La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2004

9a julio 2004

ofico

Esplorado kaj verkado de raportoj pasigis la plejmulton da mia tempo ofica. Mi estas supozita esplori la vebejon de la biblioteko por kompili liston de konvenaj paĝoj por la sendrata vebejo. Tamen la aliaj taskoj puŝadas tion flanke. La raportoj kaj la esplorado ne ĝenas min, sed mi vere deziras fari iom da programado!

Nia ĉefa malfacilo estas iu sendrata vebformulero estigas eraron vebservilan 405 ("metodo ne trovita") kiam ĝi estas uzata en la biblioteka vebejo. Mi ĵus formis iun demandon, kiun mi poŝtos al Majkrosofto morgaŭ. Mi esperas, ke la malfacilo solviĝos antaŭ fine de la venonta semajno.

la kvara de julio

Estis ŝtormoj ĉirkaŭ Fairmount dum la tria, kiam la vilaĝo celebras la kvaran de julio per fajraĵoj kaj muziko en la parko. Oni povas vidi la fulmojn en la nuboj laŭ la horizonto. Tamen ne pluvis kaj tiuj koloraj fajraĵoj estiĝis sen prokrasto aŭ malfacilo.

ajviteko

Ajviteko estas dujara metia kolegio kun reto de terenoj tra la tuta Indianio. Mi ĵus registris min por lecionoj en ambaŭ Muncio kaj Mariono por akiri dujaran diplomon kiel retadministo akreditigita de Cisco, la ĉefa fabrikanto de enkursigiloj. La lecionoj pri Cisco estos en Muncio; la aliaj (nerilate al komputiloj) estos en Mariono, kiu ne estas dista.

Mi sciiĝis, ke miaj lertoj ne estas sufiĉaj por havigi dungon, speciale post mia maldungo de la banko. La dujara diplomo estos pruvaĵo, ke mi estas lerta pri retoj kune kun komputiloj.

Multe da la bezonotaj lecionoj mi ne devos preni, ĉar:

kvita!

Pri la banko mem, mia prunto pro la komputilo estas plene pagita. Mi estas kvita! Bonbone!

Mi volis ŝpari iom da mia fina kompenso en akto banka (ŝparkonto de fiksita tempo). Necesas al mi ŝpari la monon, por ke ĝi estu tie kiam mi devos pagi punimposton al la federa registaro la venontan jaron. La minimuma kvanto por akto banka estis pli multa ol mi kredis, do mi devis ŝpari pli ol mi intencis. Tio estas bona finfine, ĉar mi havos pli ol sufiĉe por pagi tiun imposton.

nova komputilo por Viki

Mia fratino Viki purigis kaj ordigis la ĉefan ĉambron de ŝia domo. Poste mi venis kaj instalis ŝian novan komputilon.

Nu, eble la vorto "nova" estas nepreciza. Mi konstruis la komputilon kaj vendis ĝin al Viki la pasintan jaron. La mastruma sistemo en ĝi, Vindozo 2000, bezonis novan freŝigaron (servopako kvar), kaj post tio pluajn freŝigojn.

La komputilo funkciis bone dum la unuaj du tagoj. Poste ĝi paneis: la procezilo elbrulis sin. Necesis al mi akompani Vikin al Muncio, por ke ŝi aĉetu novajn procezilon, ĉeftabulon kaj memoron. Vindozo 2000 (mirige al Viki) adaptis rapide al la novaj ekipaĵoj. Nun Viki estas tre feliĉa, ĉar ŝi povas labori pri ŝiaj redaktaj asignoj sen timo de komputila paneado.

11a julio 2004

gazono

Mi finis tondi la gazonon de mia fratino Tinjo ĉi-matenon. Mi ankaŭ eltiris la kardojn en la gazono antaŭ la domo. La gazono nun aspektas tolerabla. Estis malfacila laboro en la matena suno jam varmega. Mi sentas bona…speciale post duŝado.

oficfoiro

Mia patrino donas al mi artikolon pri oficfoiro je la tria de Aŭgusto. La oficfoiro estas aŭspiciata de la pli lasta el la du usonaj senatoroj de Indianio. Li parolados ĉe la foiro.

