La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2005

6a julio 2005

Resume mi estis la programisto en iu projekto ĉe la bibliotekaro de Ball Ŝtata Universitato. La celo de tiu projekto estis la haveblado de la rimedoj kaj servoj bibliotekaj por uzantoj de poŝkomputiloj kaj ĉeltelefonoj. Mi estas sukcesa plejmulte: Estas vebejo biblioteka poŝkomputila; kaj ankaŭ du vebaplikaĵoj per kioj oni povas atingi informojn pri la libroj kaj aliaj tenaĵoj de la bibliotekaro.

Tiu ofico finis la pasintan ĵaŭdon. Estas bone: Mi tuj ricevis alian oficon samspecan. La ĉefbibliotekstioj tiel ŝatis mian laboron.

La unuaj tagoj en mia nova ofico estas kvietaj ĉar plejmulte da la stabo estas feriata. Mi estis donita nenion specifan fari, do mi laboradis kvazaŭ la eksa ofico daŭris. Mi ordigis mian laborejon antaŭ la feria semajnfino, kaj ĉi-semajnon mi verkas la finan raporton pri la projekto.

La feria semajnfino pasis kviete. Mia vilaĝo havis fajrflorojn je vespero dimanĉa; ili estis tre imponaj ol antaŭaj jaroj. Mia patrino rimarkis, ke ŝi ne rekonis iun ajn ĉe la festo. Mi ne miris pri tio: Miaj klasanoj en liceo estas aŭ mortaj aŭ disirintaj de la vilaĝo. Sole kelkaj restas.

La vilaĝo okazigis siajn fajrflorojn la tagon antaŭ la kvara por lasi nin ĉeesti fajrfloroj en aliaj urboj. Mi ne ĉeestis tiel, sed veturis al pligranda Indianapolo por viziti la magazenon Fry's. Tie mi aĉetis memorbastonon novan kun pli multan memoron en titaniŝtala ŝelo kaj kun retirebla konektilo.

Ĉe Fry's mi ankaŭ rigardis al la aŭtaj radiofonoj. La radiofono en mia aŭto estas mortonta: Mi ne povas plu ricevi signalojn el la stacio publika en Muncio se mi ne estas en Muncio mem. Tamen la radiofonoj aŭtaj estas karaj: La plej malkara estas okdek dolaroj. Mi atendas ĝis la venonta salajrpago antaŭ ol mi aĉetos anstataŭan radiofonon.

Mi aĉetis malkaran programon por Vindozo, kies nomo estas Konfabulatoro. La programo lasas onin montri sur la supro de Vindozo utilajn programetojn tiajn kiel horloĝo, kadrita bildo (ŝanĝanta fojfoje), kalendro, farendlisto, novaĵfidro, kaj simile. La aspekto estas kiel la Makintoŝo OS X: tre kula! Miaopinie la dudek dolaroj estas bone elspezitaj.

24a julio 2005

vetero

La Hundaj Tagoj estas tiel nomitaj ĉar Siriuso, la Hundoŝtelo, leviĝas kun la suno dum tiuj tagoj, inter la tria de julio kaj la dek-unua de aŭgusto. Tradicie tiuj estas la plej malvarmaj tagoj de la somero, kaj ĉi tiu jaro tenas vere al tiu tradicio.

La vetero estas tre malkomforta. Antaŭ du semajnoj la ceteraĵo de urakano Deniso venis al Indianio kaj malrapide disfalis, etendante pluvon kaj malsekan aeron tra la tuta ŝtato. La ceteraĵo, kiel ĉelego de malalta premo, tenis la ĵetfluon en la nordo kaj do certigis varmegan veteron por ni.

Ĉi-semajnfinon la aero estas tre varmega kaj malseka. Do mi ne iris el la domo krom mallongaj veturoj al la butiko. Eĉ en klimatizita ĉambro mi ŝvitas.

mia ofico

Ŝajnas al mi ke la sola tasko en mia nova ofico estas la verkado de artikoloj kaj dokumentoj kaj la subtenado de la vebejo por poŝkomputiloj. Mi volas labori pli dum la cetera tempo de mia ofico.

mia aŭto

Mi aĉetis novan radiofonon por mia aŭto antaŭ du semajnoj. La drataĵo konektanta estas pli malsimpla ol por komputilo, kaj necesis al mi plani kiel konekti la diversajn dratojn inter la nova radiofono kaj la aŭto.

Mia frato Vilĉjo, kiu estas fano de aŭtoj kaj vizitis de Miĉigan-Citio, kontrolis mian drataĵplanon kaj diris jes. Li ankaŭ diris al mi pri "tordoligiloj", per kiuj oni kuntordas du dratojn sen lutado.

Mi aĉetis pakaĵon da tordoligiloj. Unu vesperon mi konektis la radiofonon al la drataĵo de la aŭto. Poste mi glitis la radiofonon en la panelon. Fine mi startis la aŭton kaj ŝaltis la radiofonon. Ĝi funkciis!

animeo

Mi estas fano de animeoj. Mia fratino Viki konigis min al animeoj dum la malfruaj 1990-oj, kaj la unuaj animeoj televiditaj de mi estis Denei Ŝoŭĵo (Vidulino Ai), Kimagure Oranĝrod, kaj animefilmo Mijazakia.

