa komputilo kvazaŭ tiu estas ene de Vindozo.

Alivorte mi estigis dosier-servilon por mia loka reto.

La antaŭfina paŝo estos starigi presilon en Sambo, por ke mi povu presi dosierojn al mia presilo per Sambo tra la loka reto.

La fina paŝo estos ripeti ĉi tiojn per estigi la vebpaĝan dosierujon kiel Samba "porcio" (share). Tiel mi povos uzi mian linuksan komputilon kiel tenujo por mia vebejo. mi povos freŝigi miajn paĝojn kaj foliumi ilin en mia loka reto antaŭ ransporti ilin en la interreton.

Kiam mi estas finfine sukcesa, mi komunikos al mia fratino Viki, por kiu mi penis malsukcese starigi lokan reton.

22a septembro 2000

Mia ferio komencas, kaj ankaŭ la unua tago de la loka festeno, Muzetagoj. Do kiam mi revenis hejmen, mi devis parki mian aŭton en la malantaŭan korto de mia fratino kaj piediri trans tre agema urbo.

Mia semajno estas planita. Mi vizitos la kuraciston en Tiptono (urbo okcidente de Elvodo) lundon. Mardon mi iros al Purdue Universitato. Vendredon mi ricevos la teston Network+ en Karmelo-laŭ-la-Vojo tuj norde de Indianapolo.

La laserpresiloj en mia kompanio havas ripargarantion unujaran de la fabrikinto. Mia kompanio ankaŭ aĉetis etendojn al tiuj garantioj por tri jaroj. La etendoj estas traktataj de kompanioj apartaj al la fakribinto.

Unu el la devoj de mia ofico estas komuniki kun tiuj kompanioj. Mi devas faksimili kopiojn de fakturoj kiel aĉetprovo, ke mia kompanio rajtas riparon senpage laŭ la garantio. Ĉi tiu procezo pasigas semajnojn, dum kio mia departamento devas cedi nian presilon al la departamento, kies presilo paneis.

Tial, kiam presilo montras signon de venonta paneo, mi purigas ĝin kaj faras subtenon por ĝi por prokrasti la neeviteblon. La paneo de presilo estas ĝenaĵo por mi kaj por ĉiuj aliaj.

26a septembro 2000

La Muzetagoj estis finitaj.

La dudek-kvina festivalo, dum la cent-kvindekjara datreveno de mia hejmurbo, estis pli bona ol kutime, malgraŭ la pluvo dum plejmulto de la semajnfino. Tiu pluvo ne estiĝis dum la parado. Kaj mia familio ricevis multajn vizitantojn:

La parado, kies mastro estas nacia ĵurnalisto naskiĝigita ĉi tie, havis, inter aliaj:

Kial politikistoj? La balotelekta tago estas baldaŭ, kaj ĉi-jare estas la 150-jara datreveno de Fairmount, do la politikistoj venis kaj vizitis nin. Iuj estis bonvenaj; iuj devus estis ie ajn alie.

Mi listis ie alie la okazojn en la festivalo. Iu persona okazo de la festivalo estas manĝado de "elefanta orelo". Elefanta orelo estas krespo plata maldikega trempfritite, broŝite kun butero kaj kovrite kun sukero kaj cinamo. Tiu estas tre bongusta. Mi manĝis du dum la festivalo.


La festivalo komencis mian ferion.

Lundon mi iris al urbo Tiptono por viziti la kuraciston, kiu esploris mian internaĵon. Mi lernis, ke mi (danke) havas nenion kankran en mi. Mi ricevis medikamenton malsaman al mia antaŭa. Poste mi vizitis Indianapolon por butikumi.

Hodiaŭ mi iris al Muncio. Tie mi aĉetis novan skanilon, kaj ŝanĝis la oleon en mia aŭto.

Morgaŭ mi planas iri al Purdue Universitato.

29a septembro 2000

Alia mirinda sukceso!

Mi testiĝis al la alkreditigo Network+ de CompTIA, kaj mi sukcesis — apenaŭ. Pro la sukcesa celo estis tre alta (pli ol 80 el 100), mi faris tre bona.


Ne, mi neniam iris al Purdue ĉi-semajne. Eble iam dum oktobro.

Mi estis planita labori dum la venonta sabato. Mi ĵus estis telefonita de unu el miaj kundungitoj, kiu volonte laboros por mi ĉi-sabaton. Mi iros ĉiuokaze, se sole kontroli mian retpoŝton.

Mi ne scias kial, sed mi ne povas igi Sambon por rekoni pasvortojn de mia vindoza komputilo. Mi ricevas mesaĝojn, dirante:

Regnomastro (domain master) ne povas troviĝi por kontroli vian pasvorton. Iom da retservoj ne estos haveble al vi."

Tamen, dosierujoj estas haveblaj al mi se ili estas agorditaj kiel 'publikaj'. Kaj mi ankoraŭ ne povas havebligi presilon per Sambo. Fu!

4a oktobro 2000

Aŭtuno estas vere veninta ĉi tie. La terkultivistoj ĉirkaŭ la vilaĝo rikoltas iliajn kampojn. Oni sentas la malvarman aeron almenaŭ ĉiun alian tagon. Kaj ofice ni estas pli apuda al la kompletigo de nia nova filio.

Mi aĉetis novan procezilon por mia vindoza komputilo. La procezilo estas AMD K2-500 anstataŭ Intelo, ĉar Intelo ne fabrikas plu procezilon por procezilingo Socket 7.

5a oktobro 2000

Mi penas la vindozan vidinterfacon WinNc el la nederlanda kompanio Dunes Multimedia. Ĝis nun mi estas tre impona. Vere ĉi tiu estas pli potenca kaj fleksebla ol la nativa vidinterfaco de Vindozo — speciale ĝia trajto FTP, kion mi uzis por ĉi tiu paragrafo. Al mi ĉi tio plaĉas tiel, ke mi probable aĉetos ĝin.