Mi ne bezonas la foiron. Mi havas oficon. Vere, la ofico estas provisora kaj partetempa, tamen ĝi estas bona fonto de spertado kaj lertado. Kaj mi iros al la media kolegio Ajviteko la venontan monaton, por ke fine mi estu pli dungebla. Kion ajn la foiro donas, Ajviteko donos pli bone.

Mi scias, ke mia patrino penas helpi min. Tia helpo estas koleretigas al mi; tamen, ne estas bone esprimi kolereton al tiuj, kiuj penas helpi. Tial mi akceptas la artikolon kviete…kaj metas ĝin ie, kie mi malmemoros ĝin.

La oficfoiro mem estas bona, ĉar ĝi helpos al la centoj da homoj en Mariono, kiuj havas ne laboron aŭ nesufiĉan laboron pro la fermado de fabrikoj. Kiom malbona estas la stato en Mariono? Laŭ la loka gazeto:

"Mariono havas senlaborkvanton de 12,3 procentoj, kiu estas dua sole al la 12,7 procentoj de Gario."
Chronicle-Tribune de Mariono, Indianio, Usono, 10a julio 2004, paĝo A3.

Ambaŭ urboj estas intense dependaj sur industrio. La eksportado de industriaj oficoj al Meksikio kaj Ĉinujo kaj tiaj landoj tre vundis iliajn ekonomiojn. Kaj tiuj procentoj ne inkludas tiujn, kiuj forlasas jam la serĉon por laboro. La popolo de Mariono vere bezonas la helpon pli ol mi.

ofico mia

La biblioteka bulteno ĉi-monata eldonis novaĵojn pri nova stabo, kaj mi estas unu el du en ĝi. Jen la paragrafo pri mi:

Marko "Anjo" Ŭesto aniĝis de la Universitata Bibliotekaro je 15a junio kiel Provizora Partetempa Programisto de Movebla Komputado, kiu estas parto de la Teknologia Donaceto de la Ŝtatbiblioteko Indiania per Akto por Bibliotekaj Servo kaj Teknologio. Anjo ricevis lian bakalaŭran diplomon je informatiko de Ball Ŝtata Universitato. Kiel studento Anjo laboris en la Brakeno kiel "bretaristo".

Mi traduku tion: Mi oficas kvar horojn ĉiumatene, lundon al vendredon, ĝis la venonta junio. Mi tradukos vebpaĝojn por esti vidote de enmanaj komputiloj. Mia salajro venas nedirekte de la Ŝtatbiblioteko Indiania. Kaj bretaristo estas studento surbretigante librojn. Mi faris tion dum ses jaroj.

14a julio 2004

mia ofico

Mi instalis alian programaron en mian komputilon. La programaro estas la diagramilo Visio. Mi antaŭe uzis ĝin ĉe la banko por fari retmapojn kaj etaĝplanojn.

Visio estas facila uzi, kaj mi uzis ĝin por verki diagramon de la serĉinterfaco de mia kundungito Stanĉjo. La rezultanta diagramo estas tre impona.

Mia elvalorigo estos ĉi-vendredon. Mi ne estas certa, kiel mi devas senti pri la elvalorigo. Mi statas bone ĝis nun, farinte kiel mi estas petita kaj helpinte mian kundungiton pri la sendrata vebejo. Teorie mi faros bone. Tamen, dum mi laboris ĉe la banko, mi pensis tiel kaj fine statis malbone.

vizito al kuracisto

La vizito al mia kuracisto, kiun necesis al mi nuligi la pasintan majon, estas morgaŭ, dum la posttagmezo. Mi devos fasti la morgaŭan matenon, ĉar la sangopruvaĵo por kolesterolo bezonas dek-duhoran faston. Tial estos nenio krom akvo por mi, kaj mi ne estos tre ĝoja.

DOOM 3

La komputilaj ludoj de id software popularigis la unuapersonan pafludon dum la 1990-oj. Unue estis Volfenstejno 3-D; poste estis DOOM; poste estis Kveko. La dekjarreveno de Volfenstejno estis eldonita je novembro 2001 kiel Reveno al Kastelo Volfenstejno (kiun mi ankoraŭ ludas). Nun id eldonos alian jarrevenan ludon: DOOM 3.

