La Poŝto Dismeo > Katlino Clarke > La rehejmenirado de Katlino Clarke.

La rehejmenirado de Katlino Clarke

far Edward Blank por la Pittsburg Press de Pitsburgo, Pensilvanio, je la 3a aŭgusto 1985.

Katlino Clarke deiris ŝian nativan Pitsburgon kiel studento esperanta al kariero kiel aktorino. Ŝi revenas kiel la ĉ efaktorino de La plijuna frato, filmo ekfilminta tie ĉi la pasintan lundon.

La filmo estas pri Kenny Easterday, sengamba dekkelkjara junuliĉo loĝanta en Okcidenta Alikvipo.

La legantoj de la Pittsburgh Press renkontis lin per artikolo je 1982. Li koniĝis al aliaj partoj de la mondo per informfilmo far BBK. La plijuna frato traktas la efikon sur lia familio kiam televizistaro venas por filmi ilin.

Dume la familio Easterday estas nekomumika, laŭ la enscenigilo de la filmo, Dennis Bishop, kiu diras efike, ke li servas kiel gardisto por ili.

"Ĉio en la filmo estas vera, sed ĝi estas fikcigita (por prilaborado kiel rakonto)", diras S-ino Clarke.

Kenny ludos sin. Li estas dudek kvar colojn alta, amas rultabuladon kaj televidon, speciale profesia luktado. Lia sonĝo, ŝi diras, estas renkonti Hulk Hogan.

Kvankam la frato de Kenny, Eddie, ludos sin, aliaj familianoj estos rolataj de aktoroj. Lianne Curtis estos ilia fratino Ŝaron, Zach Grenier estos patro ĵesse, kaj S-ino Clarke estos patrino Ŝ aron.

"Ili volis nin ekkoni la familion", diris S-ino Clarke, kiu alvenis du semajnon antaŭ la komenco de filmado por esti kun la familio, por kuniĝi kun ili en pikniko, por iri al bingo kun ili, kaj simile.

Ŝi kaj ŝiaj kunaktoroj improvizas de teksto far ilia francokanada reĝisoro Claude Gagnon, kiu volas ilin paroli tiel proksime kiel eble al la homoj, kiujn ili rolas.

"La patrino de Kennio estas tre protektema de li, sed ŝi fidas Claude-on", diras S-ino Clarke.

La aktorino estas kuraĝiginta la junuliĉon legi.

Li ĉeestas kursojn, sed ne plu en publika lernejo.

"Li urĝe volis iri al publika lernejo, tamen li estis mizera kiam li iris tie ĉar ili traktis lin kiel kripla infano."

Aktoroj rolantaj familianojn estis donita kontaktojn lensojn por konformi kun la okuloj de la Easterday-oj. (La okuloj de S-ino Clarke estas verdaj.)

Filmado komencis per eksteraĵoj de Okcidenta Alikvippo, poste transiris al internaĵoj ĉe domo en Monto Vaŝintono, kun moveblaj muroj, kiu reprezentos la hejmon de la familio. Oni filmos kvin tagon semajne tra la 16a de septembro je buĝeto de malpli ol 1,9 milionoj da dolaroj.

Kvankam La plijuna frato estas sole la tria filmo de S-ino Clarke, ĝi estas ŝia dua ĉ efrolulo.

Ŝi ludis la ĉefrolulinon en la filmo Disneja Fajrlagdrako kun Peter MacNichol kaj Ralph Richardson.

La veterano Richardson, kiu poste mortis, estis bonkora al ŝi, ŝi diras, tamen li timigis la junan reĝisoron, Matthew Robbins, kiu dum la unua tago faris sugeston pri kiel sceno devus ludiĝi. Richardson leviĝis, pripaŝis la ĉambron intence, kaj poste konsilis Robbins-on, ke sole pli subtila reĝ isorado estos akceptebla.

Ŝi trovis Richardson-on petolema post tiam, sed speciala ĝojo rigardi por liaj kunaktoroj.

Post tiam la sola filmo de S-ino Clarke estis Krokodilo Dundio, kiu ne estas jam eldonita.

"Mi havas etan, etan rolon kiel puteno kun miaj haroj el al tie ĉi."

Nature, fari filmon tie ĉi estas speciala ekscito.

Ŝi naskiĝis kiel Catherine Clarke en Ŝedisajdo, la plej aĝa el la kvin filinoj de D-ro kaj S-ino Charles Clarke. Ŝia familio transloĝiĝis al Seviklejo, kie ŝia patro estas internaĵisto ĉe la Malsanulejo Seviklejvalo. Ŝia patrino laboras por li.

