La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2007

2a januaro 2007

feliĉan novjaron

Mi dezirus, ke la nova jaro estus pli bona ol la pasinta.

La nacia kongreso estas regata de la demokratianoj malamikaj al la presidento Buŝo la Plijuna. En Indianio la ŝtata parlamento estas regata de la demokratianoj malamikaj al la republikana ŝtatestro. Kaj la ŝtata kaj nacia registaroj probable estos paralizataj pro bataloj politikaj.

Tiu ĉi paralizo estas bonaĵo al la ordinara homo kiel mi. Tiom longe kiom hodiaŭa usona registaro estas paralizata, tiu registaro ne povas difekti la civitanaron per miopaj kaj malsaĝaj leĝoj. Registaro ne estas plu bona al la civitano, ĉar la ordinara usona registo — la kongresano, la ŝtatoficisto, la propagandisto — agas bazite sur malveraj kredoj kaj opinioj pri homa naturo. Kaj tio estas komplezo al tiu.

Dum tiu ĉi plaĉa tempo mi planos aĉeti mian propran hejmon, probable en Fairmount pro mia ofico de komisiano en la komisio de la biblioteko publika de Fairmount, pro mia familio en tiu urbo.

mia ofico

La kopiaĵo de la iMakoj estas preskaŭ kompletaj: Sole la Makbuko ne havas kopiaĵon pro la neakordeco de la mastruma sistemo en la Makbuko al tiu en la ekstera durdisko tenanta la aliajn kopiaĵojn.

Necesos al mi fari alian partigon en la ekstera durdisko, sole por teni la kopiaĵon de la Makbuko.

Antaŭ tio mi instruos alian lecionon pri la konigato al la iMako dum merkreda mateno. Tiam mi havos la netkonektan programon Dave por montri kiel konekti al la universitata reto.

20a januaro 2007

mia jarreveno

Mia jarreveno estis je la dek-sesa; mi nun estas kvardek sep jarojn aĝa.

Mi ne celebris dum la tagon mem ĉar ĝi estas labortago. Krome mi faris sufiĉan celebradon dum la tritaga semajnfino de la Tago de Pastro King. Dimanĉon mi havis jarrevenan manĝon de rostita porkaĵo, terpomkaĉo, spinaco kaj germana ĉokolada kuko kun kokosa glazuro. Lundon mi manĝis en la restoracio Olive Garden manĝon de kokidaĵa skampio (paŝtaĵo kun tranĉaĵoj de kokidaĵo, cepoj kaj kapsikoj en ajlsaŭco) kune kun supo toskana (terpomsupo kun kolbaso kaj kavolo).

Mi ricevis kvindek dolarojn de miaj gepatroj kaj kreditilon por dudek kvin dolaroj de mia fratino Viki. Mi aĉetis plejmulte lumdiskegajn filmojn kaj animeojn.

Mia aĝo ne zorgas min tiom, kiom ĝi antaŭe faris. Mia koro estis plena de malĝojo kaj ĉagreno kiam mi estiĝis tridek-kvinjara, ĉar tiam mi havis nek oficon nek familion (krom miaj maljunaj gepatroj) nek esperon al la estonteco. Hodiaŭ mi havas bonan oficon kaj eblecon de la posedado de hejmo mia propra. Pri familio mi estas nun tro maljuna komenci tion.

mia ofico

Mi laboras pri projekto por konservejo de utilaj kaj instruivaj hiperligoj. Mi komence estigis la konservejon en datenbazo MySQL uzante PHP por fari la vebpaĝojn. Tamen la datenbazo estis en servilo nepublika, kaj mi timas instali MySQLon en la publika vebservilo. Ankaŭ, mia fako ricevis la datenon de la konservejo el la Universitato Kansaso, sur kio ni bazis la nian. Tamen tiu dateno venis en datenbazo Access, la tradukado de kiu estas facila sed tro longa. Tial mi uzis la datenbazon Access-an mem kaj estigis novan interfacon per ASP.NET kaj C#. La montra parto estas kompleta; la redakta parto ne estas pro kuriozaĵoj pri la datenbazo, por kiuj necesas al mi adapti kodon.