La instigo de la nova ludo estas baze la sama al la originala. Vi estas kosmosoldato asignata al esplorlabo sur Marso. Eksperimento per teleportilo estiĝas katastrofo: Demona energio ŝanĝas kaj soldatojn kaj sciencistojn al zombioj, kaj monstroj el infera dimenso aperas. Vi celas travivi la ludon kaj eskapi la labon. La fina celo estas la detruado de la monstroj kaj la prefide freneza ĉefsciencisto, kiu lasis la monstrojn en la labon.

Krom la plej freŝa grafikmotoro kaj ĉirkaŭaĵa sono, la ludo malsamas al la originala pro lerta kina teksto. Vi ne povas simple pafi tra iu ajn el la dudek ok niveloj: La monstroj (jen familiaraj, jen novaj) rapide premos vin. Vi devos iri silente tra mallumaj ĉambroj kaj koridoroj; uzi vian menson por kolekti informojn per via enmana asistilo (pri la uzo de kiu vi lernos komence de la ludo), kaj gajni la helpon de la malmultaj soldatoj ne zombiigitaj.

La publika anoncaĵo, ke la ludo estas nun preta eldoniĝi, estis disdonita hodiaŭ. La ludo estos en butikoj je la 3a de aŭgusto.

15a aŭgusto 2004

la vojaĝo de miaj fratinoj

La pasintan semajnon mia fratino Viki aviadis al Seatlo por viziti amikojn kaj poste por kuniĝi kun mia alia fratino Tinjo. La ofico somera de Tinjo finis la pasintan semajnfinon. Tinjo frontas longan vojaĝon hejmen; do la fratinoj kondukos laŭvice dum la rehejma vojaĝo. Ili estos hejme hodiaŭ.

Dum la foresto de Viki mia patrino nutras la katojn kaj purigas la kuirejon. Tiu kuirejo estis tre malorda kun multe da malpuraj teleroj. Evidente Viki ne envolvas sin pri purigado.

Mia nevino Erino iris al Blumintono ĉi-semajnfinon, do mi nutris la katrojn. Unue necesis al mi aĉeti katnutraĵon, ĉar Erino eluzis la katnutraĵon kaj malmemoris diri tion al neniu antaŭ kiam ŝi lasis.

ofico mia

Mia ofico estas parto de la projekto por movebla vebkomputado de la universitata bibliotekaro de Ball Ŝtata Universitato. En mia ofico mi verkas kaj vebpaĝojn kaj raportojn.

Miaofice mi verkas vebpaĝojn per la mobilaj fenestraĵoj de Vida Studio .NET. La fenestraĵoj estas "mobilaj" ĉar ili povas tradukiĝi por aperi en vebebla ĉela telefono, aŭ en poŝkomputilo, aŭ en tekkomputilo: iu ajn komputilo kun eta ekrano kaj limita enigado.

diversaĵoj

DOOM 3

La komputila ludo DOOM 3 eldoniĝis la pasintan mardon. La teknika vebejo Ars Technica recenzis la ludon favore. La sola plendo estas la kondukto de la monstroj: ili tuj atakas direkte sen iu ajn adaptado al la agoj de la ludanto. Ekzemple en Reveno al Kastelo Volfenstejno, kiam oni ĵetas grenaton al soldato, la soldato eblas repiedfrati la grenadon al oni. Ŝajne tio ne okazas en DOOM 3. Malgaŭ tio la recenzanto ŝatas la timigan ombran medion de la nova ludo.

Mi mem ne aĉetos la ludon baldaŭ: Mi bezonas la tempon kaj monon por miaj venontaj kursoj.

metamfetamino

La ekonomio de Indianio estas tre malbona. Estas multaj senlaboraj homoj, kaj iom da ili estas nedungeble. Tamen oni povas ĉiam enspezi de la mendado por drogoj, kaj la plej populara drogo hodiaŭ estas la danĝere adiktema metamfetamino. Pli malbone, metamfetamino estas facila fabriki. Kaj la ĥemiaĵo uzata en ĝia fabrikado, amoniako, estas komuna en Indianio, kie la gaso uziĝas kiel grasumo.