Mi kolektis animeojn dum la jaroj, kiam plejmulte da animeoj estis havigeble sole per aliaj fanoj, kiuj ofte tradukis la parolon al subtitolita angla teksto. Animeoj estiĝis sufiĉe popularaj, ke usonaj kompanioj kiel AnimEigo, ADV kaj Central Park Media estiĝis por vendi ilin. Fine eĉ holivudaj kompanioj vendis animeojn kaj importitajn kaj faritajn hejme.

Kiel animefano mi faris liston de mia kolekto de animeoj. Mi lasis la liston por du jaroj ĝis hodiaŭ, kiam mi freŝigis ĝin. Mi miras pri la ŝanĝojn en la mondo de animeo montrate de la listo. Animedomoj aperas, renomigas sin, kaj malaperas. Usonaj kompanioj disdonas animeojn (Metropolis kaj Final Fantasy per Kolumbio/TriStar, La Animatrico per Warner Fratoj, kaj la filmoj Mijazakiaj per Disney). Kaj la formato de animeoj iras de bendo al lumdisko.

Mi aĉetis plejmulte da animeoj kiel bendo ĝis antaŭ tri jaroj. Mi planas anstataŭi iom da la bendoj per lumdiskoj, ĉar la lumdisko kaj ĝia ujo plenas malpli multan spacon ol bendkaseto. Mi faras jam miajn ekzemplerojn de la filmoj Mijazakiaj, Kimagure Oranĝrod, kaj Vidulino Ai.

21a aŭgusto 2005

mia ofico

Dum la pasinta monato mi estas jam tre okupata.

Inter miaj kundungitoj estas iu Budio, kiu estas la administo de la arĥivsistemo por la digitala kolektaĵaro de la universitata biblioteko. Onidiras, ke Budio laboras tre bone en lia ofico.

Bedaŭrinde Budio devis foriri portempe. Budio estas indoneziano, kaj tial bezonas laborvizon por labori tie ĉi. Tiu vizo finiĝis, kaj ne licis al li labori plu ĝis li ricevis novan vizon. Longa tempo pasas nun ĝis vizo renoviĝas pro pli strikta bezono por sekuro.

Dume mi ricevis la oficon provizoran por admini la digitalan kolektaĵaron, inkluzive de riparoj de kodfuŝoj kaj helpo al la fako bibliteka de arĥivoj, kun iom da helpo de Budio. La refunkciado de kromprogramo PowerPoint, kio ŝanĝas aron da digitaligitaj diapozitivoj al prezentaĵo, kaj kio ĉesis funkcii post promociado, estis mia plej bona laboro ĝis nun.

Dum mia laboro de la arĥivsistemo mia laboro pri la mobila vebejo atendas ĝis mi povas reveni al ĝi. Tamen mi memoradas ĝin; fakte necesas al mi verki raporton pri kiel estigi vebejon por mobilaj foliumiloj.

la feliĉo de mia ofico

Mi amas mian oficon. La laboro plaĉas al mi. Mi ŝatas la medion de la universitato. Miaj estroj estas bonaj (la vico de bonaj estroj rekomencas!).

La nuna ofico finiĝos je la fino de tiu ĉi monato. Tamen, mi aŭdis parolon pri alia etendaĵo al mia ofico. La etendaĵo estas probabla, sed mi ne estas certa pri ĝi, do mi ne esperas al io ajn.

Antaŭ du tagoj necesis al mi akiri provizoran parkpermeson por parkadi en la universitataj parkejoj. La tasko pasigis unu horon, kaj por kompensi la perditan tempon mi cedis mian tagmanĝtempon.

malfacilo venonta?

Estiĝis ebla malfacilo. La patrino de iu amikino el mia studentaj tagoj emeritiĝis post kvarona jarcento en ofico ĉe la departamento por instrurimedoj. La departamento dungis iun por anstataŭi ŝin. Tiun novan dungito estas la edzino de mia eks-estro de la banko!

Mi kontrolis la vebejon de ŝia eks-dunginto, lernante, ke ŝi rezignis plifrue ĉi-monate. Ŝajne aŭ ŝi ne povis plu toleri la infanojn tie aŭ ŝi bezonis pli bonan oficon.

Mi ne scias ĉu ŝi eĉ memoras min. Mi renkontis ŝin sole dufoje. Eblas, ke ŝi ne memoras plu min. Mi esperas tiel, ĉar necesas al mi labori kun ŝi.

14a septembro 2005

mia ofico

Mia ofico en la biblioteko de Ball Ŝtata Universitato estas etendita ĝis la fino de la jaro. mi estas vere feliĉa.

Mia ĉefa devo dum la pasinta semajno estas la instalado de novaj komputiloj por la aliaj stabanoj. Mi estas asignita tiun ĉi taskon ĉar la ĉefteknikisto havis tro da siaj taskoj kaj bezonis helpon. Mi instalis ses komputilojn ĝis nun, inkluvize de la mia. Mi estas ĝoja fari tian laboron. Ankaŭ mi estas ĝoja esti libera de mia eksa komputilo, kiu estis malrapida starti kaj funkcii.

Budio, kiu adminas la ciferecan bibliotekon, revenis post la solvado de lia viza malfacilo. Mi vice revenis al mia laboro pri iu malfacilo de bildoj el la cifereca biblioteko.

Mia alia devo krom teknika helpo estas la estigado de programo por montri la diapozitivoj arĥitekturaj el la cifereca biblioteko. Tiuj diapozitivoj estas kopirajtitaj, kaj tial sekurigitaj por ke sole universitataj studentaro, fakultato kaj stabo povu uzi ilin. La programo konstruas prezentaĵon diapozitivan el la bildoj en la cifereca biblioteko, sed ne antaŭ ol ĝi identigas la uzanton al la biblioteka servilo.