9a oktobro 2000

Mi replanas mian vebejon, por ke mi povu tajpi la enhavon kiel teksto kaj skriptoj povu traduki ĝin en tiparon aŭ Latin-3 aŭ Unikodon, depende sur foliumilo.

Plibone, mi trovis en mia servilo HostPro la plej freŝan eldonon de PHP4. Mi estas feliĉa. Nun mi povas instali ĝin en mia persona servilo hejme kaj ne zorgas plu pri traduko inter eldonoj tri kaj kvar.

La sola malfacilo estas la bezono por la afikso PHP4 post la dosiernomo (la skripta lingvo kutime bezonas nur PHP). Ŝajne la servilo vere bezonas decidi inter skriptojn de eldonoj tri kaj kvar.

Ho jes, mia servilo (kaj HostPro mem) estis nehaveblaj dum almenaŭ unu horo ĉi-matene.

13a oktobro 2000

Hodiaŭ estas la vendreda dek-tria tago, kio estas tradicie malbonŝanca — speciale kiam la plena tago estiĝas ĉi-vespere.

Fakte la tago estas tre bona. Ofice la inventaro estas kompleta, kaj mi ĵus reportis nove riparitan presilon. Nature la tago ne estas finita, sed mi estas espera.

Mi perdis aliron al la regpanelo de mia vebejo. Kiam mi telefonis HostPro, tamen, mi subite regajnis aliron. Ankaŭ mi eltrovis, ke mi havas jam PHP4. Mi nur ne povis trovi ĝin pro la bezono uzi la postafikson php fine de la dosiernomo.

Mi penis instali PHP4 en mia linuksa komputilo antaŭ mi decidis aĉeti la plej freŝan eldonon de Linukso el Red Hat nur pro la plej freŝa de PHP.

Mia vindoza komputilo paneis post la instalo de nova procezilo. Kiam mi reinstalis Vindozon, la mastruma sistemo relanĉas sin kun pli frua agordo de la registro. Tial programaroj malaperas.

Mi klopodos, por ke la ĉeftabulo kaj la nova procezilo kunlaborigu.

16a oktobro 2000

Hodiaŭ estas malvarmeta griza tago. La sola hela parto estas la arboj, kies folioj estas nun ora kaj oranĝa kaj ruĝa kaj purpura — la belaj koloroj de aŭtuno.

Mi ĝuste agordis la ĉeftabulon en mia komputilo, kaj Vindozo reinstalis sen malfacilo. Mia komputilo funkcias normale.

Mi ankaŭ instalis la personan vebservilon kaj PHP4 en mia vindoza komputilo. Mi uzos tion por mia laboro pri la eldono Esperanto ĝis la nova linukso venos.

Malŝparante tempon, kion mi devus pasigi starigi tiun servilon, mi rekonis min kun malnova ludo. Miaopinie la ludo estas tre puriga, ĉar per ĝi mi ellaboras mian koleron kaj frustradon. Oni, nature, povus opinii alie, ĉar la ludo estas tre sanga kaj perforta: Quake II far id Software.

Mi ankaŭ televidis la tutan serion de la animeo Seriaj Eksperimentoj Lejn. La heroino de la serio loĝas en la pograda dissolvanta limo inter la reala mondo kaj la Ŭajrdo, pliboniga venonta interreto. Necesas al Lejn fronti misterajn homiĉojn en malhelaj kompletojn, kvazaŭframasonan interretan societon, kaj la ombran tiel-nomatan 'dion de la Ŭajrdo' por eltrovi la signifon de la ŝi mem.

17a oktobro 2000

Hieraŭ vespere mi televidis biografion de la Rokefeleroj en la usona publika televido PBS.

La familio Rokefelero estis la plej riĉa en la usona historio. Ĝi estiĝis tiel pro la senkompata kaj insidema elpelado de iliaj konkurintoj en komerco, unue pri rokoleo kaj poste pri bankado. Multaj entreprenistoj estis malriĉigitaj de la unua Rokefelero, kiu rigardis konkuradon kiel peko.

Tamen, kurioze la unua Rokefelero kaj lia filo estis tre piaj. Ili ĉeestis preĝejon ĉiudimanĉe. Ili donis almozojn. Ili vivis sobrajn vivojn, evitante alkoholaĵon kaj tabakon kaj publikajn rigalojn.

Estas nenio kontraŭa inter la komercaj kaj personaj vivoj de la unua Rokefelero kaj lia filo. Ŝajnas tiel al la vulgara homo, kiu ne komprenas, ke malsame estas inter pio (angle piety) kaj virto (angle righteousness).

La unua Rokefelero estis malvere instruita de lia patrino pri la virto per pia vivo. Tamen, la unua Rokefelero montris nenion virtan, speciale en lia komerca vivo, malgraŭ lia pia vivo — kvankam la homo apartigas la du vivojn, Dio ne!

Tiel ankaŭ estas la naturo de la almozdonado Rokefelera. La almozo ne estas por facili la doloron de la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj, sed por ŝanĝi la socion usonan al la volo de la Rokefeleroj. La detrua influo (malgraŭ iu ajn bonintenco) de fondacioj Rokefeleraj ruinigis usonan edukadon kaj ŝanĝis la ĉefajn protestantajn konfesiojn al mortontaj sektoj de la usona civila religio.

Praktike la fondacio estas ankaŭ bona ilo por eviti enspez- kaj hered-impostojn. Tio ankaŭ lasas onin regadi super sia akcia kompanio post ol se oni devas malposedi ĝin. Oni simple donacas la akciojn al la fondacio. Oni ankoraŭ regas la kompanion kaj la profitojn, por kioj ne bezonas plu pagi imposton. Tiel la unua Rokefelero evitis impostadon por lia vasta riĉo, kaj regadi liajn kompaniojn post la deviga rompado de la Standard Oil Trust je 1911.

Nature mi ne televidis tiel en la biografio. Publika televido en la Usono estas fundusita parte de kompanioj starigita de la unua Rokefelero (la rokole-kompanioj Exxon/Mobil kaj Ĉevron/Texaco, kaj la bankoj Chase kaj Citibank), do la pli malbelaj veroj pri la Rokefeleroj estas nemontrendaj televide.

