La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2005

1a januaro 2005

Feliĉan novjaron al vi ĉiuj.

cunamo

Bonvolu preĝi kaj donaci por la bonstato de la viktimoj de la martremo kaj cunamo en la marbordoj de la Oceano Hinda.

katlino

La pasinta jaro estis malĝojigita de la morto de mia pliamata aktorino Katlino Clarke. Katlino estis unu el la plej bonaj aktorinoj en la usona teatro. Ŝi mortis je la 9a septembro post longa barakto kontraŭ ovaria kancero. Dum ŝiaj finaj jaroj Katlino instruis multe da novicaj geaktoroj en ŝia hejmurbo Pitsburgo. Mi malhavas ŝin kare.

balotado

La jaro estis difektita ankaŭ de la reelektado de tiu mensogema simiulo kiel prezidento de la Usono. Tiu estas malsaĝa, kiu kredas, ke

Feliĉe la kongreso ekkonduktas pli sendepende de la prezidento. Se tiu kondukto realigos, la prezidento ne povos plenumi ion ajn. La prezidento bonintence faris multe de difekto dum lia pasinta regimo. Malhelpota prezidento estos bona al mi kaj al ĉiuj.

ofico

Mia laboro partatempa ĉe la biblioteko de Ball Ŝtata Universitato naskis bonan frukton: la vebejo por moveblaj komputiloj. Mi estigis vebejon pri bibliotekaj libraroj kaj servoj, kiun oni povas facile navigi per ĉela telefono aŭ poŝkomputilo.

Mi eklaboros pri la serĉilo por la nova vebejo. La serĉilo uzas la protokolon Z39.50 por serĉi kaj atingi datumojn el la biblioteka kataloga datumbazo. La programisto, kiu kodis la serĉilon, evidente ne sciis pri la ilaro YAZ, kiu lasas kaj klientojn kaj servilojn komuniki kun kataloga datumbazo per la protokolo Z39.50. Dum la pasintaj du semajnoj mi esploris la YAZon por decidi ĉu uzi ĝin.

La biblioteko havebligas novan oficon de komputila teknikisto dum la nokto-skipo. Mi turnas min al ĉi tiu.

10a januaro 2005

glaciŝtormo

Glaciŝtormo estas vintra pluvo, kies pluveroj estas tiel malvarmaj, ke kiam ili tuŝas surfacon ili tuj frostas. Glaciŝtormo tegas ĉiojn en briletanta glacio. Ŝajnas bela, ĉu ne? Jes, tamen tiu glacio premas peze sur branĉoj kaj kabloj. Kabloj kaj eĉ postenoj falas. La branĉoj rompiĝas, sobtirante kablojn, frakasante aŭtojn kaj tegmentojn, kaj barante vojojn. Perdo de elektro kaj telefonservo estas komumaj post glaciŝtormo.

Glaciŝtormo pasis tra centra Indianio komence de la pasinta merkreda mateno. La ŝtormo estadis dum du tagoj. Post la ŝtormo la lando estis amaso de rompitaj branĉoj kaj glitaj vojoj.

ne elektro

Pli malbone mia domo perdis elektron la mercredan vesperon. Dum la sekvantaj tri tagoj estis ne elektro. Mia patro havis 3700-ŭatan generilon, sed ĝi estis sufiĉe potenca elektrigi la hejtilon kaj drenpumpilon en la kelo. La drenpumpilo estas necesa, ĉar la kelo inundemas dum pluvo.

Sen elektro ni devis uzi meĉujojn por lumo. Sen elektro la televidilo kaj komputilo ne funkcias. Anstataŭe mi legas librojn, plejmulte far C.S. Luiso, kaj skribis. Mi eltrovis, ke mia horloĝ-radiofono povas ricevi transsendaĵojn per naŭvolta pilo. (Mi opiniis, ke la pilo prezervis sole la horloĝajn agordojn.)

Estis ankoraŭ gaso, kaj la telefono funkciis. Tamen la hejtilo, kvankam ĝi estas ekbruligitaj elektre.

elektro revenas

La elektro revenis sabatan vesperon ĵus antaŭ meznokto. Mallonge post la reveno la KO-detektilo sonoris. Paĉjo alvoĉis la vilaĝan fajrbrigadon, kiu trovis altan nivelon de karbona monoksido en la garaĝo (kiam la generilo estis) kaj moderajn nivelojn en la teretaĝo de la domo. Tio konfirmis la originon de mia kapdoloro dum sabato.

fajro

Dum la fajrbrigadistoj alvokis paramedikojn por testi nian sangoksigenon, subite ili vidis fumon el malantaŭ la brika domo trans la strato. Ŝajne aparato en la kuirejo ekbrilis kiam la elektro revenis. La familio eskapis la fajron, sed ili perdis vestojn, meblojn, kaj ilian katon.

universitato

Du laboraj tagoj perdiĝis al mi pro la glaciŝtormo. La pasintajn ĵaŭdon kaj vendredon Ball Ŝtata Universitato fermiĝis pro la glaciŝtormo kaj elektroperdo. La universitato malfermis hodiaŭ por la komenco de la printempa duonjaro. Irante trans la tereno al la biblioteko, mi vidis same kiam mi vidas hejme: frakasitaj arboj kaj amasoj de rompitaj branĉoj.

