La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Dua duono de 2007

31a julio 2007

mia domo

supra ĉambro

Plejmulte da la laboro en mia nova domo estis en la supra ĉambro. Tie mi instalis novan telefonan kablon de la retkonekta skatolo al la supra ĉambro. Post sukcesa pruvo de la signalo en la kablo, mi starigis la komputilon. Mia sola malfacilo estas la bezono por restarti la modemon, por ke mi rekonektu al la interreto. Tiu ĉi malfacilo ankaŭ okazas en la telefono: En la telefona kablo estas "blanka bruo", probable pro la magneta kampo el la elektromezurilo apud la kablo. Mi priparolas tiun ĉi kun la vilaĝa telefonkompanio.

nova poŝtkesto

Hieraŭ mi estis tre okupita. Post la gazontondado mi starigis novan poŝtkeston. Mi deziris tiel ĉar la originala poŝtkesto estis malgranda kaj nesekura kontraŭ la pluvo. Dum pluva tago mi havis malsekajn leterojn.

La poŝtkesto fariĝas el rigida plastikaĵo kaj en du partoj: la poŝtkesto mem kaj la fusto. La poŝtkesto havas magnete fermitajn pordetojn antaŭe kaj malantaŭe. La spaco sub la poŝtkesto, kie ĝi fiksiĝas al la fusto, estas por gazetoj kaj malgrandaj pakaĵoj. La fusto ŝraŭbiĝas sur foston, sesdek centimetroj de kies longo estas el la tero.

La poŝtkesto fariĝis por facilo de instalado. Tamen estas nenio facila pri la fosado de la truo por la fosto. La truo devus esti sesdek centimetrojn dipa. Tamen la tero estas malmola kaj ŝtonplena. Mi rompis la fostotrufosilon, kiun mi pruntis de miaj gepatroj. Mi aĉetis novan fostotrufosilon, kiu faris pli bone; tamen mi sobe fosis sole kvardek kvin centimetrojn en la teron. Feliĉe la dipo estis sufiĉa, ĉar la fosto tenis rigide en la tero.

La ŝraŭboj por fiksi la fuston al la fosto estas tiel, ke oni povas uzi krescentan klevon por ŝraŭbi en la lignon de la fosto. Tamen, la truoj en kiu la ŝraŭboj iris estas enniĉigitaj en la fusto, malfaciligante la uzon de klevo. Mi trovis, ke ingoklevo kun longa ingo funkcias tre bone.

privateco por la laborejo

La malantaŭa pordo de la domo havas fenestron laŭ plejmulto da ĝia alto. La fenestro lasas onin vidi tra la laborejo kaj la kuirejo en la salono. La interno de la domo estiĝas tre videbla dum la vespero.

Panjo trovis longan latkurtenon, kiu egalas la latkurtenojn en la cetero de la domo. La latkurteno estas preskaŭ sufiĉe longa por la fenestro de la malantaŭa pordo. La sola malfacilo estis pri la fiksiloj por la bazo de la latkurteno. La ligno por la fenestro estas tiel malmola, ke mi ne povis trapiki aŭ traŝraŭbi ĝin. Necesis al mi prunti elektran borilon de miaj gepatroj por truigi la lignon. Post tio la starigo de la latkurteno estas facila.

mia kato

Dum la semajnfino post la kvara mia fratino Tinjo donis al mi unun el ŝiaj katoj. La nomo de la kato estas Isis; ŝi estis unu el la katoj, kiujn mi vartis dum mi loĝis ĉe Tinjo dum ŝiaj du jaroj en Blumintono antaŭ kvin jaroj. Post iam Isis alkutimiĝis al la domo. Post iam mi alkutimiĝis al Isis, speciale ĉar ŝi [hogs] la liton: kiel ses-kilograma kato Isis estas granda.