En Indianio estas kreskanta nombro da laboj improvizitaj por la fabrikado de metamfetamino. Estas laboj en forlasitaj domoj kaj konstruaĵoj, en hotelaj ĉambroj, eĉ en la kofroj de aŭtoj. Tio ĉi okazas dum jaroj kaj jaroj. Se iu raporto de NPR (la usona publika radiofonireto) estas indikilo, la nacio ĵus eltrovas tion. Kial? Kiom longe la Usono estas nekonscia?

17a aŭgusto 2004

miaj fratinoj

Mia fratinoj rehejmen venis sabatan nokton. Ili manĝis kun ni dimanĉon, kaj ni manĝis la naskiĝtagan kukon de mia fratino Viki.

La lerneja jaro komencis por mia fratino Tinjo lundon. Tinjo komencis la jaron bone per diskuto de ŝia lernejestro, kiu ŝajnas esti norbo. (La norbo estas administo aŭ simila burĝo, kiu vidas sole tion, kion tiu volas vidi, eĉ se tia blindo difektas ties oficon aŭ grupon. Norbo estas ofte ne ĝoja, ĉar ties subuloj malrespektas tiun kaj tiu ne scias kial.)

mia ofico

Mi bonstatas pri mia elvalorigo sesdektaga. Nun mi havas du novajn taskoj: Desegni grafikan diagramon de la nova sendrata vebejo, kaj serĉi aliajn projektojn en la universitato.

Ajviteko?

Por mi, tamen, probable ne estos duonjaro.

Mi ĵus ricevis mesaĝon de unu el la instruistoj ĉe Ajviteko per Tinjo. La koraj kursoj Cisko I kaj II estis nuligitaj pro manko de partoprenado. Ŝajne mi estas la sola petanto por la kursoj. Mi estas tre neĝoja! Almenaŭ mi reakiros mian monon, ĉar sen tiuj kursoj ne estas al mi celo ĉeesti ĉe Ajviteko.

Tamen, tiu ne estas kompleta perdo. Mi priparolos kun la instruisto la eblon pri la prenado de tri aliaj kursoj vesperaj, la sukcesa kompletigo de kiuj gajnos al mi la Majkrosofta Akreditigado por Sistemasociulo (MCSA).

6a septembro 2004

labortago

Hodiaŭ estas la usona ferio Labortago, kiu celebras la ordinaran laboriston. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj la ordinara usonano traktis tiun ĉi tagon kiel la neoficiala fino de somero. La ordinara usonano eltrovis denove la veran signifon de tiu ĉi ferio pro la perdo de multaj oficoj fabrikaj kaj burĝaj.

Tiuj oficoj malaperis pro ilia eksportado al landoj de malkara laboro kiel Hindujo, Ĉinujo kaj Meksikio. La perdo de oficoj estiĝis tre doloriga dum la pasinta kvar jaroj. La pretendo de ekonomia regajno estas malvera: Se ordinaraj usonanoj estadas senlabora aŭ laboras en malbone salajrataj oficoj, tiam estas ne ekonomia regajno.

Do Buŝo estadas, kiel li ĉiam estis, mensoganto.

balotado

Bedaŭrinde Buŝo konkuras kontraŭ nenifaranta senatoro Kerrio, kiu estas egale nedezirebla politikisto. Kerrio estas lakeo de Holivudo kaj la muzikindustrio, kiuj celas forigi komputilan teknologion por gajni pli multan profito el aĉaj filmo kaj muziko. Kerrio estas amiko al akademianoj kaj aliaj kleraĉuloj, kiuj malŝatas ian ajn idealon kaj malamas (kiam ili ne ignoras) la ordinaran burĝan aŭ proletan usonanon.

Kerrio estas egalas tiel malbona kiel Buŝo. Kaj la elektado por ŝtatestro de Indianio estas egale aĉa: maljuna folulo aŭ pugkisanto de Buŝo.