La kuratoro de la arĥitektura diapozitivaro ĝenerale ŝatas la programon, sed deziras ion alian: Projekto MDID, kiu povas montri diapozitivan bildon kaj konstrui vebprezentaĵon el tiaj bildoj. MDID estis malakceptita favore de la nuna cifereca sistemo CONTENTdm. Tamen mi volas estigi ion similan al MDID kiel anstataŭo al mia programo, ĉar la programo ne povas uziĝi en Makintoŝoj.

mia aŭto

Mia ŝanco ne estas tre bona pri mia aŭto, aŭ pli precize la pneŭmoj, du el kioj estis pikitaj de ŝraŭboj. Necesis al mi anstataŭi unun kaj fliki la alian. La tempo estas probable nun aĉeti novan pneŭmaron, kiu kostos pli ol ducentaj dolaroj.

novorleano

Mi miris, ke la uragano Katrino estis fortega kiam ĝi frapis la marbordojn de Luisiano kaj Misisipio. La detruado de Katrino estas preskaŭ nekredebla.

Mi ne miris pri la detruado de Novorleano aŭ la rezultanta anarĥio en la nova golfeto de la lago Ponĉetrejno. Novorleano estas komerca urbo kun malbonfamo de politika subaĉetemo kaj kruelo al ĝiaj malriĉuloj, kiuj loĝis en kvartaloj sub la nivelo de la lago. Dum la digoj rompiĝis kaj la lago inundis la urbon, la polico disfalis kaj la malbonuloj regis la urbon.

Montriĝis, ke la manoj de la usona registaro estis malfortaj. La usona registaro malkreskigis monprovizon por la subtenado de la digoj ĉirkaŭ Novorleano, plejmulte de kiu estas sub la nivelo de la lago. Ĝi ankaŭ kripligis la nacian agencion por urĝadminado (FEMA) kaj asignis al ĝi malkompetentan estron. Tial Katrino rompis la digojn kaj inundis la urbon; lasis la travivantojn al malsano, danĝero kaj morto multatagon; kaj montris la malforton de la usonan registaron.

Mi dubas, ke la urbo iam resaniĝos. Oni rekonstruos la urbon ĉar ĝi estas komerca urbo kaj ĝiaj turismaj lokoj (kiel la Vjeŭkareo, l' antikva kvartalo franca de la urbo) eskapis detruadon. Tamen la rekonstruota urbo neniam estos la sama urbo kiel antaŭ la uragano. Kaj la plejmulte da la travivantoj, post kiam ili foriris de la urbo, probable neniam revenos.

Mi estas laca je la rakontoj de la usona publika radiofonio pri la ĉarmo de Novorleano. La urbo estas korupta kaj kruela, kaj ĝiaj viktimoj estas fine eskapintaj. Estas malŝage kaj malbone persvadi ilin reveni tien. Estas malsaĝe ankaŭ rekonstrui la urbon preter la nature alta parto de la urbo (kiel la Vjeŭkareo), tamen tia laboro fariĝos.

17a oktobro 2005

mia patrino

Mia patrino estas en la malsanulejo. Ŝi vundis unu el siaj genuoj antaŭ jaroj, kaj la kartilago en la malsana genuo estas preskaŭ eluzita. Meĥanika genuo instaliĝis ĉi-matene; ĝis nun ŝi fartas bone.

mia ofico

Mia ofico estas ankaŭ bona. Nun la plejmulto de mia labor estas en teknika helpo.

La ĉefa tasko estas kun Maĉjo G5: Mi reinstalis la mastruman sistemon kaj programojn, igis ĝin saluti la universitatan lokareton kaj sendi prespetojn al publikaj presatoroj. Tioj estas mirindaj atingoj al mi, ĉar ĝis antaŭ tri semajnoj mi neniam uzis Maĉjon ian ajn.

Aliaj taskoj inkludis la instaladon de novaj komputiloj por kundungitoj, kaj la solvadon de presatoraj malfaciloj.

Mi ankaŭ prenas iom da la taskoj de kundungito, kiu rezignis la pasintan vendredon por iri al Kalifornio kaj estiĝi pastro. Mia fako donis al li adiaŭan tagmanĝon ĉe restoracio meksikia; la nutraĵoj estis bongustaj.

La ofico de tiu kundungito estas libera. Mi deziras ĝin, parte ĉar mi volas labori en medio universitata, parte ĉar mi volas plenatempan oficon por toleri la elspezon de loĝado en mia propra loĝejo. La intervjuoj por la ofico estas ĉi-semajnon.

oficintervjuo

La pasintan mardon mi intervjuis por la ofico de programisto asistanta en privata kolegio liberalarta. Mi estis intervjuita de du administoj, de du komitatoj (unu el programistoj, unu el uzantoj), kaj de la estro de la biblioteko, kiu ankaŭ adminas la komputilservoj.

Mi lernis ke la reto de la kolegio kreskis kiel vegetaĵo: La unua administo de la reto estis profesoro de historio, kiu estis elektita pro lia plia scio de komputiloj. La reto ne funkciis bone, sed ĝi funkciis ja. La profesoro emeritiĝis antaŭ unu jaro; kaj la kolegio nun laboras por modernigi ĝian reton.