Ĉi-ĵaŭdon Isis iros al la veternarejo, probable por vacinatiĝi, certe por fortranĉiĝi tumoron sur ŝia kolo pro vundo.

mia aŭto

La aŭto ricevis novajn oleon kaj lubraĵon kaj ankaŭ rotaciadon de la pneŭmoj. Poste mi rimarkis bruon raŭkan el la radoj. Mi revenis al la aŭtoriparejo por inketi pri la bruo. La aŭtoriparistoj trovis kadukadon de partoj en la antaŭaj radoj. La kosto de riparado de tiuj partoj estus sep cent dolaroj. Mi ne riparos la aŭton tuj, speciale pro la aŭto alie funkcias bone.

unutaga ferio

Mia hejmurbo havas ĝian fajrfloran prezenton dum la vespero antaŭ la kvara de julio, por ke ĝi ne konkuru kun la celebradoj de aliaj urboj. La fajrfloroj por ĉi tiu jaro komencis je la 2200, pli malfrue dum taglumŝpara tempo. La fajrfloroj daŭris pli ol unu horo, sufiĉe longaj ke kelke da la spektantoj forlasis antaŭ la fino de la spektaklo. Malgraŭ tioj la fajrfloroj estis tre imponaj.

mia ofico

La monato finas kun pluraj projektoj aŭ kompletaj kaj pruvataj aŭ progresantaj.

Mi ricevis mian Duan pomonatan salajron laŭ la nova salajrleviĝo. La leviĝo iras en la pomonatan pagon de mia hipoteko.

La fako intervjuis du kandidatojn por nova ofico kiel la mia.

12a aŭgusto 2007

Miaj ferioj estas finontaj. Ŝajnas ke mi ne estis en ferioj.

La okcidenta fenestro de la supra ĉambro akiris novan ekranon kaj novan supran panelon. La malsupra panelo de la fenestro estas pli granda ol kredite de la vitristo, kiu devis mendi alian panelon.

Mian katon Isison mi prenis al la bestkuracisto, por ke tumoro en ĝia kolo fortranĉiĝu. Isiso nun surhavas rigidan bandaĝon ĉirkaŭ ĝia kolo por protekti la tranĉon kontraŭ ĝia gratado. Ankaŭ mi nutras al la kato kontraŭinfektaĵon je du fojoj ĉiutage.

La aervarmo estas en la 30-oj°C tutasemajnon kun neniom da pluvo. Pro la malsekeco de la aero la aero sentis pli varma. Mi povis tondi la gazonon dum lunda mateno, sed ne povis plu labori ekstere. La domo mem estis preskaŭ tiel varma ĝis la gepatroj pruntis al mi klimatizatoron por la salono.

Mi instalis durdiskon (en kiu mi instalis Vindozon XP) en mia eksa komputilo por mia fratino Tinjo. Poste mi instalis durdiskon en alia komputilo por mia alia fratino Viki. La mastruma sistemo por la komputilo de Viki estis Vindozo 2000 ĉar ŝi kontraŭas la aŭtentigadon de Vindozo XP.

13a septembro 2007

diversaĵoj

La monato ŝajnis estis tre longa ĉar mi estis tre okupita.

La okcidenta fenestro de la supra ĉambro estas nun tute klara. Ĝi estis riparita dum serio de tri sabatoj. La riparo estis tiel longa ĉar la vitristo missupozis ke la supra kaj malsupra paneloj estis egalaj. Ĉiuokaze nun mi povas vidi klare tra la fenestro.

La kato Isiso estas kuracita: La bandaĝo estas forprenita kaj la kontraŭinfektaĵo estas eluzita. Novaj haroj kreskas sur la lokoj, kie Isiso estis razita por ĥirurgo por eltranĉi la tumoron. La bestkuracisto diris al mi, ke kvankam la tumoro estis kancera, la kancero ne estas agresema, tial Isiso estas bonstata.