Tiu biografio estas la freŝa pruvo, ke ni usonanoj ne solvas la demandon pri amasigita riĉo — unu el du plej grandaj historiaj demandoj de la socio usona. (Raso estas la alia.)

18a oktobro 2000

Hodiaŭ ofice mi ricevis alian elvalorigon. Ree mi ne statas bone, sed mi ne maldungiĝas. Kial? Miaj tri kundungitoj estas spertontaj la plej okupatajn du monatojn iam ajn en la departamento. Ili bezonos min kiel subteno, traktante la malpliajn helpopetojn dum ili laboros pri la kvar filioj.

Poste, fine de ĉi tiu jaro, ĉu mia elvalorigo estos bona ĉu malbona, mi rezignos.

Mi estas laca pri komerca laboro, do mi penos kapti oficon en universitato — preferate Purdue.

20a oktobro 2000

kruelo

Estas sufiĉe malbone, ke la Muncia proletaro vetas je hundbataloj. Nun tiuj malvirtaj homoj ŝtelas la hundojn de aliaj por ilia kruela sporto. Vere Muncio estiĝas malbonan urbon, kie eĉ dum prospera tempo ĝiaj malpliuloj havas nenion pli bonan fari ol tormenti bestojn por ilia ĝuo.

din don

Ball Ŝtata Universitato konstruas sonorilturon meze de la kampo. Ĝi staros kvardek kvin metrojn alta post kompletigo. Ĝi estas konstruata responde al la ĉeesto de sonorilturoj en aliaj kolegioj kaj universitatoj en Indianio.

katlino en brodvejo

Dum hazarda vojaĝo tra la vebo, mi trovis afiŝon de Teaneck Tanzi, la teatraĵo en kio mia preferata aktorino, Katlino Clarke, havas ŝian unuan aperon en Brodvejo. En la afiŝo ŝi estas maldekstre. Bedaŭrinde tiu teatraĵo estis tiel malbona, ke ĝi fermis post nur unu tago.

24a oktobro 2000

Mia aŭto mortis ĉi-matene. Ĝi nur ne startis. Mi devis prunti la aŭtegon de miaj gepatroj ĝis mi povas sendi la aŭton al riparejo.

Ofice pli forta poliso pri la interretuzo estas venonta. Pluraj dungitoj kun interret-aliro trovas, ke ili ne aliras al iuj vebejoj. La foliumilo diras al ili, ke la servilo estas nealirebla. Ili ne estas ĝojaj, ĉar tiuj vebejoj traktas informojn pri akcioj.

Ni havas larĝan datumtubon, sed ŝajne dungitoj uzas la interreton por ludi fluantajn videon kaj radiofonion. Tia uzo eluzas la datumtubon, barante la fluon de laseblaj datumoj kiel retpoŝto. Kiam mia estro trovos la fonto(j)n de la eluzo, korekta agado estiĝos.

25a oktobro 2000

Mi ĝus legis artikolon pri la malfaciloj en la konzerno Intel, kio fabrikas flakojn elektronikajn por komputiloj. Antaŭ kvar jaroj Intel elektis Rambus kiel providanto por venontaj memorflakoj.

La flakoj RAMBUSaj, tamen, estis serioze malfacilaj adoni al la planado de ĉeftabuloj, kaj multaj inĝenieroj esprimis konsternon. Intel, responde, penis iun ajn inĝenieron, kiu esprimis tiel, kaj la karieroj de multaj estis difektitaj.

Nun la malfacilo de la memorflako RAMBUSa estas evidenta al ĉiuj, eĉ Intel. La ĉefadministo de Intel konfesis, ke la alianco kun RAMBUS estis eraro. Pli malbone, RAMBUS respondis al ĝia malfeliĉo per procesoj kontraŭ aliaj fabrikantoj de memorflakoj. La procesemo de RAMBUS pli kolerigas Intelon.

Nun Intel havas seriozan malfacilon. RAMBUS humiligis Intelon antaŭ la elektronik-industrio. Vundita estas la rilato inter ĝi kaj la fabrikantoj de memorflakoj, kiojn ĝi ne povas plu superi. Vundita estas la rilato inter la administaro de Intel kaj ĝiaj inĝenieroj: iuj forlasis la kompanion, dum la ceteraj ne fidas plu la administaron.

Mi mem jam sciis, ke la administaro de Intel estis miopa kaj malŝaga. Kiam ekstera konsilisto montris la malbonan sekuron de la retoj kompaniaj, la kompanio respondis per puno de la konsilisto! Tamen, mi ne scias, ke la stulto de la administaro estis tiel dipa, ke ĝi aŭstultis al providanto super ĝiaj propraj inĝenieroj.

28a oktobro 2000

Mi legis ke la korporacia reto de Micorsoft estis invadita, kaj ke dum la pasintaj pluraj semajnoj la invadintoj helpis sin je la kodo de multaj programaroj formataj. Mi ne miras pri tio. Vindozo ne havas iun ajn veran imunon kontraŭ invado.

Raportiĝas, ke la invado estiĝas per 'trojano' (kamoflata invadilo) ene de retpoĝto. La trojano vice kaptis pasvortojn resendi al la invadantoj. La invadantoj poste uzis la pasvortojn por plu aliri al la reton.

(Leciono: Ŝanĝi viajn pasvortojn ofte.)

(Alia leciono: Se vi starigos reton konektotan al la interreto, pripensi pri unue linukso, poste novello, poste alia modelo de unikso, fine vindozo.)

30a oktobro 2000

Mi luktis kontraŭ mia vindoza komputilo ĉar la registro ne tenas ĝiajn agordojn pli ol du aŭ tri relanĉoj. Fine mi uzis la programon Norton WinDoctor kaj oftajn savojn de la registro por kooptigi vindozon.