Post la intervjuoj iom el la stafo prenis min al falsmeksikia restoracio kaj nutris min bone.

muzetagoj

La ĉiujara festivalo de mia hejmurbo devis esti speciala ĉi-jare pro la kvindeka jarreveno de la morto de James Dean, kiu estas tombigita ĉi tie. Ve, la festivalo estas nek speciala nek eĉ bona. La alta prezo de benzino malinstigis vizituntojn, kaj pluvo dum la fina tago mizerigis vizitintojn.

librovendo

La subtenklubo por la vilaĝa biblioteko havis librovendon dum la muzetagoj sub tendo apud la biblioteko. Malgraŭ la vetero kaj la kaŝata loko de la tendo malantaŭ la stratvendistoj, la librovendo fartis tre bone. Mi nun havas multe da mono por la subtenado de programoj por la biblioteko.

vindozo: vera malbeno de la mondo

Mi posedis mian komputilon por preskaŭ tri jaroj. La Vindozo en mia komputilo funkciis bone ĝis antaŭ unu monato. La komputilo estiĝis tiel dolore malrapida, ke mi estis devigita reinstali Vindozon kaj ĉiom da miaj programoj. La komputilo funkciis bone dum tempo. Poste mi instalis la simulludon SimCity 4 kaj ĝian apartan kromprogramon Rush Hour. Ial nesciate al mi, Vindozo paneis.

Estas bone, ke mi havas ekzempleron de Vindozo, kiu inkludiĝis kun mia komputilo kaj tial estas neaktivigenda. Mia dua reinstalado funckias bone. Kaj, ĉifoje, mi aĉetis eldonon de SimCity 4, en kio simulludo kaj kromprogramo estas kombinita en unun.

26a oktobro 2005

mia patrino

La pasinta vendredon mia patrino revenis de la malsanulejo, kie ŝi ricevis novan genuon artefaritan. Mi ne esperis ŝian revenon ĝis dimanĉo, do tio al mi plaĉis.

Mia patrino devas ekzerci la novan genuon dum ĝi kuraciĝos; kaj la genuo estas ankoraŭ dolora. Tamen mia patrino ŝajnas toleri la genuon bone.

ne vizito

Ankaŭ mi esperis viziton de miaj plej junaj genepoj la pasintan semajnfinon. Evidente ilia patrino, montrante maloftan prudenton, persvadis ilin resti hejme.

mia ofico

presatoro nova

Antaŭhieraŭ mi starigis novan laseran presatoron al la fako de periodaĵoj kaj rezervitaj libroj (Porolo). La eks-presatoro tie ricevis tre pezan uzon kaj ekpaneis. La nova presatoro tenas pli multan paperon en pli multaj bretoj, inkluzive de breto tentanta 1500 foliojn.

La publikaj presatoroj en la bibliotekaro traktas prestaskojn jene: Uzantoj sendas prestaskojn al eniga prestaskvico. Iu presatoro ricevas prestaskojn de eliga prestaskvico. Inter la eniga kaj eliga estas stacio malkaptiga kun ekrano montranta la taskojn en la eniga. Uzanto malkaptas ties taskon per elekti ties taskon kaj premi butonon, sendante la taskon en la eligan por presado. Iu ajn tasko nemalkaptota post du horoj estas forĵetota.

Kial ĉiom da la paŝoj? La bibliotekaro volas kontroli la kvanton da papero uzata de la presatoro, kaj la uzado de ĉiu presatoro. La programo de la stacio malkaptiga, VendPrint, ankaŭ lasas pagigi por ĉiu folio de presita papero.

renovigaj komputiloj

Ĉiu komputilo publika en la Porolo ricevas tute novan enhavon de ties durdisko. La enhavo inkludas novajn programojn kaj aliron al la nova lasera presatoro per VendPrint. Mi laboris pri la renovigado lundon tra hodiaŭ.

Lundon pro miskomprenitaj instrukcioj mi faris la unuajn komputilojn malbone. Post klarigado mardon mi laboris tre pri bone, renovigante dek du el la dudek komputiloj en la Porolo. Hodiaŭ mi renovigas ok komputilojn kaj kompletigis la taskon.

opinio

Mi ĉiam opiniis, ke la Usono invadis Irakon pro petrolo kaj pro la bezono de la nuna prezidento por ĝustigi la malsukceson de lia malkompetenta patro. Tamen la invado mem estas estigita malkompetente de lakeoj de la vicprezidento, kiuj opiniis, ke ili povos militi malkare kaj ke la irakanoj salutos la invadantajn usonanojn amike. Je ambaŭ kalkuloj tiuj lakeoj estis malĝustaj.

La armeo de la Usono estas ankoraŭ en Irako. Ni pagas la prezon de ĝia ĉeesto per:

Mi ĉiam opinias, ke la prezidento estas mensoganto kaj malsaĝulo. Tamen tiu fraŭdulo gajnis la prezidenton juste la pasintan jaron. La usonanoj reelektis lin al lia ofico ĉar al la plejmulto da usonanoj la alternativa kandidato estis eĉ pli malbona. Plejmulto da usonanoj opinias, ke la partio demokratia estas partio de strangeguloj kaj perversiuloj, kiuj pli ŝtelas imposte la monon de laboremaj usonanoj kaj pli amas kisi la pugojn de livismaj eŭropanoj ol servi ilian propran patrujon. Tial la partio demokratia malpliiĝas.

31a oktobro 2005

nova oficintervjuo

Hodiaŭ estis al mi intervjuo por la ofico de analizisto por mikrokomputiloj, sistemoj kaj retoj (angle MSNA). La ofico estas malprovizora, pagas pli bone ol mia nuna ofico, kaj havas pli diversan specon de laboro. Krome mi povos resti en la biblioteko kun ĉiom da libroj.