La pasinta semajno ŝajnis estis la fina semajno por varmega vetero. Fakte la vetero estas normala por ĉi tiu monato. La pluvoj estigis rimarkinda kresto de la herboj en mia gazono. Mi estis tre okupata ĉiusemajnfine, tondante la gazonon. Tial mi eluzis mian provizon de gazonrubsakegoj. La feraĵ-magazeno en Muncio ne provizas ilin; mi devus scii pli bone, ĉar la estroj tie ne scias provizi ilin. Mi iros al la feraĵ-magazeno en Mariono por la sakegoj.

islamaj atakoj

Estas ses jaroj post la islamaj atakoj kontraŭ la Usono. La riĉa fanatiplaninto de la atakoj estas ankoraŭ libera. Niaj liberoj kaj rajtoj estas ankoraŭ malpliigitaj: Tiu ĉi malpliigado estiĝis pro la reakcio de niaj timaj naciestroj, kaj estis la planita celo de la atakoj.

Jes, tri mil homoj mortis en la atakoj. Tamen pli multaj homoj mortis en la malsaĝa milito en Irako. Pli multaj homoj mortis en la sovaĝaj bataloj en Darfuro. Ja pli multaj usonanoj mortis ĉiujare per aŭtomobilaj akcidentoj, per sinmortigoj, per gripo, per fulmo, eĉ aviadilaj akcidentoj.

La usonanoj reakciis time ĉar la atakoj estis en Novjorko, kie la nacia komunikilaro estas, kaj en Vaŝintono, kie la nacia registaro estas. Kial? Estas du antaŭaj bombadoj en la Usono (Oklahomurbo je 1995 kaj la Mondkomerca Centrejo mem je 1993); tamen la reakciado al ĉiu neniel estis tiel perforta kiel tiu pro la islamaj atakoj. Miaopinie la krizo estis fabrikita de la nekompetentaj kaj malbonaj naciestroj por iliaj celoj.

14a septembro 2007

La vetero estas vere sed milde malvarma. Mi decidis, ke mi redonos al miaj gepatroj ilian enfenestran klimatizatoron. Mi eltrovis, ke estas bone elpreni la aparaton de ekstere. La akvo kaj rusto en la aparato guegis sur mian tapiŝon, sur mian pantalonon, sur la plankon en la kuirejo kaj en la laborejo. Mi kovris la malantaŭon de mia aŭto per plastikaĵo antaŭ ol mi metis la aparaton en ĝi.

Mi povas scii ĉu ovo estas plene kuirita se la ovo estas poĉita. Mi penis fritadon kaj kirladon de ovoj. Tamen la ovo neniam ŝajnis kuiriĝi sufiĉe, kaj poste mi naŭziĝis. (Mi ankaŭ penis fari ovon en ovaĵon, sed mi estis bonstata post la manĝado de la ovaĵo.) Tial mi aĉetis unuovan poĉilon per la interreto.

Mi havis amikinon, kiu estis kundungito dum mia tempo kiel studenta bretisto en la biblioteko. Mi ne vidis ŝin post ŝia diplomiĝo. Post tempo mia amikino gajnis ŝian magistron, laboris kiel ĉefadministo en iu kompanio, edziniĝis al pastro. Mi scias tiojn ĉar mi restis en kontakto kun ŝi per ŝia patrino, kiu laboris en la fako de edukrimedoj en la biblioteko.

Ŝia patrino emeritiĝis antaŭ du jaroj. Ŝi vizitis la bibliotekon fojfoje. Tamen mi ne lernis ĝis hieraŭ, ke ŝi havis ikton cerbarterian antaŭ unu semajno. Mi vizitis ŝin en la malsanulejo. Ŝi estas tiel vigla kiel ŝi kutime estis, malgraŭ la paralizo en ŝia dekstra flanko kaj malgraŭ ŝia malfacileco de parolo.

30a decembro 2007

saluton!

Estas longatempe, ĉu ne? La nova jaro alvenas. La malnova jaro estas tre okupita al mi, speciale dum la pasintaj pluraj monatoj.

mia domo

poŝtelefono

Mi havigis poŝtelefonon.