Mi refreŝigis tri ibukojn (makintoŝajn surgenuajn komputilojn) kun la nova sondosierilo Sound Studio. Post la fina ibuko estos refreŝigita, ĉiom da la ibukoj estos kompletaj.

mia deĵuro

Dum la pasintaj kvar monatoj de mia partoprenado en la komisio de la vilaĝa biblioteko, mi servis kiel provizora sekretario. La komisiano, kiun mi anstataŭis, estis la sekretario, do mi prenis la taskon ĝis la venonta ĉiujanuara elektado. Nu, mi elektiĝis oficiala sekretario de la komisio por ĉi tiu jaro. Mi decidis estadi sekretarion ĉar mi sole ne havas ian fingran artriton. Jes, la aliaj komisianoj estas pli maljuna ol mi.

Ĉi-jaron mi estas racie certa, ke la vilaĝo akiras novan bibliotekon. La konstruaĵo najbare al la nuna biblioteko estas havebla. Estas bonŝance, ke ni akiros la donacon registaran por aĉeti kaj reordigi la konstruaĵon.

mia komputilo

Mia nova komputilo (al kiu mi donis la nomon Madoka) estas malgranda nigra skatolo, kiu funkcias tre pli rapide ol mia malnova komputilo (Nabiki). Tamen Madoka havas seriozan difekton: Post longa aŭ forta uzado la komputilo subite kaj sponte malŝaltemas. Mi suspektas la memoron, kiu estas malsimpla instali kaj unu modulo el kiu eblas fuŝita.

Mi aĉetis alian memor-modulon de la sama speco ĉe Fry's dum la semajnfino. Mi instalis ĝin. La BIOS de la ĉeftabulo raportas 1½ gigabitokojn el ekzistantaj kvar gigabitokoj. Avertoj el la vebejoj Intel kaj Asus diris tiel. Poste mi penis freŝigi la BIOS mem.

Mi laboris pri ĝi dum la semajnfino por stabligi ĝin.

mia konto por emeriteco

La banko ne traktas bone la subitan forpeladon de dungitoj. Ĝi maldungis min plej malafable antaŭ tri jaroj. Nun la sinjoro, kiu traktas la kontojn por emeriteco (inkluvize de la mia), subite foriris de la banko. Mi lernis pri tio per formula letero de la bankopresidento. Kiam mi iris al la banko por adiaŭi lin, li estis jam lasita. Estas domaĝe, ĉar li estis tre agrabla homo.

Ne plaĉas al mi lia anstataŭulo, kiun mi memoras por lia instalado de multege da neutiliaj programaroj en lia komputilo kaj poste liaj plendoj pri la misfunkciado de lia komputilo.

la falo de la republikanoj

La unua ses jaroj de la dudek-unua jarcento estis la plejsupro de la usona partio Republikana. La republikanoj tenis la oficon de presidento kaj ambaŭ ĉambrojn de la Kongreso, kaj povis asigni juĝistojn al la ĉefkortumo. Iliaj malamikoj kaj ilia liberalismo estis nepopularaj inter la plejmulto de usonanoj inter la du marbordoj.

Nun post la balotado de 2006 la Kongreso apartenas al iliaj malamikoj dum la presidento rigardas al politika paralizo kaj dipa nepopulareco.

Tia stato ne devus esti miraĵo. La partio republikana komencis la novan jarcenton kiel partio jam dividita al jenaj partoj.