Estas egale, se mi restos hejme anstataŭ baloti ĉi-novembron. Ĉiel la nacio sobiros al infero.

nova aspekto

Mi estis malkontenta pri la aspekto de mia vebejo Esperanta. Mi decidi provi novan aspekton.

La ĉefaj ŝanĝoj estas en la navigilo laŭ la maldekstro de la ĉefa paĝo, kaj en la plia uzo de bildoj kiel kaptitoloj kaj kiel navigiloj. Vi povas vidi tion ĉi en la eseoj.

Mi ankaŭ reordigis la paĝojn kaj bildojn. La bildoj estas en dosierujoj bazitaj sur temo. La malfacilo pri tiuj estas, ke la bild-mapado funkcias kun nek Interreta Esplorilo nek Opero. Mi povas solvi tion, tamen.

ne Ajviteko

La koraj kursoj Cisko I kaj II estis nuligitaj, ĉar sole tri homoj registris por ili. Mi penis registri anstataŭe por kursoj Majkrosoftaj; tamen mi ne povis ĉar la kursoj estis plenaj.

Mi decidis rezigni el la ceterajn kursojn de la aŭtuna duonjaro. Mia konsilisto komprenis. Li diris al mi, ke la kurslisto por la printempa duonjaro 2005 eldoniĝos meze de oktobro. Mi povos kontroli ĉu la kursoj Cisko I kaj II havebliĝos tiam.

Ajviteko redonis al mi mian pagon por la duonjaro. Mi malaĉetis la lernlibron por parolado; mi ankaŭ ricevis la prezon por la libro. Mi tenas la lernlibron por Cisko, tamen.

kurso de kontado

Nun mi havas multe da libera tempo. Mi decidis registri prove por kurso de kontado ĉe Ball Ŝtata Universitato. La "prove" signifas, ke mi povas ĉeesti la klasojn, fari la asignitan laboron, kaj preni la ekzamenojn. Tamen mi ne ricevos finan markon krom "AU" (audited = provite) por la kurso.

La profesoro por la kurso ŝajnas esti trodependa sur la lumbildoj provizitaj de la eldonejo de la lernlibro. La lernlibro mem estas granda, maldika kaj tre abunde ilustrita kaj ekzemplita. Tamen la lernlibro, unue verkite je 2000, estas iom eksmoda.

Estas du semajnoj post la komenco de la kurso. Mi legis la unuajn du ĉapitrojn, kiuj traktas terminojn de kontado, la bazajn financajn etatojn, kaj la ilojn de konta analizo. La unua ekzameno (el dek) estos la venontan mardon.

Mi ankaŭ ĉeestis specialan prezenton pri la societo anonima, kiu estos la kazstudo. Ni studos Big Sky Brewery, kiu estas vera kompanio en Montano kaj kiu fabrikas kaj vendas diversajn bierojn.

la ofico

Mi finis ĉiom da miaj taskoj oficaj. Mi esperos novajn taskojn en la venonta statkunveno.

La Universitata Bibliotekaro estas subfako de la Fako de Informservo por la Ball Ŝtata Universitato. La fako ankaŭ inkludas la Komputservon (kiu bontenas la komputilojn, retojn kaj programarojn de la Universitato) kaj la Teleplekson (kiu traktas komunikilojn aŭdan kaj vidan kaj dissendan, kaj sub kiu estas la publikaj radiofonio kaj televido).

Antaŭ monatoj la Informservo decidis plani ĝiajn vebejojn por komuna aspekto. Tial la ĉefa vebejo de la Universitata Bibliotekaro de Ball Ŝtata (mia dunginto) estis reverkita por la nova aspekto. La projekto koncernis la programistojn, ankaŭ, ĉar la libroregistra serĉilo, CardCat, bezonis novan interfacon por konformi al la nova aspekto.

La nova aspekto malkaŝis antaŭ dusemajno. Mi ŝatas ĝin (la ĉefa koloro estas bluo, mia preferata). Mi certe verkos la novan sendratan vebejon kun la nova aspekto, do necesas al mi ŝati ĝin.