Mi aĉetis novan kabineton por mia ĉeftabulo Asus kaj ĝia procezilo AMD-K2-400. Mi unue nevolis aĉeti tian kabineton pro ĝia grando kaj pro malbona pasinta sperto de la modelo (Enlight). La kabineto, tamen, estis la sola havebla kaj malkara.

Mi trovis, feliĉe, ke la kabineto ne estas tiel malfacila malfermi, kiel mi spertis. La aliaj malfaciloj, kiojn mi havis dum la starigo de la komputileroj kaj la instalo de linukso, estas komunaj:

Ĉiom da la malfaciloj mi superis.

Mia nova linuksa komputilo estas nun tre rapida, do mi povas fari pli multan laboron kun Apaĉeo kaj Sambo kaj Linukso ĝenerale. Mi bezonas lerni kiel freŝigi programarojn en linukso, kio estas tre malsama al tio en vindozo.

La linuksa komputilo estas eksperimenta, do ne gravas, ke la ĉeftabulo kaj ĝia procezilo — ja, ĉiom da la maŝineroj krom la memorflako — estas jam eksmodaj. (Mi trovis bonan kromefikon de tiu "eksmoda" ĉeftabulo: Post la kompleto de linuksa malstartado, la komputilo mem malŝaltas sin.)

La mastruma sistemo Red Hat Linukso 7, tamen, ne estas eksmoda. Tio servos kiel bazo sur kio mi povas labori pri mia vebejo per Apaĉeo kaj PHP; pri retoj per Sambo; kaj pri linukso ĝenerale.


Ofice la nova filio unufoje malfermos la venontan semajnon. Ni atendas ĝis la aktivigo de la sekursistemo antaŭ kiam ni povas starigi la komputilojn.

Mia aŭto faras laŭtan bruon el la malantaŭo. Mi suspektas aŭ la pneŭmojn aŭ la muflilon. Mi intencas ripari ĉi tion post la venonta pagtago.

31a oktobro 2000

Hodiaŭ estas Halovino (Halloween). Dum la vespero domojn vizitas infanoj, kiu vestas sin kiel ilia preferata rolo, frapas sur pordoj kaj diras al la respondantoj trick or treat (blago aŭ bonbono). La respondantoj donas al la infanoj kandon.

Se, tamen, la dommastro ne estas amika, la infanoj ĵetas ovojn sur la pordo aŭ skribas sakraĵojn sur ties fenestroj per sapo. (En iuj urboj, tia blagoj estas tiel komunaj ke tiuj urboj ĉesis celebri Halovinon.)


Vilhelmo Gates, la kompaniestro de Microsoft, montris multan prudenton antaŭ dusemajno dum kunveno en Seatlo, kies temo estis la tielnomata "diĝitala divido".

Diĝitala divido estas ĵurnalista termino por la malesto de komputiloj kaj interret-aliro inter la malriĉuloj en la mondo (aŭ almenaŭ en la Usono).

La mesaĝo de Gates al la kunvenantoj estis baze, ke estas stulte paroli pri la donado de komputilojn al homoj pli malriĉegaj, kiuj estas pli zorgaj pri siaj malsano kaj malsato. Pli bone estas helpi tiajn homojn por legi kaj por estadi sanaj.

Ververe! Ni devus instrui homojn legi, skribi, kalkuli, estadi sanaj kaj fari metion antaŭ kiam ili estas pretaj por komputiloj.

3a novembro 2000

Hodiaŭ mi kompletigis la kodon de la servila skripto por mia nova vebpaĝo en Esperanto.

La skripto lasas min tajpi la enhavon de miaj vebpaĝoj en kruda teksto. La skripto tradukas literojn unikajn al Esperanto depende sur la foliumilo de la uzanto.

Se, ekzemple, vi uzas la plej freŝan foliumilon de Microsoft, Interreta Esplorilo 5.5, kio povas uzi Unikodon, vi povas vidi la ĉapelitajn literojn sen tiparo Latin-3. Estas ankaŭ vere pri la venonta Netskapo Navigilo 6 kaj la linuksa foliumilo Konqueror.

Se vi uzas Linkon aŭ alian soletekstan foliumilon, vi vidas la krudan tekston, kie la ĉapelitaj literoj estas duliteroj. Por plejmulte da aliaj foliumiloj, necese al oni uzi tiparojn Latin-3.

13a novembro 2000

Mi ricevis novan menditan memorflakon, kaj instalis ĝin en mian vindozan komputilon. Nun la komputilo ne elsendas plu laŭtan avizan sonon kiam mi ŝaltas ĝin. La alian memorflakon mi remetis en mian linukson komputilon. Mi ankaŭ aĉetis klavaron kaj muson taŭge al la komputilo.

Dum la semajnfino mi forĵetis miajn ekzemplerojn de la magazino Byte. Tiu magazino ĉesis eldoni antaŭ du jaroj, fuĝinte en la vebon. Mi ankaŭ forĵetis Windows Magazine, kio ankaŭ vebigis sin. Miaopinie la fuĝado de bonaj magazinoj teknikaj en la Vebon estas malsaĝa. Eĉ se la scio en tiuj magazinoj estas rapide eksmoda, estas utile prezervi ilin arĥive.

Mia preferata televida prezento, Total Recall 2070, estis movita al iom neoportuna tempo. La kanalo, kio prezentas la serion ciberpunkan, nun brodkastas du epizodojn dum la frua lunda mateno, kiam mi devas dormi. Feliĉe mi povas programi la vidmagnetofonon por rikordi tiujn epizodojn.

Ĉi-semajne mi metis en eBay vendreklamon por mia eksa skanilo. La skanilo estas havebla por almenaŭ US$20, kaj inkludas paĝo-al-tekstan (OCR) programaro TextBridge far Xerox.

16a novembro 2000

Antaŭhieraŭ mi iris al la ĉefa norda filio por anstataŭi mortantan komputilon, por instali novan programon en alian, kaj por fari diversajn malpliajn riparojn. Mi iris kun la estro de la departamento de reklamado.

Hieraŭ estis malvarma, teda tago.