1a februaro 2005

la longa semajnfino

Licis al mi labori dum la postmeztago de la 13a tago, por ke mi ĉeestu ĉe la prezentado de du projektoj aliaj en mia departemento. Ĉar mi povas labori sole dudek horojn semajne, la sekvanta vendredo estiĝis libera. Tiu semajnfino estis tritaga pro la ferio nacia Tago de Martino Lutero Kingo. Tial mi ricevis kvartagan semajnfinon (de la 14a al la 17a).

Mi sciis, ke mi malŝparos tempon dum la semajnfino. Tial mi estiĝis volontulo, servante du horojn ĉiutage, sabaton kaj dimanĉon, dum librovendo far la "amikoj de la publika biblioteko de Fairmount". La vendo estis sukcesa.

Mia naskiĝtago estis dimanĉon. Mi manĝis naskiĝtagan tagmanĝon: Rostita porko kun fenkolo, terpomkaĉo, harikotoj kaj kuko ĉokolada kun glazuro kokosa.

kreditkarto

La ordinara usonano posedas ok kreditkartojn. Informfilmo pri la kreditkarto estis rebrodkastata de PBS. Ĝi montras la monavaron de la kompanioj kreditkartaj, kiuj povas pagigi procentegojn. Ĝi montras ankaŭ ĉagrenan nescion de la usonaj kreditkartaj uzantoj, kiuj ne legas la uzkondiĉojn por iliaj kartoj. Uzantoj kutime ne eĉ scias pri la kreditan gradon asignitan de Fair, Isaac.

Ekzemple mi havis benzinan kreditkarton. Mi pagis mian ĉiumonatan kalkulon kutime … ĝis unu monaton kalkulo perdiĝis. Mi pagis tion kun la kalkulo por la sekvanta monato. Tamen la difekto fariĝis: La ĉiujara procentumo pluiĝis de 19% al 34%. Mi tuj nuligis la karton.

Mi havas bankan kreditkarton. Mi ne estas malsaĝa: Mi subtenas tre malmultan restaĵon en mia kreditkarta saldo, kaj rifuzas dependigi min sur la karto. Tamen mia restaĵo ne estas neniom, por ke mi ne kolerigu la kreditkartan kompanion.

1a majo 2005

Mi bedaŭras ke estas longatempe post mia lasta registraĵo. Mi intencis aldoni plu al la vebejo post mi skribis novan skripton por aŭtomate fari paĝojn esperante. Tamen mi neniam trovis la tempon por skribi ĝin.

vetero

Komence de marto neĝis kaj blovis. Poste estis milde ĝis la fina semajnfino de aprilo. Poste neĝis (iom) kaj blovis. Nun estas nur malvarme.

Pro la neĝŝtormo komence de marto mia kutima vojo al ofico estiĝis danĝera. Mi decidis konduki sin al ofico laŭ la interŝtata soŝeo, kiu estas pli longa sed pli sekura.

Nu, mi pensis, ke ĝi estas pli sekura.

La matena konduko al ofico estis timiga. Pluvo dum la antaŭa nokto frostis sur la pavimo. La granda vento el la kampoj forblovis neĝon de la soŝeo. Tial la pavimo estis tre glita, kaj la vento skuis la aŭton. Necesis al mi konduki tre malrapide laŭ la interŝtata kiel mi vidis la malbonŝanculojn el la flankoj de la vojo.

Vintero baraktis por resti, tamen printempo fine venis. Tuj poste mia patrino portis ŝiajn florplantojn de la supera etaĝo al ekstere, vintero bisis sin; kaj ŝi reportis la florplantojn en la domon.

sano

Dum la pasinta monato estiĝis febra sento en la malantaŭo de mia brusto, kun fojfojaj doloretoj en diversaj partoj de miaj pulmoj. La malsano ne malhelpas mian spiradon; kaj mi toleras ĝin pacience ĝis mia estonta vizito ĉe la kuracisto ĉi-semajnon.

ofico

Finfine mi forlasis la penon por adapti la kodaron YAZ al MOPAKo, la biblioteka serĉilo por tekkomputiloj kaj ĉelaj telefonoj.