La lastaj du grupoj ene de la republikana partio gajnis regon de la partio per vaka parolo subtenanta la aliajn du grupojn, kiuj tiel estis trompitaj sufiĉe longe por la partio gajni la presidentan oficon kaj Kongreson. La reakcio de la "neokonoj" al la Islamaj Atakoj — la komercista voko al butikumado, la striktigado de liberoj kaj rajtoj laŭ la Akto de 24a oktobro 2001, la malbonega traktado de fremdaj karceritoj el la tuta mondo, la trompoj uzita por provoki nacian subtenon por la invadado de Irako — devus esti signo al la socia kaj religia konservatistoj, ke io estis malĝusta. Tamen la konservatistoj eksciis, ke la ŝtatistoj kaj komercistoj ne estis de ili, pro la novaĵoj de mensogoj, trompoj, politika subaĉetado kaj eĉ krimoj, ĉiom da kiuj estis tro evidente por ignori. La konservatistoj ne balotis je 2006, kaj la liberalistoj venkis.

La partio republikana povas jam repreniĝi por la konservatistoj; tamen la laboro estos tre malfacila ĉar la ŝtatistoj kaj la komercistoj havas la monon kaj la influon en la partio. La ekstrema solvado estas la forlaso de la partio kaj la starigado de nova partio konservativa. Tamen, la partio libertariana faris tion; la potenco kaj influo de tiu partio estas malgrandaj. Kaj la rompado de la partio republikana efikas la finan venkon de la liberalistoj, kiuj volas ŝanĝi la Usonon al kopiaĵo de tiu politika kakamaso, kiu estas okcidenta Eŭropo.

25a februaro 2007

neĝŝtormo

Neĝŝtormo pasis orienta centra Indianio. La regiono estis kovrita en ĝis duonmetro de neĝo. La sekvanta vento estigis montetojn de neĝo super kampoj kaj vojoj. La vojoj estis nepaseblaj; la soŝeo mem estis pasebla sed glita. Mi ne povis iri al ofico dum du tagoj.

Mia aŭto toleris bone la veteron malmildan. Post la ŝtormo mi devis forfosi la neĝon de ĉirkaŭ mia aŭto, kie la neĝo estis ĝis la fenestroj. Iu helpa kondukis traktoron kun neĝpuŝilo; li puŝis la neĝon for de la malantaxuon de mia aŭto kaj iom el la flanko. Pro li mia tasko estis pli facila, sed mi laboris unu aŭ du horojn antaŭ ol mi liberigis la aŭton el la neĝo.

Plejmulte da la butikoj en la vilaĝo estis fermite. Estis grandaj amasoj da neĝo sur la trotuaroj kaj la butikestroj ne atingis iliajn butikojn. La biblioteko vilaĝa antaŭ estis fermita dum du tagoj, kaj la biblioteka komisio ne povis kunveni je ĝia kutima tempo.

Dum la sekvanta semajno la vetero estiĝis pli varma. Nun mildas, sed la neĝo restas, ofte estiĝanta nebulon densan matenan. Tamen la vojoj (speciale mia kutima vojo al kaj de oficejo) estas paseblaj.

Glaciŝtormo ĉi-semajnfinon apenaŭ maltrafis nin.

mia deĵuro

La kunveno de la biblioteka komisiitaro prokrastiĝi dum semajno. Ĝi kunvenis la sekvantan merkredon. Ni sciiĝis, ke la ŝtatbiblioteko redonos al ni monon, kiun ĝi puntenis pro neintencita kontada eraro. Tamen estos ebla malfacilo pri la akirado de la najbara konstruaĵo por nova biblioteko; la burokrato asignita al nia peto por monprovizi ŝajnis dubi nian bezonon por la monprovizo.

Mi antaŭ aŭdis pri la minaco al la monprovizo de la INCOLSA, la subtena organizo por la publikaj bibliotekoj de Indianio. INCOLSA ŝparis iom da mono por iuj programoj okaze de ĉesado de monprovizado far la ŝtata parlamento. Nun la ŝtata parlamento minacas tian ĉesadon pro la ŝparata mono!

mia libraro

Dum mia devigaj ferioj mi katalogis plejmulte da miaj libroj per LibraryThing, vebejo por posedantoj de libroj. Mi trovis, ke mi havas pli ol 330 libroj en mia libraro. Kaj mi ne inkludis la librojn, kiujn mi ne povis atingi ĉar ili estis en skatoloj kun ruboj supre de ili.