La intervjuo estas originale okazonta je merkredo; tamen, unu el la du aliaj kandidatoj por la ofico retiris je dimanĉa posttagmezo, kaj mia estro petis al mi intervjuiĝi ĉi-posttagmeze. Mi konsentis.

Mi laboris sufiĉe longe por freŝigi la staciojn malkaptigajn en la fako referenco (kaj por eltrovi la apenaŭan paneon de unu el ili). Poste mi rehejmigis kaj vesti sin en kompleto kaj kravato. Mi revenis al la biblioteko por la intervjuo.

Efektive la intervjuo estis pluraj intervjuoj, inkluzive de prezentado antaŭ grupo de bibliotekaj dungitoj. Antaŭ dek jaroj mi evitis tian prezentadon, por ke mi ne foligu min publike. Hodiaŭ ne estis timo en mi kiam mi staris antaŭ la grupo — kaj foligis min. Mi simple ne parolas bone, kaj tiu fakto estis evidenta al ĉiuj. Malgraŭ tio miaopinie mi bonstatis.

Mia celo estis kredigi la koleganojn kaj kundungitojn, ke mi havas la scion kaj lerton por esti bona MSNA. Mi esperas al mia sukceso, sed mi ne scios ĝis la fino de tiu ĉi semajno.

2a novembro 2005

mia nova ofico

Ĉi-matenon mi estis alvokita al la oficejo de la dekano de la universitata bibliotekaro. La dekano kaj mia estro estis en kunvenejo apud lia oficejo. La dekano diris al mi, ke mi estis la plej taŭga el la du kandidatoj por la ofico MSNA. Mi ricevis la oficon, ĉar mia laboro kaj solvipovo plaĉas al mia estro kaj la dekano. Mi ĝoje akceptis la oficon.

La ofico MSNA (analizisto por mikrokomputiloj, sistemoj kaj retoj) salajras pomonate, inkludas bonajn sanasekuron kaj pension, kaj lasas min ĝuadi la krombonaĵojn de la Universitato. Tiu ĉi ofico estas la plej bona el ĉiuj miaj pasintaj oficoj. Mi atendis pacience kaj longatempe, por ke Dio donu ĝin al mi, kaj mi dankas multe al Li plenkore.

Mi telefonis mian patrinon por sciigi ŝin pri la nova ofico. Mi ankaŭ retpoŝtis al mia fratino Viki. Patro estas en malsanulejo, tamen panjo diris al li telefone. Mi retpoŝis miajn dankojn al miaj du eks-kundungitoj de la banko, kiuj estis miaj referencoj dum mia laborserĉo.

mia nuna ofico

Dume mi laboras en mia nuna ofico dum la cetero de la semajno.

Solvado de malfacilo pri publika lasera presatoro kaj ĝia malkaptiga stacio komencigis mian semajnon. Mi ankaŭ devas verki plu artikolon pri la poŝkomputilprojekto, kiu estis mia unua ofico en la biblioteko. Mi volas kompletigi la artikolon antaŭ postmorgaŭ.

La fako ricevis kvar novajn Makintoŝojn iMak G5. Mi prenis unu el ili por testi ĉu mi povas enigi al la universitata reto sendrate per AirPort. Post du horoj de eksperimentado kaj konversado kun mia kunteknikisto Kirk, mi decidis, ke konektivo inter iMak kaj la reto ne eblas sen eterreta kablo.

halovino

La ferio de fantomoj venis kaj iris. Mi helpis mian patrinon doni dulĉaĵojn al vizitantaj infanoj en diversaj kostumoj. La ferio tamen ne havas tiom feriulojn kiom dum pasintaj jaroj, plejmulte pro la minaco de pluvo.

4a novembro 2005

Hieraŭan matenon mi vizitis la kuraciston por kontroli mian sanon kaj por ĉerpi iom da sango por testado. Por la ĉerpado necesis al mi fasti almenaŭ dek du horojn antaŭ la vizito. La vizito estis plaĉa (krom la ĉerpado).

Mi diris al la kuracisto pri doloreto super mia liva okulo. Mi kredis ĝin trotirado de okulmuskolo. La kuracisto ekzamenis miajn okulojn, vangojn kaj nazon; kaj decidis ke estis al mi sinuskatoro. Mi ricevis iom da piluloj Singulair(km) por malstreĉi la premon en miaj sinusoj.

La vizito ne estis tre longa, sed la veturado al ofico estis. Mi komencis oficon je 0945 h-o, kaj laboris ĝis 1600 h-o sen mia duonhora tagmanĝpaŭzo. Mi estis tre okupita:

Mi memoras nun, ke mi promesis min, ke mi gajnos la atestigado de sistemasociato Majkrosofta (MCSA) se mi ricevis la oficon MSNA. Nu, mi ricevis tiun oficon; do necesas al mi gajni tiun atestigadon. Mi bezonas komprenon de la servilo Majkrosofta almenaŭ ĉar tia scio estas necesa por ĝuste uzi la prestaska programon VendPrinto.

Pri VendPrint mi petis helpon de la reprezentisto de VendPrint, kaj la respondo sendita al mi estis sensenca. Mi devos paroli al tiu morgaŭ.

Hieraŭ estis tre longa tago. Se la venonta tago estas tiel longa, mi ne iros al la kunveno de la klubo sciencfikcia Whoosier Network ĉar mi estos tro laca.