Hodiaŭ promezas esti pli bone. Netskapo finfine eldonas la eldonan sesan de Navigilo. Onilegas, ke la nova foliumilo ne estas tute normekonforma. Mi, tamen, trovas, ke ĝi funkcias tre bone.

Dum pruvo de la nova foliumilo, mi penis la serĉilon Google kaj trovis plurajn novajn vebejojn pri Katlino Clarke. Unu el ili faras juston al S-ino Clarke pro freŝdata foto de ŝi.

20a novembro 2000

La pastinta semajnfino estas tre bona.

Mia linuksa komputilo laboras kun la plej freŝaj eldonoj de Apaĉeo kaj PHP. Per modemo iom malnova mi eĉ povis registri la maŝinon kun Red Hat kaj ricevi aktualaĵojn—inkluvize de aktualaĵo al la aktualigilo, kio alie paneigus la komputilon post du semajnoj.

Mi ricevis proponon por mia skanilo per eBay. Mi intencos ekspedi ĝin al la proponanto post ol mi ricevos ties adreson.

Mi ĵus aktualigis la Caitlin Clarke Page kaj ĝian ĝemelon Esperantan. Mi eltrovis ŝian plej freŝan rolon en la Teatrejo Geva en Rokĉestro, Novjorkio. La teatraĵo, Kiu Timas Virginia Woolf?, famigis Elizabeto Tajloro kaj Riĉardo Burtono kiam ĝi estis filmigita. Ŝia foto en la teatra programo, kaj estas nun parte de mia vebpaĝo Esperantan.

21a novembro 2000

Ofice mi devis veturi en la amare malvarma vetero por ripari komputilojn en du filioj. Miaj pulmoj doloretas en la glacia aero.

Malpezateme, hodiaŭ estas la naskiĝtago de unu el miaj kundungitoj. Ŝi ricevis bonodoran kandelon. La odoro de la kandelo estas tre forta, kaj la oficejo odoras kiel aŭ kandelvendejo aŭ granda mirtelbero.

Sambo

Mi penis estigi la interretan servon Sambo en mia linuksa komputilo sensukcese. (Sambo estas servo, kio lasas presatorojn kaj dosierojn linuksajn havebliĝi al vindozaj komputiloj.) La ĉefa malfacilo estas la perdo de la dosiero agorda /etc/inetd.conf en Red Hat 7. Red Hat uzas novan specon de sistemagordoj, kion mi ne komprenas ankoraŭ.

Mono super ĉio

Hodiaŭ vespere (21a novembro) en la naskiĝurbo de la aminda Katlino Clarke, aktoro forlasas lian sindikaton pro grasa pagĉeko per ludado en teatraĵo kun nesindikataj geaktoroj. Pli malbone, la teatraĵo estas La Sono de Mu..ko, la plej sukera musikteatraĵo en la historio de usona teatro. Kia honto! Kia denta kariiĝo!!

24a novembro 2000

Antaŭhieraŭ mi iris al la dentistejo por ke mia dentaro estu purigita kaj ekzamenita.

Hieraŭ estas la dankfesto. Iam tio ĉi estas la tago, kiam ni estas dankaj al Dio por liaj benoj por la jaro (speciale por bona rikolto). Ĉi tiam la plejmulto da usonanoj estas urbanoj kaj ne donas al Dio unuopan penson.

La dankfesto estas la ferio, kiam ni manĝas la tradician festenon de rostita meleagraĵo, farĉaĵo, terpomkaĉo kaj kukurba torto. Poste ni sidas televidante futbalon usonan. Miaparte, mi televidis la filmserion Indiana Jones kaj la reviziitan eldonon de Blade Runner.

Mi estas persvadata de mia fratino Viki por kuniĝi kun miaj du fratinoj por aĉeti komunan donacon por la gepatroj.

27a novembro 2000

dum la semajnfino

Mi instalis la novan komputilon en mia ĉelo dum mia ĉiumonate sabata skipo. Ĝi funkcias bone kaj rapide. Plibone la komputilo havas ĵakingojn USB en la antaŭo.

Mia bofratino estis supozita alveni dimanĉon por tagmanĝo. Ŝi ne venis. Ni ne miris. Ŝi kutime diras ion, sed ne fari tion.

la malantaŭe katiĉoj

Mi zorgas pri la du katiĉoj en la malantaŭa korto. Ŝugapuzo, la pli dika katiĉo, nun pretendas la malantaŭon kiel la lia. La katiĉo faras tiel kiam ĝi estiĝas plenaĝa. Li penas forpeli lian hirtan fraton Furbuto. Furbuto rifuzas foriri.

Rezulte ambaŭ katiĉoj estas vunditaj orele. La vundo de Furbuto ne estas serioza, kaj mi povas kuraci ĝin. La vundo de Ŝugapuzo, tamen, estas nevidebla krom la granda ŝvelado de lia orelo. Por li mi ne havas kuracon krom malfermi la orelon por ellasi la puson.

hodiaŭ

Ofice la oficejo odoras tre malbone! Mia estro ne portis hejmen lian kukurbon post Halovino pro lia laboro. Iam inter mia sabata sifto kaj ĉi-mateno la nun-mola kukurbo malfermis sin. La odoro malplaĉa de kukurba putro estas en la aero. Mia estro devas rubigis la kukumbon kaj purigi la tapiŝon ĉirkaŭ ĝi.

28a novembro 2000

La sukcesa proponinto por mia skanilo estas paginta por la ekipaĵo. Hodiaŭ mi ekspedas la skanilon al li per la ekspedservo UPS.

Por certigi sekuran pagon ni (la proponinto kaj mi) uzas servon nomatan angle escrow. Laŭ escrow mi starigas fidkonton per escrow-kompanio, en kio la proponinto pagas por la skanilo. La kompanio tenas dum mi ekspedas la skanilon. Kiam la skanilo alvenas al la proponinto, li ekzamenas ĝin kaj devas decidi ĉu teni ĝin. Se li decidas jes, li diras la kompanion, kio pagas min. Se ne, la proponinto resendas la skanilon al mi kaj rericevas lian monon. La kompanio certigas, ke honesto interŝanĝo estiĝas. Mi mem elektis interŝanĝi per escrow ĉar, estante mia unua uzo de eBay, mi deziris la sekuron.