sanasekurimposto

Kiam mi akiris mian novan oficon, mi akiris ankaŭ bonan sanasekuron. La sanasekuro de la universitato estas pli bona ol tio de la banko. Mi estas bone servata de tiu sanasekuro. Nun la presidento de la Usono volas imposti mian sanasekuron! Mi proponas grandan impostan depagon por dolĉigi la imposton; tamen, mi ne salajras sufiĉe por povi uzi impostajn depagojn. La simpla punkto estas, ke La Dubjo volas ŝteli mian monon por provizi por lia malsaĝa milito.

Lia propono malsukcesas. Iam antaŭe Kongreso penis imposti sanasekuron; sed la civitanoj (kaj la sanasekurindustrio) laŭte malakceptis ĝin. Hodiaŭ, malgraŭ pli kelkaj usonanoj kun sanasekuro, estos egale laŭta malakcepto por la impostado de sanasekuro.

30a marto 2007

mia nova blogo

Mi decidis, ke la tempo estas nun por starigi blogon por mi. Mia fratino Viki antaŭ longe donis al mi ŝancon por starigi blogon kun LiveJournal; sed mi refuzis ĉar mi ne vidis la neceson por tio. Nun mi ŝanĝis mian menson.

Mi starigis la blogon antaŭ tri tagoj laŭ la nomo La Dismeja Blogo. (Mi konfesas, ke mi estas tro evidenta pri nomoj: Al mia plej preferita kato mi donis la nomon Oranĝa Kaĉjo.) La blogo havas sole unu rikordon ĝis nun.

mia ofico

Estas la fino de la monato. Mia estro estas en ferioj ĉar ĉi tiu semajno estas la printempaj ferioj por lia filo.

La ĵus pasinta monato inkludis la ĉiujaran subtenadon far la presatora teknikistaro, kun kiu ni kontraktas. La publikaj presatoroj estis purigitaj kaj (kiam necese) riparitaj per novaj partoj.

Mi faris alian freŝigon por la iMakoj kaj iBukoj bibliotekaj. Post kiam mi kompletigis la freŝigon, Apple eldonis alian freŝigon por la mastruma sistemo mem! Mia estro diris al mi, ke la freŝigo povas atendi ĝis la fino de la duonjaro.

Unun projecton mi kompletigis, kiu estas la interfaco por datumbazo por demandoj nerespondeblaj. Uzanto demandas pri io; la demandato ne havas scion por respondi, sed povas sendi la uzanton al iu, kiu scias.

bona vespermanĝo

Mi estas membro de la Amikoj de la Biblioteko Brakeno, la subtenorganizo por la universitata biblioteko, longe antaŭ ol mi aliĝis al la Amikoj de la biblioteko de mia vilaĝo. Unu el la bonaĵoj de membereco estas ĉiujara kunveno de la organizo, kiu inkludas bonegan manĝon kaj prezentaĵo pri iu aspekto de la biblioteko. La prezentaĵo por ĉi tiu jaro estas pri la projekto de la parola historio de diversaj grupoj de Muncio: nigruloj, judoj kaj romkatolikoj. La celo de la projekto estas kontraŭagado de la baza ideo de la libro pri Muncio dum la 1920-oj, Middletown, ke Muncio estas la norma usona urbo de protestantaj blankuloj. Muncio estis plejmulte blankula kaj protestanta, sed ankaŭ aliaj specoj de homoj loĝis tie.

22a aprilo 2007

vetero

La monato komencis kiel la printempo devis. Tamen dum la unuaj du semajnoj de aprilo la vintro revenis por unu fina vizito, portante kun ĝi la malvarmo kaj la maldensa neĝo (unufoje videble kovrante surfacojn) kaj la frosto. La frosto velkigis la florojn jam aperantajn. La varmo kaj la suno post tempo revenis; kaj tiu ĉi semajno estas milda. Tamen la floroj kaj la arboj ne aspektas tiel belaj ĉi-jare.

mia ofico

Estas al mi ferioj komencante la finan tagon de aprilo. Mi meritas ilin ĉar mi sukcese kompletigis du gravajn projektojn.