Estis longa barakto kopii la MOPAKon al la vebservilo de la bibliotekaro universitata, doni al ĝi novan interfacon, kaj funkciigi ĝin. Nun mi aldonas kroman funkciadon al la serĉilo.

Mi ankaŭ estigis serĉilon por la periodaĵaro universitata por tekkomputiloj. Tiu ĉi vebapliko, kies nomo estas MEJPo, serĉas titolojn en datumbazo XML, kiu vice devenas el serĉmendo de datumbazo Majkrosofta. Malfacilo pri sekuro malhelpas min kontraŭ aliri la fonta datumbazo mem.

La ĉefa cetera problemo pri ambaŭ estas, ke ili ne estas haveblaj per ĉelaj telefonoj (krom Blakberioj) pro agorda malfacilo en la vebservilo.

ŝtato

La nova ŝtatestro estas insista, por ke la registara buĝeto saldiĝu, kaj por ke la ŝtato reobservu taglumŝparan tempon pro komerco. La ŝtata parlamento apenaŭ sukcesis en la promulgado de ambaŭ.

Ankaŭ la ŝtatestro ne volis levi impostojn, do la parlamento limigis elspezojn. La urboj kaj konteoj, la lernejoj, kaj la universitatoj ricevis iom pli da mono. Tamen, tiu mono ne kompensas por la pli multa kostoj. Rezulte instruistoj kaj registaraj dungitoj maldungiĝos.

Plejmulte da indianianoj aŭ ne deziras taglumŝparan tempon, aŭ ĝi ne gravas al ili. La ŝtatestro estas sufiĉe insista, ke la parlamento promulgis leĝon por restarigi taglumŝparan tempon. La federa ministrejo de transportado decidos ĉu Indianio estos en Centra (Ĉikaga) Tempo aŭ en Orienta (Novjorka) Tempo. Mi mem preferas Ĉikagan Tempon.

Katlino Clarke

La tria de majo estos la unua naskiĝtago de Katlino Clarke post ŝia morto je la pasinta septembro. Mi daŭrigos la tradicion de tagmanĝo restoracia honore de ŝi. Mi forlasis la manĝon en bifstekejo; tamen la familiaraj bikstekejoj malaperis dum la pasintaj pluraj jaroj. Ĉi-jare mi intencas manĝi ĉe Olive Garden. Poste mi iros al la kinejo kaj vidi la novan filmon La Petveturanta Gvidlibro al la Galaksio.

Antaŭ tri semajnoj iu amiko de la familio Clarke retpoŝtis al mi. Li diris ke li havis ekzempleron de la teatraĵo, kiu estis ludita dum la fenebra servo. Li demandis se mi volis kopion. Mi diris ke jes. Mi ankoraxu atendas al ĝi. Mi volus afiŝi la tekston de la teatraĵo en la Caitlin Clarke Page antaŭ ŝia naskiĝtago. Nun mi afiŝos ĝin kiam mi ricevos ĝi ... se ĝi venos.

Debbie

Mia amiko Debbie gajnos la magistron post multaj jaroj de malfacila laboro esplora kaj instrua. Ŝi havos bone merititan ferion kun ŝia edzo; poste ŝi komencos novan oficon en Indianapolo.

DeAnne

DeAnne estis kundungito kiam mi laboris en la biblioteko kiel studento en Ball Ŝtata Universitato. Tio estis antaŭ dek ok jaroj. DeAnne ankaŭ laboris kaj esploris multajn jarojn, antaŭ ol ŝi gajnis la licencojn inĝenierajn. Kaj ŝi gajnis ilin dum eduki filon.

Mi restis en kontakte kun DeAnne post mia diplomado. Mi konis ŝian patrinon Silvia, kaj per ŝi mi sendis al DeAnne karton kristnaskan ĉiujare.

Silvia nove emeritiĝis la pasintan sabaton post pli ol dudek jaroj de servo al la biblioteko. Dum la adiaŭa festo la pasintan merkredon mi renkontis kun DeAnne. DeAnne ne rekonis min komence. Tuj mi diris, "Ŝi vidas min kaj ne rekonas min." Ŝi tuj rekonis mian voĉon, kaj mi ricevis grandan brakumon.

DeAnne edziniĝis al pastro antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi estis administo por iu kompanio apud Indianapolo: Miaopinie la ofico malŝparis ŝian talenton eĉ se ŝi enspezis pli multe jare ol mi povis jardeke. DeAnne forlasis tiun oficon por eduki ŝiajn du novajn filiojn. Ŝi portis la bebojn al la festo.