Miaj kundungitoj estas disiritaj hodiaŭ, kiel ili estis dum la pasintaj kelkaj semajnoj dum la unuigado de la tri Marionaj filioj estiĝas.

30a novembro 2000

Ofice la unuiĝo inter mia kompanio kaj la Marionaj filioj oficialiĝos je 12a decembro. Dum la semajnfino antaŭe la tuta departamento, inkluvize mi, laboros pretigi ilin.

Vere la sezono de iksmaso estiĝas. La muroj de la ĉeloj de mia departamento estas ornamita per ĉenoj de iksmasaj lumetoj. La mia estas nur duonĉelo, do mi devis pendi parton de mia lumetoĉeno sur la plafono.

La apuda departamento starigis malgrandan iksmasan arbon kun lumetoj kaj ornamaĵoj. Hejme miaj gepatroj jam aĉetis iksmasan arbon.

Iksmaso

La usona kultura livo ŝajne amas indiki la kristana fonton de la venonta ferio. La ferio en la Usono, tamen, ne estas jam religia longatempe. La lernejoj kaj kortumoj usonaj certigas, ke ĉiuj aludoj al la nasko de Jeŝuo Kristo estas prenataj for de la publika vido pro iu jura doktrino bazita sur letero de Tomaso Ĵefersono al grupo de koleraj pastroj. Ĉiuokaze, la sola ligo inter la religia kaj nacia ferioj nun estas, ke ambaŭ okazas je la 25a de decembro.

Estas vane nomadi la nacian ferion Kristnasko, kaj tial mi donas al ĝi la anglan mallongigan vorton Xmas, esperantigate al iksmaso.

Iksmaso estas la ferio de la ornamata pino, la interŝanĝo de donacoj kaj kartoj, la publikaj grupkantadoj kaj la granda festeno. La interŝanĝo estas tre grava pro la ĝojo de la vendistoj. La monato antaŭ iksmaso estas la plej aktiva tempo por butikumado en la Usono, kaj vendejoj tiam faras iliajn plej multajn vendojn.

Dank' al iu orelega kantistiĉo de la 1940-oj, iksmaso estas asociita inter usonanoj kun multan neĝon, kvankam dum pasintaj jaroj la decembro estas varma kaj malseka. Mi ne ĉagrenas pri la varma iksmaso, ĉar neĝo ne plaĉas al mi.

4a decembro 2000

Mi aĉetas muncian gazeton pro iu reklamo, kio honoras dungitojn longatempajn. Unu el tiuj estas mi mem, kiu laboras jam dum kvin jaroj. A, sed kiom longe plu?

Ofice komencas la finaj du semajnoj de la sorbado de la tri marionaj filioj en la kompanion. Miaj kundungitoj estos tre okupataj per komputila kaj lokareta aspektoj de la sorbado. Ĉi semajne mi mem partoprenas en la finaj paŝoj de la sorbado.

La du antaŭkortaj katoj iras al la bestkuracisto por kuraci iliajn vunditajn orelojn — kaj por senkojoniĝi.

Mi aĉetis iksmasajn donacojn por mia fratinoj kaj nepinoj. Mi ne decidas jam, kion mi devus aĉeti por miaj gepatroj. Mi ĵus finis mian propran liston de dezireblaj bonaĵoj por Iksmaso.


La loka televida stacio brodkastante la sciencfikcian serion Total Recall 2070 movis la serion de dimanĉa vespero al du epizodoj dum la fruaj horoj de lunda mateno. Tio ĉi devigas min rikordi ilin dum mi dormas kaj televidas ilin lundan vesperon post laboro.

Tio ne plaĉas al mi, sed mi komprenas la kialon. La serio estas tre malhela kaj perforta. Ankaŭ la ĉefa roluliĉo, detektisto David Hume, ĝuas geedzigan, um, amuzon kun lia edzino Olivia, kio probable estigis plendojn al la stacio.

6a decembro 2000

La tagoj estas longaj ĉi-semajne kaj promezas esti pli longaj dum la fino de la semajno.

Ofice mi mendis dek komputilojn por la novaj filioj. Estis supozite, ke tioj estis ĉi tie je la pasinta vendredo, sed ili ne estis. Mi telefonis la kompanion, de kio mi aĉetis la komputilojn, kaj mi lernis, ke la komputiloj ne estis ekspedita ĝis lunda vespero. La komputiloj ne alvenos ĝis morgaŭ. Senbezone diri neniu estas ĝoja pri tio.

La komputilo de unu el niaj gravaj administoj mortis. Li havis tiom programarojn—plejmulte da kioj estis nenecese—ke Vindozo finfine paneis.

Dum lunda vespero, la skanilo alvenis al la proponinto. La skanilo ne funkciis por li; ĝi eĉ paneigis lian Vindozon! Mi bedaŭras sed ne miras: Mi devis akiri la plej freŝan programaron por funkciigi la skanilon. Tial mi inkludis tion kun la skanilo. Evidente tio ne estis sufiĉa. Li resendas la skanilon al mi, kaj mi probable rubos ĝin.

La bonaĵo pri la penata vendado de mia skanilo estas, ke mi lernis pri la uzo de eBay kaj i-Escrow.

suplemento

Ofice tiuj dek komputiloj, alvenendaj la pasintan vendredon, fine venis.

La du frataj katoj revenas de la bestkuracistejo. Rimarku, ke mi ne nomas ilin katiĉoj, ĉar ili ne estas iĉoj plu. Espere ili ne estos plu atakemaj al unu la alian.

Mi decidis replani (ree!) la Caitlin Clarke Page, ĉefe retraduki la paĝojn de PHP-aj skriptoj al HTML

Feliĉan Kristnaskon!