Unu projekto estis la tradukado de programo, per kiu mia fako registras demandojn, kiujn ni ne povas respondi; la nomojn de la uzantoj demandantaj; kaj kie ni sendas la uzantojn por la ĝusta respondo. Mi menciis tiun antaŭe; tamen mi ne sciiĝis la malfacilon de la tradukon.

La originala programo estis verkita per iloj Majkrosoftaj; tamen la programo estis tre malrapida, kiam ĝi kompilis la raporton, kaj mi ne plirapidigis ĝin. Tial mi reverkis la programon per PHP kaj MySQL; nun ĝi funkcias tre pli rapide, kaj ĝia raporto estiĝas preskaŭ tuj.

La alia projekto estas sendrata alirado al niaj publikaj presatoroj por surgenuaj komputiloj. La biblioteko longatempe pripensis pri presado por sengenuaj komputiloj. Mi eltrovis, ke la kompanio, vendinta la prestask-ellasan programon por reguli alirado al la publikaj presatoroj en la biblioteka reto, ankaŭ havebligas programon por sendrata presado por surgenuaj. Mallongigante la rakonton, post longa procedo de aprovado far niaj estroj, instalado de la programo en kvin prestask-ellas-stacioj, solvado de malfacilo komunika pri la programo … jen presado por surgenuaj komputiloj.

mia deĵuro

La printempa librovendo de la amikoj de miaj vilaĝa biblioteko estas ĵus finita. La librovendo estis nur unu tago; tamen ni statas tre bone, do la biblioteko statos tre bone por ĝiaj programoj (speciale por la infanoj) ĉi-printempon kaj ĉi-someron.

La donacipetilo kun leteroj de subteno estas submetita al la ŝtata registaro. La petilo estas por donacio por aĉeti la landon kaj konstruaĵojn apud la biblioteko kaj rekonstrui ilin en novan, pli vastan bibliotekon por la vilaĝo. Mi preĝas por sukcesi.

diversaĵoj

Mi ĝojas, ke la aŭtoro de la Komputada leksikono estas ankoraŭ inter ni interrete. Fakte li poŝtis blogartikolon antaŭ ne longe. Mi multe uzas lian verkaĵon kaj ŝatas lian laboron. Mi timis, ĉar la aŭtoro estas ruso, ke la kreskanta premado en Ruslando eblas trudi sin en lia bona laboro kaj difekti Esperantistojn en tiu lando.

Mi miras, ke post kvardek jaroj la Akademio de Esperanto eldonas la novan aldono al Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, la bazo de la Internacia Lingvo. La Aldono konsistas el vortoj jam en ĝenerala uzo sed aŭ ne aperas en la vortaro far Montague Butler de 1967 aŭ aperas kun avizo. Miaopinie estas tro longe post la antaŭa oka aldono. Kial la prokrasto?

1a majo 2007

ferioj

Mi estas meze de miaj printempaj ferioj. Morgaŭ mi vojaĝos al la Universitato Purdue, kie mi antaŭe iris ferie dum mia tempo en la banko.

mia domo ebla

Mi vizitis la ĉefan filion de la banko en Mariono. Mi parolis kun unu el la pruntokonsilistoj pri valorigi por hipoteko, por ke mi aĉetu domon. Post kiam la banko decidos ĉu mi meritas hipotekon, mi parolos al bienmakleristo pri la inspektado de domo.

mia ofico

Antaŭ miaj ferioj mi kompletigis du projektojn.