S-ino Clarke ludis sole en komunuma prezento de la Klubo Eĝ vorto antaŭ ol ŝi iris al la Kolegio Monto Holioko kaj la universitato Yale, kie ŝi aperis en multaj, kaj preskaŭ eksklude, klasikaj ludoj.

Fine ŝi ludis en duo de lokaj enscenigoj: Violinisto sur la Tegmento far Kamoloto ĉe la Placo en Blumfildo kaj Unu Flegis Super la Kokola Nesto far la Pitsburga Publika Teatro ĉe la Hazlito.

Aktorekvitato jam havis iun Catherine-on Clarke-on, do ŝi estiĝis Katlino, la gaela egalo.

Ŝi renkontis Oksfordan studenton de filozofio, Michael McLaughlin de Lokhaveno, konteo Klintono, kaj edziniĝis al li je decembro 1980 en Seviklejo.

De komence ilia subkompreno estis, ke ŝi faros karieron kiel profesia aktorino dum li instruis en la universitato Lokhaveno, kiu estas kiel rezultiĝis.

"Mi loĝas en Broklino kaj iras al Lokhaveno kiam ajn mi povas. Oni demandas al mi pri tio ĉiam, tamen ni neniam faris ĝin iel ajn alie."

Plejmulte da ŝia laboro estas jam en la teatro, inkluzive kvar Brodvejaj prezentoj.

Kiam teatraĵo, kiu estis granda furoro en Japanujo, Toronto kaj Losanĝelo, malfermis en Brodvejo antaŭ tri jaroj laŭ la titolo Tinek Tanzi: La Venusa Muŝkaptilo. S-ino Clarke kaj Deborah Harry el Blondie alternis en la peniga rolo de luktisto.

La mortinta Andy Kaufmann ankaŭ estis en ĝi—ĉ iom da dek tri antaŭprezentoj kaj du prezentoj de ĝia serio.

"La teksto estis verkita por taverno aŭ teatrejeto, kun tombakaj lokaletoj. Miaopinie la brodveja enscenigo estis troenscenigita. La teksto disfalis sub la lumoj kaj la kostumoj. Mia patro estis ĝoja, ĉar ĝi fermis. Li estis tima, ke mi estiĝos dolora, sed mi ĝuis ĉiom da la korpa agado."

Ŝi estis en du abonenscenigoj de limita serio ĉe la teatrejo Cirklo en la Placo: La Edzigo de Figaro, sukceso en kiu ŝi rolis kun rulsketŝuoj, kaj la eĉ pli laŭdita Armiloj kaj la Viro, en kiu John Malkovich reĝ isoris ŝin, Raul Julia kaj Kevin Kline.

S-ino Clarke, kiu konis reĝisoron Keith Hack de ŝiaj tagoj ĉe Yale, laboris por li en la reteatrado de Stranga Interludo kun Glenda Jackson.

"Ŝi estas fantaste forta. Ŝi scias fari kun sceno— kiel fari ĝin drama. Ŝi scias sian menson kaj diras ĝ in malgraŭ ĉio, tamen ŝi faros tion, kio estas ĝ usta al sceno eĉ se ĝi estas al ŝia propra maladvantaĝo."

Estis aliaj roloj—epizodo de la televida serio "The Equalizer" kun Edward Woodward kaj enscenigo de Kiel Vi Volas Ĝin ĉe la Teatrejo La Ĵola kun Amanda Plummer.

Kvankam ŝi kantis antaŭ ol ŝi koniĝis kiel aktorino, ŝi ĉesis kanti por koncentri al aktorado, opiniante, ke ŝi ne dece traktis ambaŭ metiojn dum ĉ eesti aŭdicioj.

Ŝi refaros kantlecionojn unuafoje post jaroj kiam ŝi revenos al Novjorko aŭtunon. Alia laboro, alia bazo kovrata.

"Necesis al mi malhavi mian unuan lecionon por veni tie ĉi por (La plijuna frato)."

La bonvena intertrudo en ĉiam nesekura metio: ofico.

(Ed Blank estas la dramredaktisto por la Pittsburg Press.)

Originala titolo: Filmo retroportas Katlinon Clarke al ŝiaj radikoj.

Kopirajtite © 2004 de Edward Blank kaj la Pittsburg Press. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Tradukite de Andreo Ŭesto (Andy West).