12a novembro 2005

tago jarrevena de Panjo

Hieraŭ estis la jarreveno de mia patrino. Mi fabrikis jarrevenkarton por ŝi. Ĝi estas kurioza karto kun piediranta kuko kaj la vorto 'cakewalk' (speco de usona danco). Vere mi fabrikis la karton ĉar mi ne havas tempon por aĉeti jarrevenan karton.

tago de la veteranoj

Hieraŭ estis ankaŭ la tago de veteranoj. La ferio komerce estiĝis post la unua mondmilito por rememori la mortajn soldatojn. Tamen la Usono havis jam ferion por la mortintoj, do la 11a de novembro estiĝis la ferio de la vivantaj veteranoj. La registaroj federa kaj ŝtataj celebras la ferion, tamen krom ili la ferio ne plu estas celebrata multe.

prezidento ploraĉa

Bedaŭrinde la granda okazo de la ferio estas parolo de la prezidento ĉe iu armebazo. La prezidento devus meti la memorigan florkronon antaŭ la tombo de la nekonata soldato en Vaŝintono. Anstataŭ tiu fia vicprezidento Ĉejni metis la florkronon. Dume la prezidento estis ĉe tiu armebazo ploraĉante pri la publika respondo al la evidentaj veroj:

La lakeoj rompis la leĝon kaj perfidis la nacion. Tamen sole unu el ili estis formale akuzata. La aliaj lakeoj eskapis ĉar ili havis la protekton de la prezidento, kiu tro valoras lojalon super eĉ vero kaj virto.

opinio

Mi rediras al vi, ho mondo, ke la usona prezidento estas mensoganto, kaj liaj lakeoj en la Blanka Domo kaj en Kongreso estas fiaj.

Tamen, la prezidento estis reelektita la pasintan jaron ĉar al la usona popolo ne estis vera alternativo. Laŭ la plejmulto da la usona popolo, la partio demokratia estas tro multe la partio de ni kisu la pugon de Eŭropo multafoje, ĉar Eŭropo lasas nin por ŝteli imposte de la malklera popolamaso kaj por niki iun, kiun ni povas kapti. Tio estas trosimpligo, vere, sed esprimas la volon de tiu popolo en la vasta usona lando inter la marbordoj: la vasta lando nerimarkata de iu eŭropano, kiu kutime ne iras preter la mutaciaj mondetoj de Novjorko kaj Vaŝintono kaj Losanĝelo. Kaj poste la eŭropanoj miras per la reelektado de tiu mensoganto.

Jes, mi diris tion je la pasinta jaro. Mi kredas al la neceso por rememorigi ĉiujn pri la vanigado de la ordinara usonano, kiu volas kredi al sia rego super la okazoj de sia vivo. Tia kredo estas la espero en la antikva greka senco, per kio oni sin trompas ke la estonteco estos pli kaj pli bona.

Tia espero ne estas sama al la kristana espero. Tamen kiel malmultaj homoj estas kristanaj, kiel malmultaj usonanoj estas kristanaj. (Ne lasu la preĝejojn kaj la konfesiojn kaj aliajn eksteraĵojn trompi vin!) La kialo por tia stato estas temo por alia tago.

20a novembro 2005

interesa semajnfino

Sabatan matenon mi faris mian civitan servon. Nu, fakte mi faris la laboron ĉar mi ne povis toleri la vidon de la malordo. La 'malordo' estas la multaj mortaj folioj en la gazono de mia fratino Tinjo. Tinjo vizitas miajn nevinojn en Misurio, kie la plej juna estas en kolegio kaj kie ambaŭ nun diskutas.

Mi nutras la katojn de mia fratino ĉiuvespere dum ŝia ferio. Mi vidas la gazonon kaj la amason de folioj en ĝi, kaj mi estiĝis laca pri la malordo. Do mia unua okazo de la mateno post matenmanĝo estis la rastado de la folioj el la gazono sur la strato por la vilaĝa folisuĉkamiono.

Mia rastado estas la fina ĉar la folioj estas el la plejmulto da la arboj. La vetero nun estiĝas frosta, eĉ en la suno. Tio estas bona al mi, ĉar mi povas surhavi trikotojn aŭ sveterojn. Sveteroj al mi plaĉas.

Dimanĉan matenon mi iris al la supretaĝa necesejo apud mia dormĉambro, rigardis en la necesejo, kaj vidis mortan muson flosantan en la akvo. Jes, tio vekis min! Post miaj lavado kaj matenmanĝo, mi fotis la mortan muson kiel pruvaĵo de ĝia ekzisto. Poste mi elprovis la kadavron kaj elĵetis ĝin.

Estas la unua okazo de muso (vivanta aŭ morta) en la supretaĝo de mia domo. Estas malfacile kredi kiel muso venis al la supretaĝa necesejo. La kloaka tubo estas tro alta kaj tro rekta por grimpado. Mi ne portis la muson el la biblioteko aŭ aŭto en la domon: se tiel mi trovus truon en mia tornistro. Estas probable, ke unu el la du katoj portis la muson en la supretaĝon, kie ĝi grimpis en la necesejon kaj dronis.

nova ofico

Mi estas okupata de la nova ofico. Iom da la projektoj kompletiĝis, sed mi povas vidi novajn projektojn estigontajn pro la bezono por freŝigi la publikajn komputilojn kaj presatorojn. Mi pretigis kaj metis kvar novajn Makintoŝojn en la publika sekcio de la referencfako. Mi pretigis pruvan stacion taskkaptigan post la elprenado de fuŝoj helpe de la kompanio fabrikanta la taskkaptigan programon.

vidulino Ai

Estas longatempe post kiam mi laste pensis pri la japana bildstrio Denei Ŝoŭĵo (La vidulino) far Kacura Masakazu.