Unu estis la tradukado de enfaka programo al PHP/MySQL. La alia estis sendrata presado por surgenuaj komputiloj. Ambaŭ estis malfacilaj, sed mi sukcesis estigi servojn utilajn al studentoj kaj kunlaborantoj.

mia deĵuro

La proponilo por mondonaco, por ke ni aĉetu kaj rekonstruu najbaran konstruaĵaron por nova biblioteko por nia vilaĝo, estas submetita al la ŝtata registaro. La respondo venos ĉi-monaton.

La biblioteko ekdungis novan asististon por la bibliotekisto.

mia vilaĝo

Miaj gepatroj pretigas sin por vilaĝa diversaĵa vendo ĉi-sabaton. Eĉ la biblioteko havos vendon de libroj; tamen, kiel la pasinta vendo helpis la Amikojn de la Biblioteko, la venonta vendo helpos la fonduson por konstrusubteno.

La vilaĝestraro elektis novan vilaĝestron, por anstataŭi tiun, kiu rezignis la pasintan monaton.

La parko ricevis novajn ludejojn: unu por plijunaj infanoj, alia por pliaĝaj infanoj.

28a majo 2007

nova domo

Dum majo mi dufoje vizitis malgrandan domon en la nordorienta kvartalo de la vilaĝo.

En la domo estas salono, dormejo, kuirejo, banejo kaj laborejo. La supra etaĝo estas unu longa ĉambro super la salono, dormejo kaj kuirejo; alie la domo estus bangalo. La domo inkludas fridujon, fornelon, lavatoron, sekigatoron kaj hejtfornon: ĉiuj estas elektraj.

En meze de la ok-ara gazono estas granda acero. Apud ĝi estas kvadrata korteto kaj ŝedo. Estas platformo antaŭ la malantaŭa pordo. Apud tio estas alia pli malgranda korteto. La granda korteto estas eble iam antaŭe aŭtejo.

Mi amis la domon tiel, ke mi decidis aĉeti ĝin.

La pasintan vendredon mi ĝiris multe da paperoj kaj pagis plejmulte da la mono en mia ŝparkonto. Per tioj mi akiris tridekjaran hipotekon kaj aĉetis mian propran domon.

Estas al la nuna posedanto ĝis tridek tagoj por transloĝigi sin. Li jam havas alian domon (kiu estis de lia patrino); li diris al mi, ke li intencas transloĝiĝi ene de du semajnoj. Kiam li estos preta, li donos la ŝlosilojn al la domo al mi. La utilaĵoj (elektro, akvo) estos metataj al mia nomo.

La domo kaj gazono bezonas iom da preparado. Mi bezonos ripari unu supran fenestron kaj la supron de la ornamenta kamentubo. (La domo ne havas kamenon, do la kamentubo estas tie nur por ornamento.) En la gazono estas du mortaj arboj laŭ la strato; la elektrokompanio fortranĉos ilin. Estas ankaŭ pli junaj arboj: Tiujn mi mem forprenos.

La transloĝiĝo mem pasigas malpli ol unu tago. Mi havas malmulte da mebloj. Mi havas multege da libroj, tamen tiuj estos en skatoloj.

9a junio 2007

nova domo

Kiam mi renkontis la eks-posedinton de mia nova domo, li diris al mi, ke li estos el la domo antaŭ la venonta vendredo post la fermado de la aĉeto de lia nova domo. Tiam estis dimanĉo. La sekvantan tagon mi revenis de la ofico, kaj mi trovis la ŝlosilojn de la domo kun mia poŝto.

Dum tiu semajno mi vizitis la domon post ofico por fari laboron antaŭ mia granda transloĝiĝo, ĉefe por anstataŭigi ampolojn en la plafonaj lampoj per spiralaj fluoreskaĵoj, kiuj ŝparas elektron. La domo estis jam pura -- nu, pli pura ol ĉe Tinjo, ol ĉe Viki, ol mia nuna ĉambro, ol multaj aliaj apartamentoj loĝitaj de mi dum miaj studentaj tagoj. Jes, la plankoj estis malglataj; la duŝejo bezonas frotlavadon; kaj la malantaŭa platformo bezonas riparon. Mia nova domo, malgraŭ la difektoj, estos bona hejmo al mi.