11a decembro 2000

Hodiaŭ estas lundo, sed tre malbona lundo.

La vetero estas malvarma, malhela kaj pruva, kaj ĝi promesas esti pli malbona morgaŭ. Ĉi tiu estas perfekta egalo al la premo en miaj tempioj.

Ofice mi estas la sola dungito en mia departamento. La aliaj devas ĉeesti en la novaj filioj dum la unuaj tagoj kiel parto de mia kompanio. La premo en mia kapo estas tiel, ke mi devas malŝalti la lumon en mia ĉelo.

La Longa Semajnfino

Mi mem laboris en la novaj filioj dum la pasinta vendreda vespero kaj sabato. Mi starigis novajn komputilojn kaj certigis, ke ili lanĉis ĝuste antaŭ kiam miaj aliaj kundungitoj pruvis ilin.

La ĉefa mariona filio estas la sama grando kaj aĝo kiel la ĉefa oficejo, sed sen la dua etaĝo. La malantaŭaj kaj subteraj etaĝoj estas labirinto de koridoroj kaj malgrandaj ĉambroj.

En la subtera etaĝo estas granda ĉambro, kio estas la kafetorio. Ĝi aspektas kiel iu ajn kafetorio, kaj mi ne volis manĝi tie; do mi sukcese sugestis, ke ni manĝas lunĉon en unu el la kunvenejoj.

La starigo de la komputilo en la oficejo de la estro por stabdungado estis malfacila pro dratado, sed alie la starigoj bonstatis.

Adiaŭ CIOE

Malĝoje mi decidis malaboni al la interreta servo CIOE.

La antaŭaj servoj interretaj, kiojn mi uzis, estis aŭ tre karaj aŭ serve tre malbonaj. Mi uzis CIOE, kaj sole kaj kiel subprovidanto al ECICNet, kaj ĝi liveras jam tre bonan servon. Ili eĉ sperte restarigis sin post kiam ECICNet (kion Dio malakceptu) nuligis, subite kaj sen avizo al aŭ CIOE aŭ ĝiaj klientoj, ĝian kontrakton al CIOE je novembro 1998.

Nun Bonajn Novaĵojn

Tiu semajnfina laboro portas al mi multan monon pro dek sep horoj de krompago. Tio signifas iksmasan butikadon por la gepatroj, kaj post-iksmasan kalkulpagon por la malsanulejo kaj aŭto-asekurejo.

Finfine mi havas funkciantan presservilon per Sambo! Mi ektrovis, ke mia konto ne havis rajton al la konto presila, do mi aldonis la mian al la rajtgrupo de tiu konto. Post kelkaj riparoj, mi povis presi!

Tio ĉi estas tre bonaĵo, ne sole ĉar mi nun estas vera loka reto (eĉ se ĝi havas nur du nodojn) sed ĉar mi povas starigi lokan reton por mia fratino Viki.

Usona Politiko

La kunkurso por la ofico de prezidento de la Usono estas preskaŭ finita. La ĉefkortumo estas decidonta ĉu la procezaj bataloj inter la du kandidatoj devas ĉesi. Ĉi tiu longa batalo montras la plej infanaĉa kondukto inter plenaĝaj homiĉoj en la historio de usona politiko. Ĝi estas ridigaĵo antaŭ la tuta mondo, kaj mi estos ĝoja kiam ĝi finas.

Ironie la homo, kiu fine venktas, ne gravas.

Diversaĵo

Ial mi televidis epizodon de La Batalprincino Xena. Xena (Lucy Lawless) revenas hejme post morta dormo de dudek kvin jaroj, kun kunulino Gabriella (Renee O'Connor). Tie Xena trovas vakan vilaĝon kaj la gastejon de ŝia longe morta patrino pestate de demonoj. Unu el tiuj demonoj posedas Gabriellan, kiu tuj poste montras al adorantaj televidantoj, kial Fraŭlino O'Connor estas vera kaj sana filino de Teksaso. :-)

13a decembro 2000

La vetero ŝanĝis sin de malvarma kaj pluva al malvarmega kaj seka al malvarma kaj neĝa. La neĝo estas dika kaj malseka. Mi malkovris la neĝon de la fenestroj de mia aŭto, kaj post kvin minutoj ili rekovriĝas.

Ofice miaj kundungitoj pograde el la speciala helposervo por la tri novaj filioj. Sole unu homo havas malfacilon pri la nova moro de la kompanio. Espere ĉiuj revenos ĉi-vendredon.

Ho, jes, okazis kompania festeno dum la vespero de la unua vendredo de ĉi tiu monato. Mi ne ĉeestis; mi ne vere ĝuas festenojn. Tamen, mi ricevis donacojn, inkluzive de certiga diplomo rekonanta miaj kvin jaroj de servo al la kompanio.

la nekonkura kontrakto

Estas granda bezono por teknikistoj en la Usono, kaj usonaj kompanioj povas nek trovi nek teni gravajn laborantojn, speciale teknikistojn. (Almenaŭ ili nun rekonas, ke iuj laborantoj estas gravaj!) Kreske ĉi tioj uzas kontrakton originale verkitajn por protekti sekretojn kompaniajn.

La "ne-konkura" kontrakto minacas proceson kontraŭ dungito se tiu foriras nunan kompanion por dungiĝi kiel samespeca ofico. Laŭ la kontrakto se la teknikisto foriras la kompanion, tiu neniam povos plu labori kiel teknikisto.

Tia kontrakto estas kontraŭleĝa kaj probable nuliĝas en tribunalo…se la dungito povas toleri la elspezon de la proceso. Jen la malfacilo al la plejmulto da tiaj dungitoj: La elspezo estas netolerebla.

La nekonkura kontrakto fine sobtenos la nombron da dungeblaj teknikistoj. Se teknikisto tiel markulita amas ties metion, tiu laboros sekrete kaj sindungate. Se ties metio estas nur kariero, tiu forlasos ĝin kaj la nacio perdos gravan laboron.