La bildstrio estis pri junuliĉo Joŭta. Estas sufiĉe malbone, ke la junulinoj ne ŝatas lin. Estas pli malbone, ke lia sekreta amatino Moemi konfesis ŝian amon por lia amikiĉo. Estiĝas la plej malbone, kiam lia amikiĉo tuj malakceptas ŝin, kaj ŝi estas korrompita. Duoble dolorigite, Joŭta luas "rendevjuan vidbendon" de mistera butiko, kiu aperas kvazaŭ responde al lia malĝojo. Estiĝas miraĵo kiam Joŭta ludas la vidbendon: La vidulino Ai venas el la televida ekrano kaj en lian vivon.

La vidulino devus estis dolĉa kaj obeema. Tamen la magnetoskopo de Joŭta estas difektita, do Ai estas aŭdaca kaj agresema. Ai tuj laboras pri la malfacila tasko por kunvenigi Joŭtan kaj Moemin, sed eltrovas neeblan amo al Joŭta en ŝia koro.

Ai revenas al mia memoro ĉar la forumo pri Ai kaj ŝia kreinto reaktiviĝis post monatoj de dormado. La temo estis la idento de iu bildo pri vidulino, kiun mi komence opiniis esti Len el la bildstrio. Fakte ŝi estis Jume el la romano bazita sur la bildstrio. La priparolo finis per bildoj el la mallonga bildstrio el la romano:

Kvar vidulinoj vizitas la varmfonton K2R: Haruno la pravidulino, Len el la bildstrio, Juu kaj Jume el la romano. Ili surhavas bankostumojn. Poste Ai alvenas. Ŝi estas tute nuda, kaj forte insistas por ke la aliaj estu ankaŭ nudaj!

Mi ne estas tute certa, ke S-ro Kacura laboradas, kvandam estas freŝa bildstrilibro M eldonita ĉi-jaron.

19a decembro 2005

dankdontago

Unu el la bonaĵoj de dungado en universitato estas la kvartaga ferio de dankdontago. Komercoj lasas dankdontagon sole: Iliaj dungitoj devas labori je la venanta vendredo. Ball Ŝtata Universitato, tamen, lasas la vendredon post dankdontago kiel ferio.

Dum mia dankdontaga manĝo kun mia familio (gepatroj, fratinoj, kaj plejaĝa nepino) ni manĝis meleagraĵon, terpomkaĉon, salvia falĉaĵon kaj maizon. La manĝo estis tre bongusta.

Poste dum konverso mia fratino Tinjo faris diron kuriozan: Nature tiuj, kiuj sidas tutatage kaj faras nenion, ne povas esperi lerni ion ajn. Ŝi ne klarigis la diron, kaj ni neniel havas ideon pri la signifo de la diro.

iksmaso

Mi sukcesis aĉeti ĉiom da la iksmasaj donacoj por tiu ĉi jaro. Mi estis kolereta kiam iu interreta butiko ne sendis unu el du menditaĵoj kaj miskomprenis mian komencan penon por ĝustigi tion.

La iksmasa pinio estas starigita kaj lumigita, kaj ĝi aspektas bele. La vilaĝo starigis ĝiajn lumaĵojn antaŭ pluraj semajnoj. Se ili ne estas vizititaj ofte, la kialo estas la malvarmego.

mia ofico

Jes, dankdontago estis antaŭ multaj semajnoj. Mi estas tre okupita ofice. En mia ofico mi subtenas la publikajn presatorojn. Tioj ĉi estas uzataj multege, kaj fojfoje paneas pro paperŝtopoj, taskoŝtopoj kaj aliaj malfaciloj.

Mi ankaŭ helpas miajn kundungitojn pri teknika subteno de komputiloj kaj retoj. Kaj mi laboradas en la projekto de movebla komputado, kiu daŭras malgraŭ la fino de la periodo oficiala la pasintan junion.

varmega oficejo

Normale mi amas surhavi sveteron. Tamen mi ne surhavi sveterojn dum la pasinta semajno. Malfacilo kun la ventumo en la biblioteko trovarmigis mian oficejon kaj aliajn ĉambrojn en la biblioteko. La malfacilo estis riparita antaŭ vendredo.

vetero mizera

Oficiale la vintro ne estiĝas, sed vetero taŭga al la vintro estas ĉi tiam. La vetero estas tre malvarma kun neĝado fojfoje. Mi malamas la vintron: La malvarmo kaj ventego estas severaj al mia aŭto, kaj la seka aero estas severa al miaj nazo kaj pulmoj.

25a decembro 2005

feliĉan iksmason!

Mia laborsemajno finis frue por komenci la ferio kvartaga.

La tago komencis per pluvo kaj finis per neĝo: La vetero estis perfekte mizera. Kaj estas nenie, kie iu ajn volas iri ĉiuokaze.

Mia familio malvolvis la donacojn kiam miaj fratinoj kaj nepino alvenis. Inter miaj donacoj ricevitaj estis sveteroj, pantalonoj, lumdiskegoj, orelmufo kaj ricevilo Bludenta. (Bludento estas sendrata mallonga konekto por komputiloj.) Mi ankaŭ ricevis donackartojn por restoracioj kaj librovendejoj.