Mi ricevis permeson por preni feriojn por transloĝigi min. Dum la venonta semajno mi pograde transportos al la domo meblojn, librojn, kaj aliajn propraĵojn.

Mi deziris novan domon kun gazono por gajni pli multan korpan ekzercon, por ke mi malkresku pezon. Mi spertis tian pezmalkreskiĝon dum mia tempo ĉe Tinjo: mi pritondis la gazonon, rastis la foliojn, forŝovis neĝon, kaj piediris al la komercan kvartalon kaj al ĉe gepatroj.

Mi ricevis telefonan vokon de ĉe mia kuracisto. La labpruvado de la 2a de junio raportis proteinon likantan tra miaj renoj kiam neniom ajn de proteino devus esti tie. La kuracistejo volis min plani pli fruan viziton; tamen mi ne volas ŝanĝi la jam-planitan viziton ĉar mi estos tro okupata de la transloĝiĝo kaj de la somera laboro en la biblioteko.

22a junio 2007

nova domo

Dum la dua semajno de junio mi estis en ferioj por transloĝigi min al la nova domo. Post la fino de la ferioj mi kaj plejmulte da miaj propraĵoj estis en la domo.

Mia patro helpi min por porti la plej grandajn el miaj mebloj (lito, tirkestaro, brakseĝo, televidilo kaj planka lampo) per radplatformo tirita de lia aŭto. Tio estis dum la unua dimanĉo. La ceteran semajnon mi portis librojn, vestojn kaj epikaĵojn pograde. Ĵaŭdon la telefon-kompanio konektis la novan domon al mia telefona servo; poste mi portis la komputilon. La eksan komputil-ĉaron mi nun uzas teni la novan mikroondan fornelon.

Mi pograde portas la ceterajn de miaj propraĵoj. Ankoraŭ en mia eksa ĉambro estas libroj, vestoj, kaj aliaj aĵoj. Iom da tioj mi prenos al la nova domo; iom da tioj iros al la rubejo.

En la domo estas du etaĝoj: La teretaĝo kun salono, kuirejo, dormejo, banejo kaj laborejo; kaj longa supra etaĝo konstruita el subtegmento. Al la domo estas kuriozaj trajtoj, pri kiuj mi sciis kiam mi aĉetis ĝin.

Krom tiuj la domo plaĉas al mi.

Dum miaj ferioj mi tondis la gazonon per mia nova mangazontondilo. Mi faris tiel kiel pruvo: La gazono apenaŭ kreskis pro manko de pluvo dum la tuta semajno.

La kvartalo ĉirkaŭ mia domo estas paca: plejmulte familioj kaj maljunuloj. La apuda aŭtorubejo kaj aŭtoriparejoj estas apenaŭ rimarkeblaj.

mia ofico

En la dek ses publikaj imakoj en la biblioteko estis publika konto, kiun iu ajn povas uzi. Mi eĉ starigis servojn por presado kaj por aliro al la loka reto. La stato estas bona — ĝis la infanoj venis.

Necesis al mi agordi la imakojn en la biblioteko tiel, ke uzantoj bezonas registri (tajpi uzant-nomon kaj pasvorton) por uzi ilin. La ĉefan baron al tia registrado — la agordoj de la vebfoliumilo Fajrfokso unikaj inter programoj en Mak OS X — mi solvis sufiĉe por ebligi registradon.

Necesis al mi fari tiel dum la pasintaj pluraj semajnoj infanoj sen gepatroj uzas la imakojn. Mi mem opiniis, ke se la infanoj ne difektas la imakojn licas al la infanoj uzi ilin. Ankaŭ la infanoj estis bruemaj kaj ĝenemaj; kaj ili vizitis vebejojn nevizitendajn de infanoj. Fine mi estis ordonita sekurigi la imakojn: tial la starigado de registrado.