Studentoj kompreneble stiros sin for de la metio de teknikisto. Se ili scias, ke ili laboros nur por unu kompanio kaj poste neniam ree kiel teknikisto, ili ne volos elspezi tempon kaj monon por trejni kiel teknikisto.

La nekonkura kontrakto estas alia ekzemplo de la miopa stulto de usona komerco. Ili estigas tiun kontrakton por teni teknikistojn kaj aliaj laboristoj, de kioj estas malmulte. Tamen, la efiko de la kontrakto estas plimalmultigo de tiajn laboristojn.

la honto de la leĝo

Sen dubo estas honto al la patroj de mia nacio, ke la "rego de leĝo" starigite per la konstitucio de 1789 nun signifas, ke la aviduloj kaj mallaboremuloj fraŭdas kaj atacas la laboremuloj kaj la senkulpuloj per la tribunaloj. La unua Rokefelero kaj l' advokata armeo aĉetita de lia petrola mono komencis malbonan tradicion, kio sane vivas hodiaŭ.

14a decembro 2000

La vintro alvenas al Indianio.

Hieraŭ multe neĝis. Post ofico la dika neĝo kovris mian aŭton, kaj mi devis balai ĝin de sur la aŭton antaŭ kiam mi povis foriri la oficeja parkejo.

Poste venis la malrapida veturo el la urbo. Mi ne povis uzi mian kutiman vojon hejmen. Glacio, neĝo kaj tre kurva vojo faras danĝeran kombinaĵon, do mi uzis la interŝtatan soŝeon. Ĝi ne estis vere pli sekura; aŭtoj kaj kamionoj markulis la flankojn de la soŝeo de kie ili glitis. Mi bezonis ekstran duonhoron por hejmeniri.

Ofice la unuiĝo de la marionaj filioj estas baze kompleta. Ĉi-matene mi traktis du telefonajn vokojn el tie.

Mia skanilo revenas al mi, kaj i-Escrow redonos al la proponinto lian monon. Mi ne estas ĝoja pro ĉi tio, sed almenaŭ la proponinto rericevos iom da lia mono (minus la kosto por ekspedi la skanilon al mi). Mi ne povas kulpi lin se la skanilo rifuzas funkcii por li. La skanilo mem iros al kompanio, kies metio estas recikli malnovajn ekipaĵojn komputilajn.


La nacio finfine havas prezidenton.

Mi klarigas jam, kial ĉi tio ne gravas plu, ĉar la nova prezidento ne povos multe influi pro dividata kongreso kaj malesto de publika subteno.

Ankaŭ, multaj politikistoj, akademianoj, ĵurnalistoj kaj aliaj tiaj babelantoj estas tre ĉagrenaj pri la tuta demando de la floridaj balotoj. Ilia kolera kondukto estos dorno en la flanko de la prezidento dum la venontaj jaroj.

19a decembro 2000

La vetero estas tiel malgaja kiel hieraŭ. La vojoj estas glaciaj, kaj la nordaj ventoj blovas ondojn da neĝo super la vojoj kaj kampoj. La aero estas malvarmega. Prognozate la vetero ne estos pli varma ĝis Kristnasko.

Ofice mia estro ferias, kaj unu alia dungito estas hejme malsana. Mi kaj la retadministo sole laboras ĉi-semajne.

La tegmento de unu el la filioj likis dum la semajnfino. La plafono super la oficejo de la filiestro enfalis hieraŭ matene. (Tiu ne scias, ĉar tiu ankaŭ ferias.) La kaheloj kaj varmizolaĵo estis elpurigiaj el la oficejo kiam mi alvenis por ekzameni la komputilon de la filiestro. Tiu havos surprizon kiam tiu revenas.

La malbonega vetero frapas la eksped-servojn kiel UPS. Mi anticipas la malfruecon de miaj tri ceteraj donacoj al miaj fratinoj (DVD, libro) kaj patrino (libro). La donacoj de miaj nepinoj estas almenaŭ sub la Iksmasa pinarbo.

Mia vidpunkto de la pasanta jaro

La jaro 2000 ne estas bona al mi.

Tamen, la jaro 2000 ne estas tute malbona.

26a decembro 2000

La komenco de nova jarmilo (laŭ la komuna kalendro) estas venonta. Mi estas certa, ke oni ne rimarkos la manko de raportado inter usonaj ĵurnalistoj (idiotoj!).

Ofice ĝis nun estas trankvile: la retadministo estas ferie; la estro estas en la marionaj filioj; kaj la estrestro (miakrede) estas ankaŭ ferie.

iksmaso

Mi esperis ke ĉiuj estis ĝojaj pro la blanka iksmaso ĉi-jare. Al mi neĝo estas io toleri anstataŭ ol ĝui. Pli malbone la tago estis amare malvarmega, kiel la vetero estas jam dum la pasinta semajno.

Tamen, estis bona iksmaso al mi. Mi ricevis vestojn, pagslipojn al diversaj restoracioj (especiale la pastaĵo Olive Garden), kaj digitalan kameron. La lasta donaco estas facila instali sed la rezulto estis embarasa (ĉu mi vere aspektas tiel? Akk!).

La tradicia iksmasa nutraĵo estas ŝranko, kio al mi ne plaĉas. Feliĉe mia panjo ne volis kuiri tion ĉi-jare, do la iksmasa manĝo estis bifteko, terpomfingroj kaj salato. Mi estis ĝoja.

la Caitlin Clarke Page

Mi replanis la vebejon dediĉatan al la usona teatra aktorino Caitlin Clarke. Mi tenis la ruĝkoloran aranĝon, ĉar la ruĝo estas la preferata koloro de S-ino Clarke. Jen la ĉefaj ŝanĝoj:

28a decembro 2000

Per la persona liverado de la anime-filmo la princino Mononoke al mia fratino Viki, mia donac-donado finas. Post la donado venos la pagado kiam mia kalkulo kreditkarta alvenos.

La semajno ŝajnas malrapida kaj kvieta dum ĉi tiu fina semajno de la jaro.