Miaj lumdiskegoj estis Honeamisu no Tsubasa (la flugiloj de Honneamiso), Kamui no Ken (la Klingo de Kamui), Allegro Non Troppo, la tri aventuroj de Wallace kaj Gromito, kaj la unua sezono de Creature Comforts. La fina lumdiskego estas bazita sur la mallonga filmo Creature Comforts, kie bestoj parolas pri iliaj vulgaraj vivoj. Mi deziris la originalan filmon. Mi eltrovis, ke ĝi ne estas havebla krom uzita. Tial mi aĉetis uzitan lumdiskegon de la originala Creature Comforts helpe de kreditilo donite al mi de mia fratino Viki.

Viki mem ricevis pli gravan donacon: akvovarmigilo. Ŝia originala varmigilo paneis, kaj necesis al ŝi forĵeti ĝin. Nun ŝi ne havas varman akvon en ŝia domo; tamen nova varmigilo venos ĉi-semajne. Dume mia donaco al ŝi estis lana ŝultrokovrilo.

La manĝo estis la tradicia: ŝinko kun fromaĝitaj terpomoj, bakitaj faboj kaj harikotoj. Ŝinko ne plaĉas al mi; tamen, ŝinko estas tradicia manĝo iksmasa kaj mi manĝis ĝin pro la familio.

Mia patro ne estas parto de la iksmasa celebrado: Li estas malsana per stomaka kataro dum la pasintaj tri tagoj. Li atendas ĝis la fino de la kataro antaŭ ol li malvolvos liajn donacojn.

feliĉan kristmason!

Hodiaŭ estas ankaŭ la celebrado de la nasko de la Mesio Jeŝuo, la filo de Dio, kies vivo, morto kaj releviĝo estas la bazo de la kristana fido.

Tiu ĉi celebrado estas tre malfortike rilata la hodiaŭa ferio Iksmaso. Iksmaso estas nacia ferio kun tradicia garnituro el la antikva (antaŭ la fino de la dua mondmilito) Usono.

Estas kurioze, ke la solaj homoj vidantaj konekton inter Iksmaso kaj Kristnasko, estas tiaj homoj, kies kalsonoj estas malpurigitaj de la ideo de la komerca ferio kaj ĝia historio. Iksmaso tial estigas koleregon al profesoroj, advokatoj, artistoj kaj aliaj foluloj.

La brita profesoro kaj eseisto C.S. Luiso verkis kelkfoje pri la nekonekto inter Kristnasko kaj Iksmaso. Iksmaso al li estas ĝenaĵo laciganta kaj fiafero bona sole al vendistoj. Luiso verkis tiaĵojn pri brita kulturo dum la 1950-oj, tamen tiuj estas pli veraj hodiaŭ en la usona kulturo. Kristnasko ne estas pri donacoj aŭ lumigitaj pinioj aŭ fikcia dikuliĉo en ruĝa vestaro: ĝi estas pri la nasko de Jeŝuo.

televido

Mi tro televidis dum la ferio: fruaj filmoj pri James Bond, Vili Vonka kaj la ĉokoladfabriko, La mumio kaj La reveno de la mumio, kaj La rakonto kristnaska (pri la infanjaroj de usona novelisto Jean Ŝeperd). Mi ankaŭ televidis du informfilmojn: unu pri la filmado de la unuaj tri el la serio Star Wars, kaj unu pri la frua infantelevido de la Ĉikaga stacio WGN.

Mi loĝis en Mariono kiam mi estis infano dum la 1960-oj. Tiam Mariono havis kablan televidon, inter kies kanaloj estis du Ĉikagaj stacioj: WGN kaj WFLD.

WGN havis Bozo la Klaŭn kaj Garfield Goose. Mi ne televidis Bozon multe kaj memoris la gantpupon Garfield tre pli bone. Garfield estis ansero, kiu kredis sin reĝo de la Usono, kun lia homa amiko Freĵer Tomas kiel premiero. La reĝa ansero komunikas per klaki lian bekon; Romberg Rabit (kuniko) tradukis la klakojn por Tomas. La prezento havis trukfilmojn (kiel "Clutch Cargo" kaj "Space Angel"), kaj edukajn montrojn ("Funny Company").

WFLD havis la prezenton Cartoon Town kun Bill Jackson ("B.J.") kiel urbestro kun la parolanta kesteto sur lia table, kaj tiaj gantpupaj "civitanoj" kiel Dirty Dragon, malbonhumora poŝtestro kiu blovas fumon kriante "Fiiiii"; afabla Grandma Wigglesworth; skolto Wallie kaj lia stranga frato Wield. La prezento (kiel la nomo diras) havis trukfilmojn, el kiuj la sola trukfilmo memorata de mi estis Hercules. Hercules estis tre malstrikte bazita sur la greka mito: La antikva Herkulo ne havis malamikojn kiel la Mask, Devilus kaj Wilhelmina.

Tiuj prezentoj por infanoj estas nun parto de la pasinteco. Garfield Goose estiĝis parto de Bozo la Klaŭno dum la malfruaj 1970-oj, kaj malaperis pro la morto de Freĵero Tomas je 1985. Mi ne scias la sorton de Cartoon Town; tamen ĝia malapero estas probabla pro ŝanĝoj en reguloj registaraj por komerca televidoj dum la mezaj 1980-oj. Komerca televido kiel Garfield Goose kaj Cartoon Town malaperis ĉiom da televido usona krom PBS.

Miadire mi ne televidis Bozo la Klaŭno. Ironie la prezento estadas en WGN; fakte Bozo estas la bazo por la rolo Krusty la Klaŭno en la Simpsons.