Tiel uzanto registras sin en imako; poste tiu povas uzi la imakon kvazaŭ tiu estas en la eksa publika konto. La agordoj por programoj de Apple, Majkrosofto, kaj Adobeo estis komunigeblaj. Fajrfokso estis la sola kromo, kaj mi solvis tion.

29a junio 2007

mia domo

klimatizatoro

Miaj gepatroj aĉetis aŭkcie malgrandan klimatizatoron por mi. La maŝino bruas, sed ĝi funkcias. Mi ne povas meti ĝin en mia salono, ĉar la sola konektingo apud fenestro estas uzata de mia komputilo. Do mi metis la klimatizatoro en mia dormĉambro, kie mi funkciigas ĝin je unu horo antaŭ ol mi enlitiĝas.

Mi volus instali klimatizatoron kiel parto de la hejtforno; tamen mi ne eĉ scias ĉu la hejtilo funkcias, kaj mi volos pruvi la hejtfornon antaŭ ol mi ŝanĝos ĝin.

telefona kablo por supra ĉambro

Mia granda projekto ĉi-semajnfinon estas la instalado de telefona kablo al la supra ĉambro. Mi jam havas la partojn por tiu ĉi. Mi pruntos ŝtupareton de miaj gepatroj.

Estas jam televida kablo serpentanta supren la flanko de la domo en truon tra la vinila murtegaĵo en la muron sube kaj fine en la supran ĉambron. Mia plano estas tranĉi la kablon ekster la domo; glubendi finon de telefona kablo al la tranĉita fino de la televida kablo; kaj tiri la televidan kablon en la supra ĉambro ĝis la telefona kablo estas ene de la ĉambro.

La fina celo de ĉi ĉiuj estas starigi mian interretan servon, kaj poste transporti mian komputilon, en la supra ĉambro.

drataro terota

Mia domo havas multe da tritruaj konektingoj, de kiuj unu el la tri truoj estas por terkonekto. La drataro en mia domo devus esti terkonektita; tamen mi trovis, ke la terkonekto estas malferma por ĉiuj el la konektingoj. Necesas solvi tion ĉi, ĉar mia komputilo kaj la aparatoj bezonas teradon.

Mi telefonis unu elektriston hieraŭ sed ne povis atingi lin. Li diris tiel al mia patrino, kiu rekomendis alian elektriston. Lin mi telefonis kaj atingis lian filon, kiu pasos al lia patron mian mesaĝon telefoni min post kiam 1800 h, kiam mi estas hejme.

mia ofico

La dua versio de datumbazo de vebligoj por esplorado estas kompleta. Mi portis la datumbazo de Majkrosofta Access al MySQL sukcese. Mi verkis la kodon por kaj montri la ligojn kaj redakti ilin. La fuŝoj estas jam forprenitaj. La datumbazo estas preta por pruvado kaj publika uzo.

Nun mi laboris pri rimedo por konekti la imakojn al la universitata reto, kiu funkciigas per Majkrosofta Vindozo. La kompanio, kies produktojn mi pruvas, vendas du konektprogramojn, DAVE kaj ADmitMac. DAVE supoze estas malpli fortika ol ADmitMac. Tamen mi trovis, ke DAVE estas pli agordebla kaj uzfacila ol ADmitMac. Necesis al mi informi mian estron, ke ADmitMac ne estas deca al ni.

ne al iFono

La iFono ne plaĉas al mi — ne la iFono mem, sed ĝia reklamaĉado, ĝia dependeco sur tre malbona sendrata telefonservo AT&T, kaj la disrompado de (al mi) la pli grava nova mastruma sistemo Mac OS 10.5 pro la provizora forprenado de programistoj al ĝia projekto. Mi ne uzos la iFonon samtiale, ke mi ne uzos iun ajn sendratan fonon: La kutima kontrakto por servo sendrata telefona estas elpremilo, kaj mi havas pli bonan uzon por mia mono.

resumo

La pasinta duonjaro ne ŝajnas esti grava al mi, sed ĝi estis se sole pro mia aĉeto de nova domo — kaj de nova blogo.