1 octobro 2004

mia ofico

Estas malfacila semajno ofice. Necesis al mi serĉi al dek kvin eroj de la libroserĉilo CardCat. Mi ne sciis tion, kiu estis signifata de "ero". Estiĝis bone, tamen, kaj la malfacilo solviĝis feliĉe.

La libroserĉilo CardCat estas interfaco inter onia vebfoliumilo kaj Unikorno, la granda datumbazo de la biblioteko. La uzanto enigas datumojn pri la libro serĉata; CardCat serĉas al informoj pri la libro kaj montras la rezultojn kiel Vebpaĝo. Ĉioj pri CardCat estas programebla, eĉ la hiperligoj.

La projekto de mia kundungito Stanĉjo estas pri serĉprogramo por poŝkomputiloj (inkluzive de ĉelfonoj). Ĉi tiu projekto, nomite MOPAK, aliras al Unikorno direkte sen la medio de CardCat. Ĉi-semajne estis argumento pri modulo en CardCat, kiu estus interfaco al poŝkomputiloj. La ĉefa malfacilo pri tia interfaco estas la granda malsimpleco de la kodo de CardCat; la "simpla aldono" de la interfaco povis fuŝigi CardCaton.

La argumento estas malpli grava al mi. La plejmulto da la paĝoj en vebejo por poŝkomputiloj estas teksto. La granda projekto estos por reskribi la vebpaĝojn de la biblioteka vebejo por adapti ilin al la malgranda ekranoj kaj memoroj de poŝkomputiloj kaj por plioportunigi la informojn pro moveblaj uzantoj.

fenebro

La fenebro de Katlino Clarke estis hieraŭ. Mi volis iri al la servo honore al ŝi. Tamen Seviklejo estas kvincent okdek kilometrojn dista de mia hejmurbo, kaj mia aŭteto probable ne travivus la vojaĝon. Tamen, aliaj promesis al mi priskribon de la servo.

kurso

La kurso de kontado fartas bone. La kurso estas iom malfacila, sed mi sukcesis pri la unuaj tri ekzamenetoj, kaj mi estas super la mezgrado de la klaso.

Debbie

Mi parolis al Debbie dum tagmanĝo ĉe la restoracio Olive Garden. Ŝia tezo estas preskaŭ kompleta. Necesos al ŝi defendi ĝin plurafoje, sed se ŝi estos sukcesa ŝi gajnos la magistron la venontan majon.

tereno de Fairmount

Mi trovis libron pri tereno en mia konteo, kompilite de la Usona ministrejo de terkultivado. En la mapo de la tereno de Fairmount estas lingvo de lando pasanta tuj oriente de la komerca distrikto. La lingvo estas agrafata de altlando, kaj ĝia tereno estas juĝita "taŭga por nek domkonstruado nek kloakoj" pro tre malbona drenebleco. Tiu informo estas tro malfrua por la vilaĝo, ĉar la centro de la urbo estis konstruita supre de la lingvo. Mia domo estas supre de la lingvo! Ĝi estas la kialo, ke ni bezonas pumpilon en la kelo. La lingvo mem estas konata ĉi tie kiel "rojo Puddin".

interreta sekuro

La usona registaro ne prenas interretan sekuron serioze. Kiel ĝi povas tiel, kiam la antaŭaj kvar estroj de la cibersekuroficejo de ĝia ministrejo por interna sekuro serie rezignas pro vanigado. Tio ĉi estas bona por la interreto — la usona registaro ruinigemas ĉion, kiun ĝi tuŝas — la rezignoj reefikas tre malbone sur la kompetento de la administaro de Buŝo la plijuna.

3a novembro 2004

katlino

Katlino (Caitlin) Clarke, unu el la plej bonaj aktorinoj de la usona teatro, mortis hejme je la 9a de septembro pro ovaria kancero. Ŝi estis kvindek-dujara.

Katlino estis plej bone konata kiel la kuraĝa junulino Valeriano en la kinfilmo Fajrlagdrako (Dragonslayer) je 1981, kaj kiel la patrino de la sengamba infaniĉo Kenny en la samnoma kinfilmo je 1985.