30a majo 2005

semajnfino

bela vetero

Hodiaŭ estas la fina tago de tritaga semajnfino, kiu estas la neoficiala komenco de la somero. Estas sune tra la semajnfino. Mi vidis familiojn havante fajrrostfestojn por ĝui la belan veteron kaj por celebri la aŭtokonkuron indianapolan.

granda fiŝo

Mi piediris al la domo de mia fratino Viki unu tagon. La vojo al ĉe mia fratino transiras ponton super rojo pasante mian vilaĝon. La rojo estas klara kaj kvieta krom post pluvo. Rigardante al la rojo mi povas vidi grupojn de fiŝetoj ne pli longaj ol du aŭ tri centimetroj.

Tamen tiutagon mi rigardis: Jen granda fiŝo. Ĝi estis tridek centimetrojn longa kun rustaj flankoj. Ĝia buŝo estis sub ĝia kapo, manĝante laŭ la fundo de la rojo. Alian grandan fiŝon de la sama speco mi vidis de la alia flanko de la ponto. Mi demandis pri ĝi poste, kaj onidiris al mi, ke la fiŝo estis probable karpo.

lumdiskegingo

Viki aĉetis novan lumdiskegingon por ŝia komputilo antaŭ du monatoj. Tamen, necesis al mi atendi ĝis ŝi kompletigis la plej freŝajn taskojn de redaktado.

Dimanĉon mi iris al la domo de mia fratino por instali la lumdiskegingon. La tasko estas simpla: elpreni la originalan lumdiskingon kaj instali la lumdiskegingon en la vaka spaco. Tamen necesis al mi pozi fojfoje dum mia fratino fotis la paŝojn de la procedo por estigi instrukciojn por amiko en Singapuro.

Postinstale kaj la mastruma sistemo Vindozo 2000 kaj la lumgravura programaro Nero tuj trovis la lumdiskegingon. Viki ankaŭ eltrovis, ke la lumdiskegingo povas montri lumdiskegojn de animeo direkta el Japanujo — kiu estas en malsama holivuda lumdiskega regiono al la nia.

vundita piedfingro

La saman dimanĉon mia alia fratino Tinjo segis grandegan tabulon de krucoplakaĵo. La tabulo falis sur ŝian grandan piedfingron, ŝirante ĝin malferme kaj rompante la oston en la piedfingro. Panjo kaj Viki devis preni Tinjon al la malsanulejo en Mariono por purigi kaj kudri la vundon. Mi nutris la katojn kaj faldis la litkovrilojn sur la vestoŝnuro. La litkovrilojn mi metis en ŝia aŭto ĉar mi ne volis la katojn kuŝi sur ili.

mia ofico

Mia ofico ĉe la bibliotekaro de Ball Ŝtata Universitato finos post unu monato. Ŝajnas, ke mia laboro ankaŭ finas, sed tio ne estas vera.

Tiu problemo pri la nehavebleco de ambaŭ serĉiloj per ĉelaj telefonoj estis klarigita. Ni ĵus ricevis du ĉelajn telefonojn por testi: BlakBerio 7510 kaj Motorola iDEN 710. La vebfoliumiloj en ambaŭ estas bazita sur OpenWave 4.1, sed ili povas ankaŭ montri bildojn PNG-formatajn.

Per iu alia ajn vebfoliumilo la vebejo bibliotekara kaj la du vebaplikaĵoj aspektas kaj funkcias bone. Per la vebfoliumiloj por la ĉelaj telefonoj la vebejo aspektas malbone kaj la vebaplikaĵoj ne funkcias preter iliaj informmendpaĝoj.

Nature la ĉelaj telefonoj estas krudaj kompare al la plej freŝaj ĉelaj telefonoj haveblaj ĉe universitato. Kaj la vebejo mem estas videbla, kaj ĝiaj hiperligoj funkcias. Ĝi estas nur vide malneta. Tial mi ne faros ion ajn pro ĉelaj telefonoj jam eksmodaj.

La problemo de la vebaplikaĵoj, tamen, estas pli serioza: ili ne funkcias por ia ajn ĉela telefono. La koro de la problemo estas, ke vebservila eraro okazas kiam informmendo sendiĝas al la vebaplikaĵo. La eraro diras "HTTP 405: ne licanta metodo", kie la metodo de transsendo estas aŭ GET aŭ POST. "GET" sendas la mendon unupaŝe per la adreso; "POST" sendas la mendon dupaŝe per servilaj variaĵoj.

Mi ne estas la sola atestanto al tiu ĉi problemo: mi kaj mia kunprogramisto legis la majkrosoftan vebejon kaj afiŝis petojn por helpo pri la problemo al majkrosoftaj novaĵgrupoj. Ni ne ricevis demandon.