Longatempe mi rezistis havigi poŝtelefonon, ĉar miaopinie la kontraktoj por poŝtelefonan servadon estas elpremaj. Tamen mi faris lecionojn de sukuro antaŭ du monatoj. Unu el la unuaj lecionoj estas telefoni por helpo antaŭ ol oni donas sukuron al vundito. Mi ne povis tion se mi nek havis telefonon nek estis apud telefono. Mi ankaŭ timis, ke miaj gepatroj aŭ gefratoj aĉetos planon por mi, kiun mi ne volos. Tial mi decidis aĉeti poŝtelefonan planon.

Mi elprofitis el promocion en la vebejo de T-Mobile, usona filio de la germana telefonkompanio Dojĉtelekomo. Mi havigis antaŭpagitan poŝtelfonan kontrakton, per kiu mi povas aĉeti la deziritan telefonan tempon. La blua kaj arĝenta poŝtelefono faldebla al mi plaĉas; kaj mi lernis kiel uzi ĝin rapide.

kabla televido

Mi havigis kablan televidon.

Mi spektis kablan televidon ĉe miaj gepatroj. Kaj mia domo estis kablita por kabla televido. Tamen mi ne volis aboni al kablatelevida servo ĝis mi estis certa, ke mi povis toleri la elspezon. Mi decidis, ke mi povis toleri la kvardek dolarojn ĉiumonate por la servo.

Ankaŭ mi ricevis novan digitalan televidilon kiel nedirektan donacon de miaj gepatroj: Mi aĉetis digitalan televidilon dum frumatena rabatvendado ĉe Wal-Mart (kune kun multe da aliaj homoj, eĉ infanoj), kaj miaj gepatroj pagis al mi la prezon. La televidilo funkcias bone kun la lumdiskegilo, sed estas iom vana sen kabla televido.

Mi ricevis la samajn kanalojn, kiujn miaj gepatroj havas, plus la digitalaj versioj de la televidaj stacioj en centra Indianio. Mi ankaŭ ricevis sonkanalojn kun diversaj specoj de muziko.

eta komputilo

Mi atendis al la venado de la formato nano-ITX. Tiu venado estis longetempa. Kiam ĝi venis, la ĉeftabuloj bazitaj sur la formato nano-ITX estis multekostaj. Ĉi-jaron, tamen, nova formato venis: pico-ITX. Ĉi tiu formato estas eĉ pli malgranda ol nano-ITX, kaj malpli kara.

Mi aĉetis ĉeftabulon pico-ITX kaj durdisketon. Mi sukcesis funkciigi la du partojn kune per Linukso. Tamen mi bezonis kesteton por la partoj. Ĉar la formato estas tre nova, kestetoj por la formato ne estas jam haveblaj. Mi

vetero

Estiĝis la unua granda neĝo. La neĝo malkaŝis al mi malfacilo en la malantaŭo de mia domo: Akvo fluas kaj frostas sob la muro. La plej supra parto de la murŝindo forfalis, lasante akvon en la spaco inter la ŝindo kaj la vera muro de la domo. Ne bonas!

mia ofico

Mi laboris pri digitala tenejo por la dokumentoj de la universitato. La bazo de tiu tenejo estas la libera programaro EPrints far la angla universitato Southampton.

mia familio

Mi vendis (aŭ simple donis) al mia fratino Tinjo mian komputilon Gateway, kiun mi aĉetis antaŭ kvar jaroj per prunto de mia banko kaj eks-dunginto. Mia fratino portis la komputilon al la mezgrada lernejo, kie ŝi laboras kiel instruisto de scienco. La komputiloj tie estas antikvaj; mi vetas, ke mia eks-komputilo estas la plej nova tie.

La komputilo de miaj gepatroj estas pli ol kvar jarojn aĝa. Ĝi estas la sama speco de komputilo, ke mi aĉetis el Gateway per prunto de mia banko kaj eks-dunginto. Evidente ĝi estas serioze eksmoda.

Tamen ilia komputilo estas plibonigebla. Mi havis memorkartetojn kaj vidkarton nVidian el tiu eks-ko

iksmaso

Kiel la fido judkristana malaperas el la publika vivo de la usono, la pli nekristanaj trajtoj de la vintra ferio emfaziĝas.