Tamen Katlino ludis en malmultaj filmoj kinaj: Ŝi preferis la teatron, kie ŝi pasigis plejmulte da ŝia longa kaj rimarkinda kariero. Ŝi finis tiun karieron kiel instruisto de novicaj geaktoroj en Pitsburgo post la eltrovado de kancero en ŝi je 2000.

Mi ne menciis ĉi tion oficiale, kvankam mi freŝigis la konvenajn vebpaĝojn pri ŝi. Mi distriĝis pro ofico, kurso, kaj korespondoj kun ŝiaj studentoj kaj parencoj.

Katlino estis kremaciita antaŭ tombigo. Okazis memorigaj servoj far ŝia familio je la 30a septembro en ŝia hejmurbo Seviklejo apud Pitsburgo; kaj far ŝiaj kolegoj je la 18a oktobro en teatrejo apud Brodvejo.

ofico

La pruva sendrata vebejo por la biblioteko universitato estas preta. Mi pruvis la vebejon per simuliloj de ĉelfono, poŝkomputilo kaj Blakberio (ĝave kombinita ĉelfono kaj poŝkomputilo). Interretanoj povas viziti la vebejon ĉe tiu ĉi adreso.

Estiĝas parolo pri la adaptado de la bibliteka serĉilo CardCat por sendratiloj. Mi eltrovis la evidentan malfacilon: Neniu sendratilo ne povas trakti Ĝavaskripton, kiun CardCat uzas multege.

Necesas lerni ĉu studentoj povas aŭ volas viziti tiun vebejon. Tial mi devas estigi vebformulon, kiu demandas se studentoj havas sendratilojn kaj kiel ili uzas tiojn. Mi volas kompletigi tian vebformulon antaŭ vendredo.

sano

Hodiaŭ estas la unua el kelkaj vizitoj al kuracistoj ĉi-monate. Ĉi tiu vizito estas por renovigi mian preskripton por mia diabeza medikamento. La flegistino tie estis imponita de mia detalita registro de matenaj provoj de mia sangosukero. Ŝi diris al mi, ke ĝis nun mi bonstatas.

La venonta semajno estas vizito al mia dentkuracisto. La dekstra antaŭa molaro doloriĝas kiam estas sur ĝi varmo, frosto aŭ premo. Mi suspektas, ke estas difekto sub la plombaĵo, ĉar mi povas vidi nenion malbonan sur la dento.

La venonta monato mi revenos al la kuracisto por doni sangon por provoj de mia kolesterolo kaj sangosukero.

balotado

Mi ne volis baloti por Kerio. Holivudo volas kripligi komputilan teknologion por protekti ĝian profiton. Kerio estas la lakeo de Holivudo, kaj tial la malamiko de komputila teknologio.

Tamen mi konsentas, ke Buŝo la plijuna estas eĉ pli malbona ol Kerio. Buŝo estas mensogema malkompetenta simiulo kun avaraj lakeoj. Lia reakcio al la islamaj atakoj de la 11a septembro 2001 estis kaj malsaĝa kaj malkuraĝa. Nun ni usonanoj estas malpli liberaj kaj en vana milito en Irako.

Tial mi balotis por Kerio. Ve al ni! La apenaŭa plejmulto da usonanoj elektis Buŝon anstataŭ Kerio kiel prezidento.

La balotado por Buŝo estas respondo al la kulturo de la urbaraj marbondoj far la mezlandoj de la nacio. La mezlandanoj malamas la urbanojn de la marbordoj ĉar la urbanoj ne respektas la valorojn kaj kredojn de la mezlandanoj. Vice la urbanoj malŝatas la mezlandojn kiel nesciemaj kaj malkleraj.

En la urbaraj marbordoj estas la regantan politikan, komunikilara kaj kulturan eliton de la Usono, kiu superas jam la landon longatempe. La venkto de Buŝo estas signo, ke la civitanoj de la "superflugejo" (ĉar la elito flugas super ili anstataŭ viziti ilin) ne volas plu toleri la folaĵon de la elito.

Aliaj kvar jaroj de Buŝo estas malbonaj:

Mi anticipas la venontaj jarojn kun ĉagreno kaj malĝojo. La ordinara usonano ne bonstatos.