La Poŝto Dismeo

La Poŝto Dismeo: Unua duono de 2008

10a marto 2008

nova vebejo

Dum la pasinta januaro mi aĉetis novan vebejon kaj por ĝi novan domajnnomo. La nomo estas andywest.org (mi ne estas kompanio, do ne .com). Pograde mi translokigis la partojn de mia nuna vebejo al la nova. La translokigo estas nun preskaŭ kompleta.

Mi translokigas min ĉar mi trovis, ke mia vebejo havis pli multajn rimedojn ol mi bezonas. Mi elspezas por tio, kion mi povas uzi. Tial mi aĉetis vebejon kun malpli multaj rimedoj, en kie mia vebejo povas taŭgi kaj kiun mi povas toleri elspezon.

vetero

La vetero dum ĉi tiu vintro estas pli malmilda ol la pasintaj vintroj. Dum iuj semajnoj la vojoj estis tre glitaj, do necesis al mi konduki tre malrapide por ke mi povu atingi al mia oficejo kaj ne gliti el vojo. La glaciŝtormoj frostis la antaŭan pordon, por ke mi ne malfermu ĝin. Ĉi-semajnon la vetero varmigas, do mi esperas la neĝon kaj la glacion fordeĝeli.

patrino malsana

Mia patrino iris al la malsanulejo Parkvjuo en Fuorto Ŭajno por ke saketo en la muro de ŝia aorto forpreniĝu. Ŝi estis en la malsanulejo dum semajno, dum kio mi zorgis por la katoj en la domo de la gepatroj. Ŝi rehejmeniris. Mallonge poste necesis al ŝi reiri al la malsanulejo por pluaj tagoj post kiam ŝi estis ventre dolora. Troviĝis, ke ŝi havis iom da malmoleco en ŝia hepato.

Dum ŝia malsaneco ne estis dimanĉaj tagmanĝoj. Dum la unuaj du dimanĉoj mi kuiris por mi bikstekon kaj spicajn terpomfingrojn. Mi enuiĝis pri tioj, tamen, do ĉi tiun pasintan dimanĉon mi vizitis la restoracion Olivĝardenon.

mia aŭto

Post la elspezo de mil dolaroj usonaj por riparoj, mia aŭto funkcias akceptinde. La aŭto resaltis iom dum mi kondukis sur malglataj aŭ glaciaj vojoj. Kaj la indikilo de la rapidmezurilo elfalis antaŭ pluraj monatoj. Mi povas sole divini la rapidon de mia aŭto; tamen tiom longe kiel mi kondukas sur kamparaj vojoj, estos bone al mi.

vilaĝa biblioteko

La vilaĝa biblioteko gajnis mondonacon de la ŝtata registaro. Per tiu mondonaco la biblioteko aĉetos apudan konstruaĵon kaj rekonstruos ĝian internaĵon en nova biblioteko por la vilaĝo. Ĉiuj ĝojas; mi mem atendas al la kompletigon de la nova biblioteko antaŭ ol mi ĝojos.